Steven Spielberg: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e →Referencoj: -kat+{{havenda artikolo}} (diskuto) |
e roboto aldono de: sh:Steven Spielberg |
||
Linio 1 020: | Linio 1 020: | ||
[[sa:स्टीवन स्पीलबर्ग]] |
[[sa:स्टीवन स्पीलबर्ग]] |
||
[[sah:Стивен Спилберг]] |
[[sah:Стивен Спилберг]] |
||
[[sh:Steven Spielberg]] |
|||
[[simple:Steven Spielberg]] |
[[simple:Steven Spielberg]] |
||
[[sk:Steven Spielberg]] |
[[sk:Steven Spielberg]] |
Kiel registrite je 20:21, 17 jul. 2010
Steven Allan SPIELBERG KDE (naskita la 18-an de decembro 1946[1] en Cincinnati, Ohio) estas usona filmreĝisoro, scenaristo kaj kinproduktoro. Dum sia pli ol kvarjardeka kariero en filmindustrio li surekranigis multajn temojn kaj ĝenrojn. Liaj unuaj sciencfikciaj kaj aventuraj filmoj, ofte celataj al infanoj, nun estas rigardataj kiel la praepoko de moderna filmproduktado en Hollywood. Tiuj estis filmoj, kiel ekz. Jaws (Mandibloj) pri granda blanka ŝarko; Proksimaj kontaktoj de tria tipo (Close Encounters of the Third Kind) kaj Ekterterulo (E.T.), filmoj pri la aventuroj de arĥeologo Indiana Jones; ktp. En pli posta tempo liaj filmoj komencis adresi ankaŭ aliajn temojn, ekzemple holokaŭston (Listo de Schindler), sklavecon (Amikeco), militon (Savante Soldaton Ryan) kaj terorismon (Munkeno).
Spielberg gajnis Oskar-kinopremion kiel Plej Bona Reĝisoro en 1993 por Listo de Schindler kaj en 1998 por Savante Soldaton Ryan. Kvar liaj filmoj, Mandibloj (1975), Rajdantoj de perdita Arko (1981), Ekterterulo (1982), kaj Jurassic Park (1993) siatempe fariĝis la plej sukcesaj filmoj inter ĉiuj filmoj, filmitaj ĝis tiu tempo. Nuntempe la nekorektita sumo de ĉiuj filmoj, kiujn reĝisoris Spielberg superas 8,6 miliardojn da usonaj dolaroj. Forbes-magazino pritaksas la personan havaĵon de Spielberg kiel $3.0 miliardoj.
En la jaro 1994 Steven Spielberg kune kun Jeffrey Katzenberg kaj David Geffen fondis la filman studion DreamWorks, kiu sekve produktis tre sukcesajn animaciajn filmojn kiel Shrek (2001) (la unua filmo, kiu gajnis la Oscar-premion "plej bona animacia filmo"), Shrek 2 (2004), Shark Tale ("ŝarka rakonto") (2004), Madagascar ("Madagaskaro", 2005) kaj Over the Hedge ("Super la heĝon", 2006).
Persona vivo
Geedziĝoj kaj infanoj
Inter 1985 kaj 1989 Spielberg estis edziĝinta al la aktorino Amy Irving. Laŭ ilia divorca kontrakto de 1989, ŝi ricevis $100 milionoj de Spielberg post kiam la juĝisto ambugie malakceptis la geedziĝan kontrakton, skribitan sur buŝtuko. Ilia eksedziĝo estis registrita kiel la tria plej multekosta eksedziĝo de eminentuloj en la homa historio. [2] Post la divorco Spielberg kaj Irving kune okupiĝas pri ilia komuna filo, Max Samuel.
Post la disiĝo Spielberg havis rilatojn kun la aktorino Kate Capshaw, kiun li renkontis dum filmado de Indiana Jones and the Temple of Doom (Indiana Jones kaj Templo de Misfortuno). Ili geedziĝis la 12-an de Oktobro 1991. Capshaw akceptis judaismon.[3] Nuntempe ili migras inter kvar domoj, kiuj apartenas al ili kaj situas en Pacific Palisades, California; New York City; East Hampton, NY; kaj Naples, Florida.
