Malvarmumo estas virusa malsano de sinuso kaj faringo. Simptomoj estas: kataro, tuso, faringodoloro kaj febro. Simptomoj daŭras ĉirkaŭ semajnon.

Tusanta knabo montranta simptomojn de malvarmumo.
Pulmoj kaj cetero de spirsistemo, kio suferas malvarmumon.

Kataro (el la greka kata = "desupre", rho = "mi kuras") estas muka elfluo, kaŭzita de inflamo de la koncerna mukozo. La naza kataro nomiĝas korizo (rinito), la intesta kiel disenterio; vezika kiel blenoreo.

La fojnokataro estas akuta kataro de la nazaj kaj okulaj mukozoj, periode ekaperanta ĉe iuj pacientoj en la tempo de la graminaca florado. Oni nomas ĝin ankaŭ somera astmo aŭ science „perioda spasma korizo”.

La naz-kataremulo ofte tusas.

Epidemiologio

redakti

La ordinara malvarmumo estas tipo de alta spirinfekto de virusa deveno tre suferiga, kiu tuŝas plenkreskulojn du- ĝis ses-foje kaj infanojn ses- ĝis dek-foje jare. Kvankam ĝi ne estas grava malsano, la malvarmumo estas responsa pri ĉirkaŭ 40% de la labora foresto kaj de 30% de la lerneja foresto.[1][2][3]

La laboristaro en la sansistemo, inklude en dentokuracado havas riskon, almenaŭ potenciale, je akiro de spira malsano kiel estas la ordinara malvarmumo dum la plenumo de sia profesio.​[4]

La plej sekuraj formoj eviti malvarmumojn estas la malpliigo de kontakto kun personoj infektitaj kaj teni la imunsistemo en plej bonaj kondiĉoj: dormi sufiĉe por eviti lacecon kaj elĉerpigon, reduktante streson, sekvante taŭgan nutromanieron kaj evitante la troan konsumon de alkoholo.

Riskofaktoroj

redakti

Resti en fermita loko kun personoj infektitaj aŭ kiuj estis en proksima kontakto kun personoj infektitaj pliigas la riskon eksuferi malvarmumon. La ordinara kataro estas infekto disvastigita per gutoj, kio signifas, ke ĝi disvastiĝas ĉefe tra la inhalado de malgrandaj partikloj kiujn elsendas la infektita persono kiam tiu tusas, sternas, aŭ ekshala.

La malmulta media malsekeco pliigas la proporciojn de virusa disvastigo. Estas teorio laŭ kiu la seka aero okazigas la vaporigo de akvo, kio permesas, ke malgrandaj gutetoj enhavantaj virusojn povas disiĝi al pli granda distanco kaj resti en la aero dum tempoperiodo pli longa.[5]

Kutimoj

redakti

Kutimo fumi etendas la daŭron de la malsano proksimume je tri tagoj averaĝe.[6] Dormi malpli ol sep horoj tage estis asocia kun risko trifoje pli granda de disvolvigo de infekto, kiam tiu persono estas eksponita al nazviruso, kompare kun tiuj kiuj dormas pli ol ok horojn nokte.[7]

Malaltaj niveloj de vitamino D en la sangoplasmo estas asociataj kun pli granda risko eksuferi ordinaran malvarmumon.[8] Ankoraŭ ne oni determinis ĉu tiu asocio estas kaŭza aŭ ne.[9]

Higieno

redakti

Ofte tuŝi siajn okulojn, nazonbuŝon per la fingroj poluitaj povas transpasigi la viruson. Tiu konduto iome pliigas la probablecon transigi la virusojn el la surfaco de la manoj, lokoj kie la virusoj estas nedamaĝaj, al la supra spira trakto, kie ili povas esti damaĝaj infektante la nazajn histojn.[10] Kelkaj studoj montras, ke la ofta lavado de la manoj kaj la reduktado tuŝi la mukajn membranojn povas siavice redukti la probablecon eksuferi malvarmumon ĉe plenkreskuloj.[11]

