Maŝinkodo
Maŝinkodo estas la maniero, laŭ kiu komputilo interne reprezentas datenojn aŭ instrukciojn. En strikta senco la vorto kutime distingas la fonto-kodon de programo aŭ ties pseŭdo-kodon de tiu interna reprezentaĵo. En preskaŭ ĉiuj nuntempaj komputiloj la maŝinkodo estas duuma.
![](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bb/WikipediaBinary.svg/150px-WikipediaBinary.svg.png)
La cirkvitoj estas duumaj sistemoj, t.e. ili laboras kun nur du tensiaj niveloj. Tiuj niveloj estas nomitaj 0 kaj 1, kaj la maŝinolingvo uzas nur tiujn du signojn. Tiel uzeblas la bulea algebro kaj la duuma sistemo por la dezajno de cirkvitoj kaj en ilia programado.