Antonio Machado Ruiz (naskiĝis en Sevilo, la 26-an de julio 1875 – mortis en Collioure, Francio, la 2-an de februaro 1939) estis hispana poeto, malfrua membro de la Generacio de la 98-a kaj unu el la plej reprezentaj. Lian komencan verkaron oni ofte enskribas en la literatura movado nomata Modernismo.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
|
| « Iu diris kun senduba sukceso: "Bécquer, akordiono ludata de anĝelo." Konforme: la anĝelo de vera poezio. » | | « (hispane) Alguien ha dicho con indudable acierto: “Bécquer, un acordeón tocado por un ángel.” Conforme: el ángel de la verdadera poesía. » | — Antonio Machado |
|
|
| « Eble la plej admirata lirikisto hispana de nia epoko; rangas jam kiel klasika. Liaj simplaj, nudaj versoj, penetritaj de milda melankolio estas majstraj ellaboraĵoj artaj rafinitaj ĝis plena natureco. » | — Fernando de Diego, Sentempa Simfonio |
|