Redaktata
Samuel P. Huntington (naskiĝis la 18-an de aprilo 1927 - mortis la 24-an de decembro 2008) estis fama usona politikologo, geopolitikisto.
Kontraŭstaro inter Civilizacioj
redakti
|
| « …ekzistas teorio… ke falo de sovetia komunismo signifas finon de la historia lukto kaj totalan venkon de liberala demokratio en la tuta mondo. Tiu argumento suferas eraron de elekto, kiu radikas en konvinko de la tempo de la Malvarma milito, ke la sola alternativo al komunismo estas liberala demokratio kaj ke la morto de la unua sekvigas universalecon de la dua. Tamen estas evidente ke ekzistas pluraj formoj de aŭtoritatismo, naciismo, korporaciismo aŭ merkata komunismo (kiel en Ĉinio), kiuj bone fartas en la nuntempa mondo. Kaj, kio estas pli grava, ke ekzistas ĉiuj religiaj alternativoj, kiuj troviĝas ekster la mondo de laikaj ideologioj. Religio en la nuna mondo estas unu el la centraj, verŝajne la ĉefa forto kiu motivas kaj mobilizas la homojn. Naiva stulteco estas penso ke la falo de la sovetia komunismo signifas definitivan venkon de la Okcidento en la tuta mondo, la venkon sekve de kiu la islamanoj, ĉinoj, hindoj kaj aliaj popoloj impetos al brakumoj de la okcidenta liberalismo kiel la sola alternativo. » | — Samuel P. Huntington, La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996] |
|
|
| « En 1900 loĝantoj de la Okcidento konsistigis ĉirkaŭ 30% de la suma loĝantaro de la mondo kaj okcidentaj registaroj regis preskaŭ 45% de la loĝantaro (en 1920 tiu cifero kreskis ĝis 48%). En 1993 okcidentaj registaroj regis, escepte de etaj restaĵoj de la imperio kiel Honkongo, nur loĝantojn de la Okcidento. Loĝantaro de la Okcidento konsistigis iom pli ol 13% de la homaro kaj komence de la sekva jarcento ĝia parto devos reduktiĝi ĝis 11%, kaj poste ĝis 10% en 2025. Laŭ suma nombro de loĝantaro la Okcidento okupis en 1993 la kvaran lokon post la sina, islama kaj hinda civilizacioj. » | — Samuel P. Huntington, La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996] |
|
|
| « Dum kelkaj jarcentoj neokcidentaj popoloj estis enviantaj ekonomian prosperon, teknologian perfektecon, militan povon kaj politikan unuecon de la okcidentaj socioj. Ili serĉis sekreton de tiu ĉi sukceso en la okcidentaj valoroj kaj institucioj, kaj kiam ili eltrovis tion kion ili konsideris ŝlosilo, ili provis apliki ĝin en siaj socioj. Por iĝi riĉaj kaj povaj ili devis iĝi similaj al la Okcidento. Tamen nun tiuj ĉi kemalismaj opinioj en Orienta Azio malaperis. Loĝantoj de Orienta Azio atribuas sian rapidan ekonomian evoluon ne al importado de okcidenta kulturo, sed pli al fideleco al sia tradicia kulturo. Ili atingas sukcesojn, laŭ ilia opinio, ĉar ili diferenciĝas de la Okcidento. » | — Samuel P. Huntington, La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996] |
|
|
| « Por ke disŝirita lando povu redifini sian civilizan identecon, devas esti plenumitaj almenaŭ tri kondiĉoj. Unue, politika kaj ekonomia elito de la lando devas entuziasme akcepti kaj subteni tiun ĉi strebon. Due, la socio devas almenaŭ silente aprobi la redifinon de la identeco (aŭ strebi al tio). Trie, dominantaj elementoj en la akcepta civilizacio (plej ofte tio estas la Okcidento) devas almenaŭ deziri akcepti la novkonvertiton. Procezo de redifinado de identeco povas esti longa, interrompa kaj doloriga politike, socie, institucie kaj kulture. Ĝis nun tiu procezo sukcesis nenie. » | — Samuel P. Huntington, La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996] |
|
|
