Ernst KALINKA (naskiĝinta la 5-an de februaro 1865 en Vieno, mortinta la 15-an de junio 1946 en Hall in Tirol) estis aŭstra filologo klasika.

Ernst Kalinka
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1865 (1865-02-05)
en Vieno
Morto 15-an de junio 1946 (1946-06-15) (81-jaraĝa)
en Hall in Tirol
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo klasika filologo
universitata instruisto
arkeologo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Estante filo de financministeria konsilisto li pasigis la abiturientan ekzamenon ĉe Schotten-gimnazio li studis klasikajn filologion kaj arkeologion krome antikvan historion ĉe la Universitato de Vieno inter 1883 kaj 1889, ĉefe ĉe Otto Benndorf, Wilhelm von Hartel kaj Karl Schenkl. En Kroatio kaj Serbio, kiel studento en 1887, li estis komisiita fare de Benndorf registri ĵus malkovritajn surskribojn kaj artaĵojn. Kalinka doktoriĝis en 1889 per defendo de la disertaĵo: De usu coniunctionum quarundam apud scriptores Atticos antiquissimos. Samjare li akiris la gimnazian instruadrajtigon por la lingvoj latina, helena kaj germana, en 1890 ankaŭ pri filozofia propedeŭtiko. Post studvojaĝoj al Germanio, Francio, Italio kaj Grekio (kiujn li efektivigis helpe de stipendio) li vojaĝis al Malgranda Azio dum 1892 kaj 1894. Komence tio fariĝis kune kun Benndorf en preparo por la eldono de la verko Tituli Asiae minoris fare de Viena Akademio. Poste, ĝis 1896, Kalinka vojaĝis laŭ komisio de Rudolf Heberdey kiel oficiala membro de la nove fondita arĥeologia stacio konstantinopola tra Turkujo kaj Trakio. En 1897, post reveno al Vieno, Kalinka troviĝis kun Eugen Bormann esploriste en Bulgario. En 1896 Kalinka habilitiĝis en Vieno pri klasika filologio. En 1898 li iĝis sekretario de la nove fondita Aŭstra Arkeologia Instituto kune kun Heberdey. En 1900 Kalinka estis nomumita orda profesoro pri klasika filologio ĉe Ĉernivca Universitato en Bukovino kaj inter 1903 kaj 1935 li profesoris fine ĉe la Universitato de Innsbruck. Posteulo lia iĝis Albin Lesky. Tie li rektoris en 1910/11 (tiufunkcie li sukcese antaŭenigis la konstruadon de la nova universitata konstruaĵo) kaj fondis la fakserion Commentationes Aenipontani en 1906. Kunredaktado lia daŭris ĝis 1921.

En 1896 li nuptis Wera Berdereau-Humbert-Droz.

Graveco

redakti

Kalinka estas tipa reprezentanto de la viena skolo de klasikaj studoj kiu flegis krei inter filologio, epigrafio kaj klasika arkeologio nedisigeblan unuon. La kuro de lia scienca vivo estas komence determinita per partopreno en Benndorf-projekto por esplori Malgrandan Azion koncerne ĝiajn romiajn kaj grekajn restaĵojn. En kunteksto de la publikigo de la surskriboj de tiu areo (Tituli Asiae minoris) li laboris pri Likio de 1920 ĝis 1944. En 1906 li prezentis la rezultojn de la esplorado pri antikvaj monumentoj en Bulgario (1897-1900), kiun estis iniciatinta la vienaj akademianoj. Sed Kalinka neniam estis unuflanka kaj malferma. Baldaŭ post lia reveno el Malgranda Azio li prezentis eldonon de la pseŭdo-ksenofona verko Ἀθηναίων πολιτία (1898); kadre de la sciencaj interpretoj de Teubner-biblioteko li kreis la bazon por plia studo de tiu ĉi teksto per detalega komenton (1913). La fina teksteldono sekvis kiel parto de Bibliotheca Teubneriana (1914, represo 1961).