Malvarmo

redakti
 
Neĝo en Milano: ĝenerale oni observas pliiĝon de la proporcio de malvarmumoj dum la vintraj monatoj en la tuta mondo.[12]

Kvankam la ordinaraj malvarmumoj estas sezonaj, kun pli da kazoj ol vintre, ne estas sciencaj pruvoj ke mallonga ekspono al malvarrmo pliiĝas la klinon al la infekto, kio povas signifi, ke la variado laŭ sezonoj okazas pro ŝanĝo en la konduto, kiel por ekzemplo, ke oni pasigas pli da tempo en fermitaj lokoj, en tro proksima kontakto kun aliuloj.[13][14][15]

Studo montris, ke la ekspono al la malvarmo faras ke aperas simptomoj de malvarmumo en 10% de la personoj tiel eksponitaj, kaj ke la personoj kiuj spertas tiun efikon informas pli ofte pri la apero de malvarmumoj ĝenerale ol tiuj kiun ne estis eksponitaj al malvarmo.[16]

Rilate al la kaŭzo de la simptomoj, la esploroj en la Centro de la Ordinara Malvarmumo de la Universitato de Cardiff kondukis al studo por "provi la hipotezon ke akra malvarmigo de la piedoj okazigas la komencon de la simptomoj de la ordinara malvarmumo".[13] Tiu studo pruvis, ke la personoj havas pli da simptomoj de malvarmumo post 5 tagoj, probable ĉar la konstrikto de la sangaj vaskuloj de la naztruoj povas konduki al malpliigo de la imuna kapablo en la supra spira trakto.

Aliflanke, oni scias, ke en vintraj epokoj la akcelita ritma movado de la nazaj cilioj malpliiĝas okzae de la malvarmo de la aŭtuno-vintro, kio havigus pli da tempo por ke la virusoj kaj la bakterioj pasigu tra la muko kaju sukcesu infekti korpajn ĉelojn.

