4-a jarcento

jarcento de nia erao

La 4-a jarcento komenciĝis la 1-an de januaro 301 kaj finiĝis la 31-an de decembro 400.

samepoka bronza busto de Konstantino la Granda, kiu regis inter 306 kaj 337

En la Okcidento, la frua parto de la jarcento estis formita de Konstantino la Granda, kiu iĝis la unua romia imperiestro adoptinta kristanismon. Akirante solan regadon de la imperio, li ankaŭ estas konata pro reestablado de ununura imperia ĉefurbo, elektante la lokon de antikva Bizanco en 330 (super la nunaj ĉefurboj, kiuj efike estis ŝanĝitaj fare de reformoj de Diokleciano al Milano en la Okcidento, kaj Nikomedio en la Oriento) por konstrui la urbon baldaŭ nomitan Nova Roma (Nova Romo); ĝi poste estis renomita Konstantinopolo en lia honoro.

La lasta imperiestro kiu kontrolis kaj la orientajn kaj okcidentajn duonojn de la imperio estis Teodozio la 1-a. Dum la jarcento progresis post lia morto, iĝis ĉiam pli ŝajne ke la imperio ŝanĝiĝis laŭ multaj manieroj ekde la tempo de Aŭgusto Cezaro. La sistemo de du imperiestroj origine establita fare de Diokleciano en la antaŭa jarcento falis en regulan praktikon, kaj la oriento daŭre kreskis en graveco kiel centro de komerco kaj imperia potenco, dum Romo mem malpliiĝis multe en graveco pro sia loko malproksime de eblaj problemopunktoj, kiel Mezeŭropo kaj la Oriento. Malfrue en la jarcento kristanismo iĝis la oficiala ŝtata religio, kaj la malnova pagana kulturo de la imperio komencis malaperi. Ĝenerala prospero estis sentita dum tiu periodo, sed ripetaj invadoj de ĝermanaj triboj turmentis la imperion ekde 376. Tiuj fruaj invadoj markis la komencon de la fino por la Okcidenta Romia Imperio.

En Ĉinio, la dinastio Jin, kiu unue unuigis la nacion en 280, rapide alfrontis problemojn ekde la komenco de la jarcento pro batalado ene de la grupo de regantoj, kiu kondukis al ribeloj de la nordaj "barbaraj" triboj de ne-hanoj (komencante la periodon de dek ses regnoj). Tio rapide superfortis la imperion, devigante la kortumon de la dinastio Jin ĉirkaŭ 317 retiriĝi kaj fortikigi sin en la sudo preter la rivero Jangzio, kio poste estos nomata la orienta Jin-dinastio. Ĉe la fino de la jarcento, norda nobelo planis konkeri la Jin-dinastion en la sudo, por finfine reunuigi la teron, sed estis decide venkita en 383, kaŭzante masivan tumulton kaj enlandan militon en la norda imperio, tiel kaŭzante la daŭran ekziston de la orienta Jin-dinastio.

En Koreio, el la antaŭe pluraj regnetoj restas nur la Tri Regnoj (300/400–668 p.K.) de Baekje, Kogurjo kaj Silla.

"Longa kvara jarcento"

redakti

Historiistoj de la Romia Imperio nomas la periodon la "longa kvara jarcento", enhavante la kvaran jarcenton mem, sed komencante pli frue kun la surtroniĝo de la imperiestro Diokleciano en 284 kaj finiĝante poste kun la morto de Flavio Honorio en 423 aŭ kun la morto de Teodozio la 2-a en 450.[1]

Referencoj

redakti
  1. The Long Fourth Century 284-450: Continuity and Change in the Later Roman Empire (angle: "La longa kvara jarcento 284-450: Kontinueco kaj ŝanĝo en la pli posta Romia Imperio", red. S. McGill, C. Sogno kaj E. Watts (Kembriĝo 2008).

Vidu ankaŭ

redakti