Saltu al enhavo

Gītāñjali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gitanjali)
গীতাঞ্জলি
poezia kolekto • literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Rabindranath Tagore
Lingvoj
Lingvo bengala lingvo
Eldonado
vdr

Gītāñjali (bengale গীতাঞ্জলি) estas kolekto de poemoj de la bengallingva poeto Ravīndranātha Thākura. Thākura ricevis la Nobel-premion pri literaturo en 1913 pro sia traduko en la anglan titole Song Offerings, kiu igis lin la unuan ne-eŭropanon, la unuan azianon, kaj la nura baratano kiu ricevis ĉi tiun honoron.[1]

Ĝi estas parto de la UNESKO-kolekto de reprezentaj laboroj. Ties centra temo estas sindediĉo kaj ties devizo estas «mi estas ĉi tie por kanti al vi kantojn» (N-ro 15).[2]

La originala bengala kolekto de 156/157 poemoj estis publikigita la 14an de Aŭgusto, 1910. La poemoj estis bazitaj sur mezepokaj hindiaj vortumadoj pri devoteco kun komuna temo pri amo tra plej granda parto de poemoj. Kelkaj poemoj enhavas ankaŭ konflikton inter la deziro por materiaj havaĵoj kaj la spirita altiro.[1] Multaj el la 157 poemoj iĝis kantoj aŭ Rabindrasangeet.

Reverkado en aliaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

La angla versio de GitanjaliSong Offerings/Singing Angel estas kolekto de 103 anglalingvaj prozaj poemoj,[1] kiuj estas propraj tradukoj de Thākura mem el liaj bengallingvaj poemoj kaj estis unue eldonitaj en novembro 1912 de India Society of London. La tradukita versio Gitanjali: Song Offerings eldoniĝis novembre de 1912 fare de la India Society of London kaj enhavis tradukojn de 53 poemoj de la originala Gītāñjali, tiel kiel de 50 aliaj poemoj jam eldonitaj en la kolektoj de Thākura: Achalayatanade, Gitimalya, Naivadya, Kheyakaj ktp. Entute, Gitanjali: Song Offerings konsistas de 103 prozaj poemoj de propraj anglaj tradukoj de Tagore.[3] La tradukoj estis ofte radikalaj, ellasanta aŭ ŝanĝanta grandajn blokojn de la poemo kaj en unu okazo fuzianta du apartajn poemojn (kanto 95 unuigas la kantojn 89 kaj 90 el Naivedya).[4] La anglalingva Gitanjali iĝis populara en la Okcidento kie ĝi ofte tradukiĝis.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]