Saltu al enhavo

Tribunalo (juro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kortumo)
Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Tribunalo.
tribunalojuĝejo

Tribunalokortumo (precipe altnivela instanco) aŭ juĝejo (precipe loko) estas institucio, kiun ŝtato kreis por okazigi procesojn.

Depende de la tipo de procesoj oni havas apartajn civilajn, kriminalajn, administraciajn, militajn tribunalojn. Specialan rolon havas konstitucia tribunalo, disponebla nur en certaj ŝtatoj, kies tasko estas kontroli, ĉu leĝoj kaj verdiktoj kongruas al la konstitucio de la ŝtato. Ekzemple Svedlando kaj Usono ne havas konstitucian tribunalon.

Ekzistas pluraj proverboj pri juĝ(ej)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento. 
  • Citaĵo
     Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas. 
  • Citaĵo
     Kiu komencas juĝon, iras sub jugon. 

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-15.