| « Komunismo trovis idealan solvon de la problemo: Rusio diferenciĝis de la Okcidento kaj troviĝis en principa opozicio rilate ĝin, ĉar ĝi estis pli evoluinta ol la Okcidento. Ĝi la unua faris proletan revolucion, kiu baldaŭ devintus disvastiĝi tra la tuta mondo. Rusio iĝis enkorpigo de ne postrestinta azia pasinteco, sed de progresa sovetia estonteco. Efektive la revolucio ebligis al Rusio transsalti la Okcidenton, diferenciĝi de la aliaj ne ĉar “vi estas aliaj kaj ni ne estos kiel vi”, kiel tion asertis slavemuloj, sed ĉar “ni estas aliaj kaj baldaŭ vi estos kiel ni”, kiel tion deklaris la komunisma internacio. » | — Samuel P. Huntington, La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996] |
|
|
| « En 1992, 80% de la rektaj eksterlandaj investoj en la ĉina ekonomio (11,3 miliardoj da dolaroj) estis faritaj de eksterlandaj ĉinoj, ĉefe el Honkongo (68,3%) kaj ankaŭ el Tajvano (9,3%), Singapuro, Makao kaj aliaj landoj. Japanio inverse investis nur 6,6% kaj Usono 4,6% de la totala sumo. » | — Samuel P. Huntington, La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996] |
|
|
| « Homoj de ne-Okcidento ankaŭ ne perdas eblecon montri al malkongruo inter la principoj kaj agoj de la Okcidento. Hipokriteco, duoblaj normoj, ŝatata esprimo “jes, sed…” — jen la prezo de pretendoj pri universalismo. Jes, ni subtenas demokration, sed nur se ĝi ne venigas al potenco islaman fundamentismon; jes, principo de nedisvastigo [de nukleaj armiloj] devas koncerni Iranon kaj Irakon, sed ne Israelon; jes, libera komerco estas eliksiro de ekonomia kresko, sed nur ne en agrikulturo; jes, homaj rajtoj estas problemo en Ĉinio, sed ne en Sauda Arabio; jes, necesas urĝe rebati agreson kontraŭ la naftoriĉa Kuvajto, sed ne atakon kontraŭ la sennaftaj bosnianoj. Duoblaj normoj en praktiko estas neevitebla prezo de universalaj normaj principoj. » | — Samuel P. Huntington, La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996] |
|
|
| « Simbola turnopunkto en la azia-usonaj rilatoj iĝis verŝajne la evento, kiun altranga japana ŝtatoficisto karakterizis kiel “granda trajno-akcidento”: en februaro 1994, kiam ĉefministro Morihiro Hosakawa respondis per rezoluta rifuzo al postulo de prezidanto Bill Clinton rilate strategian kreskigon de japana importado de usonaj industriaj varoj… Unu jaron poste japana ministro pri eksteraj aferoj substrekis la okazintan ŝanĝon, deklarinte ke en la epoko de ekonomia konkuranco inter la ŝtatoj kaj regionoj, japanaj naciaj interesoj estas oble pli gravaj ol strebo al la okcidenta identeco. » | — Samuel P. Huntington, La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996] |
|
|
| « [pri la Bosnia milito] Usona elito ankaŭ favore traktis la bosnianojn, ĉar ĝi ŝatis la ideon de la pluretna lando kaj en fruaj etapoj de la milito bosnia registaro sukcese ekspluatis tiun ĉi bildon. Dum la milito usona politiko restis senŝanĝe ligita al la pluretna Bosnio, malgraŭ la fakto ke bosniaj serboj kaj bosniaj kroatoj plejparte estis rifuzantaj tian ŝtatsistemon. Malgraŭ la fakto ke kreado de la pluretna ŝtato estas tute evidente malebla, se — kiel opiniis usonanoj — unu etna grupo faras genocidon rilate la alian, en menso de la usona elito tiuj kontraŭdiraj imagoj pace kunvivis, naskante profundan kunsenton al lukto de la bosnianoj. Usona idealismo, emo al moraligo, humanismaj instinktoj, naiveco kaj malklereco rilate Balkanion, kaŭzis ke Usono okupis pozicion porbosnian kaj kontraŭserban. » | — Samuel P. Huntington, La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996] |
|
|
| « La ĉefaj partoprenantoj malkapablas haltigi propraforte militojn, kiuj okazas laŭlonge de linioj de civilizaj splitiĝoj. Haltigi ilin kaj preventi ilian transformiĝon je tutmondaj militoj — plenumo de tiu ĉi tasko dependas ĉefe de interesoj kaj agoj de akso-ŝtatoj de la ĉefaj mondaj civilizacioj. Militoj laŭlonge de la splitiĝo ekbolas malsupre, paco laŭlonge de la splitiĝa linio likas de supre. » | — Samuel P. Huntington, La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996] |
|