La familio Spielberg-Capshaw havas sep infanojn:
- Jessica Capshaw (naskiĝtado: 8.08.1976) -- la filino el la antaŭa geedziĝo de Kate Capshaw al Robert Capshaw
- Max Samuel Spielberg (naskiĝi la 13-an de Junio, 1985) - la fiilo de Spielberg el ties antaŭa geedziĝo al la aktorino Amy Irving
- Theo Spielberg (n. 1988) - la filo, adotita de Capshaw antaŭ ŝia edziniĝo al Spielberg, kiu poste ankaŭ adoptis lin [4]
- Sasha Rebecca Spielberg (n. la 14-an de Majo, 1990, Los Angeles)[5][6]
- Sawyer Avery Spielberg (n. la 10-an de Marto, 1992, Los Angeles)[7]
- Mikaela George (n. la 28-an de Februaro, 1996) - adoptita kune kun Kate Capshaw
- Destry Allyn Spielberg (n. la 1-an de Decembro, 1996)
Pro teknikaj problemoj la genealogio ankoraŭ ne estas videbla
Politika agado
- Spielberg kutime subtenas la kandidatojn el la Demokratia Partio de Usono. Li donacis pli ol 800 mil usonajn dolarojn al la Demokratia Partio kaj ties membroj. Li estis intima amiko de la eksa prezidento de Usono Bill Clinton kaj li laboris kun li por pretigi la solenan festadon de jarmilo (Millenium) en Usono. Li estis reĝisoro de la 18-minuta filmo por la projekto, laŭ la scenaro de John Williams kaj sub la titolo The American Journey ("Usona vojaĝo). Tiu filmo estis montrita dum la Jarmila Ĉefkoncerto (Millenium Gala) en Usono la 31-an de Decembro, 1999 en la Nacia Halo ĉe Reflecting Pool, kiu situas ĉe la bazo de Lincoln Memorial en Washington, D.C..[8]
Filmografio
Sube estas plena filmografio de Steven Spielberg, kiu inkluzivas la filmojn, kie li rolas kiel reĝisoro, filmdirektoro kaj aktoro.
Interesa fakto pri li estas, ke li tre arde protektas sian nomon. Se li estas direktoro aŭ ĉefdirektoro de la filmo, kiu, laŭ lia sento, ne atingas liajn proprajn kriteriojn de kvalito, li petas, ke lia nomo malaperu de la listo de filmproduktintoj.
Filmoj
Finance plej sukcesaj filmoj
Sube estas la listo de 10 finance plej sukcesaj filmoj, en kiuj Spielberg partoprenis. Tiu listo ne enhavas filmojn, kie li nur aperas en epizoda rolo.
Rango | Titolo | Sumo enspezo (USD) |
---|---|---|
1 | E.T.: The Extra-Terrestrial | 435 milionoj |
2 | Jurassic Park | 357 milionoj |
3 | Indiana Jones and the Kingdom of the Crystal Skull | 317 milionoj |
4 | Jaws | 260 milionoj |
5 | Raiders of the Lost Ark | 242 milionoj |
6 | War of the Worlds | 234 milionoj |
7 | The Lost World: Jurassic Park | 229 milionoj |
8 | Saving Private Ryan | 217 milionoj |
9 | Indiana Jones and the Last Crusade | 197 milionoj |
10 | Indiana Jones and the Temple of Doom | 180 milionoj |
Premioj kaj nomumoj
Nomumoj por la Oskar-kinopremio "La plej elstara reĝisoro"
- 1977 - Close Encounters of the Third Kind
- 1981 - Raiders of the Lost Ark
- 1982 - E.T. the Extra-Terrestrial
- 1993 - Schindler's List (gajninta)
- 1998 - Saving Private Ryan (gajninta)
- 2005 - Munich[10]
Nomumoj por la Oskar-kinopremio "La plej elstara filmo"
- 1975 - Jaws
- 1981 - Raiders of the Lost Ark
- 1982 - E.T. the Extra-Terrestrial
- 1985 - The Color Purple
- 1993 - Schindler's List (gajninta)
- 1998 - Saving Private Ryan
- 2005 - Munich
- 2006 - Letters from Iwo Jima (producer)[11]
Referencoj
- ↑ McBride, Joseph. (1997) Steven Spielberg. Faber and Faber. ISBN 0-571-19177-0. , page 37
- ↑ "'Most costly' celebrity divorces", BBC NEWS, April 13, 2007.
- ↑ Pogrebin, Abigail. (2005) Stars of David: Prominent Jews Talk about Being Jewish. Bantam Dell Pub Group. ISBN 0767916123.
- ↑ [1]
- ↑ Biography for Sasha Spielberg. IMDb. Alirita 2008-01-15.
- ↑ California Birth Index
- ↑ California Birth Index
- ↑ "The Clinton's Showbiz Celebration", BBC News, 2000-01-01. Kontrolita 2006-10-21.
- ↑ Bryce Dallas Howard Touched By Death in Eastwood's 'Hereafter'
- ↑ Academy of Motion Picture Arts and Sciences, Academy Awards Database; "Steven Spielberg, Directing nominations"; Vizitita la 13-an de Januaro, 2009; link.
- ↑ Academy of Motion Picture Arts and Sciences, Academy Awards Database; "Steven Spielberg, Best Picture nominations"; Vizitita la 13-an de Januaro, 2009; link.