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Eccles, Ron; Fietze, Ingo; Rose, Uwe-Bernd (Aŭgusto 2014). «Rationale for Treatment of Common Cold and Flu with Multi-Ingredient Combination Products for Multi-Symptom Relief in Adults» [Racieco de la traktado de la ordinara malvarmumo kaj de la gripo per kombinitaj produktoj pluringrediencaj por la mildigo plursimptoma ĉe plenkreskuloj]. Open Journal of Respiratory Diseases (en angla) (SciRes) 4: 73-82. doi:10.4236/ojrd.2014.43011. Konsultita la 31an de Marto 2021.
  2. Science, Michelle; Johnstone, Jennie; Roth, Daniel E.; Guyatt, Gordon; Loeb, Mark (julio 2012). «Zinc for the treatment of the common cold: a systematic review and meta-analysis of randomized controlled trials» [Zinko por la traktado de la ordinara malvarmumo: sistema revizio kaj meta-analizo de kontrolitaj hazardaj klopodoj]. CMAJ (en angla) (Canadian Medical Association) 184 (10): E551-E561. PMID 22566526. doi:10.1503/cmaj.111990. Konsultita la 31an de Marto 2021.
  3. Worrall, Graham (novembro 2011). «Common cold» [ordinara malvarmumo]. Can Fam Physician (en angla) (College of Family Physicians of Canada) 57 (11): 1289-1290. PMID 22084460. Konsultita la 31an de Marto 2021.
  4. Pareja-Pané, Germán (majo-junio 2004). «Riesgo de transmisión de enfermedades infecciosas en la clínica dental». RCOE (Madrid, España: Scielo) 9 (3): 313-321. ISSN 1138-123X. doi:10.4321/S1138-123X2004000300005. Konsultita la 31an de Marto 2021.
  5. «Absolute humidity modulates influenza survival, transmission, and seasonality». Arkivigite je 2021-02-25 per la retarkivo Wayback Machine Science News. Konsultita la 31an de Marto, 2021.
  6. Aronson MD, Weiss ST, Ben RL, Komaroff AL (julio 1982). «Association between cigarette smoking and acute respiratory tract illness in young adults». JAMA 248 (2): 181-3. PMID 7087108. doi:10.1001/jama.248.2.181.
  7. Cohen S, Doyle WJ, Alper CM, Janicki-Deverts D, Turner RB (Januaro 2009). «Sleep habits and susceptibility to the common cold». Arch. Intern. Med. 169 (1): 62-7. PMC 2629403. PMID 19139325. doi:10.1001/archinternmed.2008.505.
  8. Ginde AA, Mansbach JM, Camargo CA (febrero de 2009). «Association between serum 25-hydroxyvitamin D level and upper respiratory tract infection in the Third National Health and Nutrition Examination Survey». Arch. Intern. Med. 169 (4): 384-90. PMID 19237723. doi:10.1001/archinternmed.2008.560.
  9. «Sunshine Vitamin Diminishes Risk Of Colds, Flu - Science News». Science News. Arkivita el la originalo en la 16a de Aprilo 2009. Konsultita la 31an de Marto, 2021.
  10. Gwaltney, JM, Hayden, FG (2007). «Understanding the Common Cold: How Cold Virus Infection Occurs». Arkivigite je 2014-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
  11. Jefferson T, Del Mar C, Dooley L, et al. (2009). «Physical interventions to interrupt or reduce the spread of respiratory viruses: systematic review». BMJ 339: b3675. PMC 2749164. PMID 19773323. doi:10.1136/bmj.b3675. Alirita la 31an de Marto 2021.
  12. Tolan, Robert J (julio 2010). «Rhinovirus Infection». Infectious Diseases (en angla). eMedicine.com. Konsultita la 31an de Marto 2021.
  13. 13,0 13,1 Common Cold Centre in Cardiff UK (2005). «General Common Cold Information» (en angla). Konsultita la 31an de Marto 2021.
  14. Malvarmo kaj humideco kiel riskofaktoroj:
  15. Mourtzoukou, E. G.; Falagas, M. E. (septembro 2007). «Exposure to cold and respiratory tract infections» [Ekspono al malvarmo kaj infektoj de la spira trakto.] Int J Tuberc Lung Dis (en angla) (Ingenta) 11 (9): 938-943. PMID 17705968. Konsultita la 31an de Marto 2021. «...la plej parto de la informo havigita de studoj de laboratorio kaj de klinikaj studoj proponas, ke la malvarma aero enhalita, la malpliigo de la temperaturo de la korpa surfaco kaj la streso pro la malvarmo okazigita de la malpliigo de la centra temperaturo okazigas reagon fiziopatologian, kiu inkludas vaskulkonstrikto de la mukozo de la spiraj traktoj kaj nuligo de la imunaj reagoj, pro kio pliiĝas la preteco al la infektoj.»
  16. Johnson, C, Eccles R. "Acute cooling of the feet and the onset of common cold symptoms." Fam Pract. 2005 Dec;22(6):608-13. Epub 2005 Nov 14.

Bibliografio

redakti
  • Gwaltney J. M. Jr. The common cold. En: Mandell G., Douglas R., Bennett J., eldonistoj. Principles and practice of infectious disease. Nueva York: Churchill Livingstone. 1990, pp. 489-493.
  • Koster F. Respiratory infections. En: Barker L. R., Burton J. R., Zieve P. D., eldonistoj. Principles of ambulatory medicine. Baltimore, Maryland: Williams & Wilkins; 1987; pp. 347-355.
  • Dasaraju, Purushothama V.; Liu, Chien (1996). «Chapter 93 Infections of the Respiratory System» [Ĉapitro 93 Infektoj de la Spirsistemo]. En Baron, S., eld. Medical Microbiology [Medicina mikrobiologio] (en angla) (4a eldono). Galveston, Texas: University of Texas Medical Branch at Galveston. PMID 21413304. Konsultita la 26an de junio 2017.