Por Teubner-eldonejo Kalinka ankaŭ publikigis Hellenica Oxyrhynchia (1927). La helenaj aŭtoroj ĉiam estis la fokuso de la intereso de Kalinka; li antaŭenpuŝis per propraj altvaloraj kontribuaĵoj esploradon pri greka metriko, retoriko kaj helena poezio, komenciĝante kun Homero. Tamen li ankaŭ faris scienclaboraĵojn pri Julio Cezaro, la romia amelegio, eĉ pri Aŭgusteno de Hipono. La aŭgustena libro Opus imperfectum contra Iulianum publikigitis fare de Michaela Zelzer por la serio Corpus scriptorum ecclesiasticorum Latinorum de la Viena Akademio danke al uzo de kalinka-a manuskripto (en la jaroj 1974 ss.). Utiligante ties postlasitaĵojn Otto Schönberger prezentis, redaktis, tradukis kaj klarigis la verkon Imagoj de Filostrato en 1968. Mallonge dirite, Kalinka estis arkeologo kaj filologo de kies bunta spertaro profitis studoj de antikveco en multaj manifestiĝoj.

Honoroj

redakti
  • 1911: koresponda membro de Österreichische Akademie der Wissenschaften, Vieno (en 1927: orda membreco)
  • membro ĉe Österreichisches Archäologisches Institut, Deutsches Archäologisches Institut; honora membro ĉe Bulgara Arĥeologia Instituto; koresponda membro ĉe Rusa Arĥeologia Instituto kaj de la konstantinopola Syllogos-asocio.

Aliaj verkoj (elekto)

redakti
  • Analecta Latina, ĉe: Wiener Stud. 16, 1894
  • Antike Inschriften in Constantinopel u. Umgebung, ĉe: Archäolog.-epigraph. Mitt. aus Österreich-Ungarn 19, 1896
  • Bericht über zwei Reisen im südwestlichen Kleinasien ausgeführt im Auftrage der kaiserl. Akademie der Wissenschaften, 1896
  • Zur historischen Topographie Lykiens, ĉe: Btrr. z. alten Gesch. u. Geogr., Festschr. f. Heinr. Kiepert, 1898
  • Das römische Kriegswesen in Cäsars gallischen Kämpfen, kiel aneksaĵo al: C. Iulii Caesaris Commentarii de bello Gallico, eldonis por lerneja uzo I. Prammer, 1905
  • Philolog. Bemerkungen zu griech. Papyrus-Urkk., ĉe: Aus der Werkstatt d. Hörsaals, 1914
  • Die Herkunft der griechischen Götter, ĉe: Neue Jbb. f. d. klass. Altertum, eldonis Johannes Ilberg, 46, 1920
  • Das trojanische Königshaus, ĉe: Archiv f. Rel.wiss. 21, 1922
  • Die Arbeitsweise des Rhetors Dionys, ĉe: Wiener Stud. 43, 1922/23
  • Das Pfingstwunder, Die Urform der griechischen Tragödie, 1924
  • Die älteste erhaltene Abschrift der Werke Augustins, 1925
  • Ein Fries von Gladiatoren- und Tierkämpfen, ĉe: Jb. d. Österr. Archäolog. Inst. in Wien 23, 1926, Beibl.
  • Digestenkritik und Philologie, ĉe: ZSRGR 47, 1927
  • Cäsars und seine Fortsetzer Schrr. (1898-1928), ĉe: Bursian-Jberr. 224, 1929
  • Griechisch-römische Metrik und Rhythmik im letzten Vierteljahrhundert, ĉe: Bursian-Jberr. 250/1935; 256+257/1937
  • Der sapphische Elfsilbler des Horaz, ĉe: Raccolta di scritti in onore di Felice Ramorino, 1930
  • Wahrheit und Dichtung in der römischen Liebeselegie, ĉe: Wiener Stud. 48, 1930
  • Das Nichtwissen d.es Sokrates, ĉe: Wiener Stud. 50, 1933
  • Agamemnon in der Ilias, 1943
  • qui = cui, ĉe: Glotta 30, 1943

Baader, Gerhard, "Kalinka, Ernst" ĉe: Neue Deutsche Biographie 11 (1977), p. 57-58 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj

redakti