Universitato

institucio de supera edukado kaj esplorado

Universitato estas institucio de instruado kaj esploro, kiu koncedas akademian diplomon en ĉiuj niveloj (bakalaŭrulo, licenciulo, kaj doktoro) en pluraj temoj. Universitato provizas ambaŭ terciaran instruon kaj kvaternaran instruon.

La konstruaĵo kun la ĉefa enirejo de la kolegio Balliol College, unu el la kolegioj de Universitato de Oksfordo.

Laŭ Francisko Azorín universitato estas Plej alta lerneja institucio por instrui diversajn branĉojn de la scio (fakultatoj).[1] Li indikas etimologion el la latina universitas, el unu + versas (unu diversa).[2] Laŭ Thomas Pusch, fine de la 20-a jarcento inter esperantlingvaj studentoj interalie en TEJO tre disvastiĝis la kutimo mallongigi la vorton al slanga kaj neformala mallongigo "univ-o",[3] tiel prononcate sen konsidero de la skribe necesa ligostreko (simile al la establita kaj inter esperantlingvaj studentoj ankaŭ en paroladoj tiel uzata mallongigo "prof-o" por profesoro).

Historio

redakti
 
Collegium Novum, nuntempe la ĉefa konstruaĵo de la Jagelona Universitato.

La unuaj Eŭropaj universitatoj estis fonditaj en Italio en 1088 kaj Francio en la mezepoko por la studo de juro, sanscienco, teologio. La Universitato de Bolonjo en Italio estas konsiderata la unua eŭropa universitato. Antaŭe, iom similaj institucioj jam ekzistis en Romia tempo kun la nomo "Muzeoj", kiel la "Muzeo de Aleksandrio" kaj la "Muzeo de Bejruto". Muzeo de Aleksandrio estis fama per geografiaj, matematikaj kaj astronomiaj studoj, la Muzeo de Bejruto per juraj kaj literaturaj studoj. Tiuj institucioj daŭris en islamaj landoj, precipe en Kairo, Egiptio. La plej unua estis en Bagdad, dum kalifo Harun ar-Raŝid, jam en la tempo de Karolo la Granda en Frankio. La plej grava Azia universitato estis Nalanda, en Biharo, Barato, kie la 2-a jarcenta budha filozofo Nagarjuna baziĝis.

En Mezepoko, en Eŭropo, junaj viroj iris al la universitato, kiam ili kompletigis la studon de la trivium: la artoj de gramatiko, retoriko, kaj logiko kaj la quadrivium: aritmetiko, geometrio, muziko kaj astronomio.

Esplora universitato

redakti

Vidu Esplora universitato

Esplora universitato estas universitato en kiu originala esploro estas havenda kaj grava parto de sia universitata misio. La instruistaro en esplora universitato ne estus nuraj instruistoj de la laboro de aliuloj, sed tamen estus aktivaj kontribuantoj al tiu kampo, pri kiu ili estas instruantoj, pensantoj, kaj praktikantoj ĉiutage.

Universitata departemento estas organiza unuo kaj scienca laborejo de universitata fakultato, aŭ rekte de universitato, se ĝi ne estas dividita en fakultatojn, kiel ekzemple en Ĉeĥio. La departemento kunigas universitatajn pedagogojn de unu aŭ pluraj rilataj studfakoj, kiuj do instruas similajn fakojn.

Listo de universitatoj

redakti

Afrikaj

redakti

Eŭropaj

redakti
 
Baroka fasado de la Sorbono (arkitekto Jacques Lemercier, 1642 j.)
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Asocio de Eŭropaj Universitatoj.

Nordamerikaj

redakti

Kanadaj

redakti

Usonaj

redakti

Sudamerikaj

redakti

Argentinaj

redakti

Brazilaj

redakti

Ĉiliaj

redakti

Kolombiaj

redakti

Meksiko

redakti

Internaciaj

redakti

Esperanto kaj universitatoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 207.
  2. Azorín, samloke.
  3. noto pri slangaj studentaj vortoj en Esperanto la 21-an de septembro 2022