Jakob ROSENBERG, foje jide literumata Jakob ROZENBERG, estis estona esperantisto kaj komercisto de juda deveno. Li naskiĝis la 9-an de februaro 1881 en Soosaare kaj mortis la 26-an de decembro 1937.

Jakob Rosenberg
Jakob Rosenberg, ĉ. 1930
Jakob Rosenberg, ĉ. 1930
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1881 (1881-02-09)
en Livonio
Morto 26-an de decembro 1937 (1937-12-26) (56-jaraĝa)
Tombo Rahumäe Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Estonio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Rosenberg dum UK 1912

Esperantisto ekde la jaro 1905, li estis fondinto kaj inter la jaroj 1907 kaj 1913 estrarano de la unua Esperanto-Societo en Estonio, kiu havis la nomon „Revela Esperantista Grupo“ kaj kunvenis en Talino. Same li estis kunfondinto de la unua Esperanto-Societo en Tartu, nomata „Dorpata Esperantista Societo“. Li gvidis la unuan Esperanto-kurson en Tartu en 1911, poste gvidis multajn kursojn en Talino. Jakob Rosenberg verkis kaj eldonis du legolibrojn ("Esperantaj legaĵoj" en 1911 kaj "Esperanta legaĵaro" en 1931), Esperanto-Estonan kaj Estonan-Esperantan Vortarojn (1912, 1923), redaktis la periodaĵon „Estona Stelo“ en 1913 kaj publikigis kelkajn societajn ludarojn.

Verkoj

redakti
  • Societa Ludaro. 1933 (?)
 
 Kolekto de 50 Esperantaj ludoj por hejmo, grupkunveno, aŭ ekskurso, kun 50 liberigoj al la garantiajoj (forfeits). Grup- aŭ kurs-estroj certe trovos ĉi tie multon, kiu helpos gajigi la kunvenojn. 
— La Brita Esperantisto - Numero 342, Oktobro (1933)

Eksteraj ligiloj

redakti