Saltu al enhavo

Groningo (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Groningen (urbo))
Municipo Groningen

Flago de la municipo Groningen

Blazono de municipo Groningen

Flago de la municipo Groningen Blazono de municipo Groningen
Situo de la municipo Groningen
urbo • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj • fortifikita urbo • loĝloko en Nederlando • Hansa urbo • urbego • biciklada urbo
Provinco Groningen
Urbestro Koen Schuiling
Ĉefloko Groningen
Areo
 - Tero
 - Akvo
83,69 km²
79,59 km²
4,10 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
200.000 loĝantoj (septembro 2014)
2.272 loĝ./km²
Geografia situo 53° 13′ N, 6° 34′ O (mapo)53.2166666666676.5666666666667Koordinatoj: 53° 13′ N, 6° 34′ O (mapo)
Groningen (Groningo)
Groningen (Groningo)
DEC
Groningen (Nederlando)
Groningen (Nederlando)
DEC
Situo de Groningen

Map

Gravaj trafikaj arterioj A28, A7; fervojlinioj al kvar direktoj
Telefona kodo 050
Poŝtkodo 9700–9747
Oficiala retejo https://groningen.nl/
Administrado
Poŝtkodo 9700–9747
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 238 147  (2023) [+]
Loĝdenso 2 846 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 53° 13′ N, 6° 34′ O (mapo)53.2188888888896.5675Koordinatoj: 53° 13′ N, 6° 34′ O (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 83,69 km² (8 369 ha) [+]
Groningo (Nederlando)
Groningo (Nederlando)
DEC
Situo de Groningo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Groningen (city) [+]
vdr

Groningen (Esperante: GroningoGroningeno[1]) estas la ĉefurbo de la provinco Groningen kaj ankaŭ de la municipo Groningen. Ĝi konsistas el la urbo Groningen kaj la vilaĝoj Hoogkerk, Oosterhogebrug, Noorderhogebrug kaj Engelbert. La urbo konsideriĝas la metropolo de la relative maldense enloĝigita nordo de Nederlando. Ĝi estas urbo kun multvaria komerco kaj industrio. Groningen estas ankaŭ urbo studenta, kun kiel plej grandaj institucioj la Hanzehogeschool Groningen (Hansa altlernejo) kaj la Rijksuniversiteit Groningen (Regna Universitato de Groningen). Kune ili havas pli ol 40 000 studentojn. Pro tio la meza aĝo en la urbo estas malalta. La lastajn jarojn la urbo estas populara kiel loĝloko al studentoj kaj junaj, idoriĉaj familioj.

En la vasta regiono Groningen estas nomata "Stad" ("Urbo"). La lokanoj mem diras: D'r is mor ain stad en dat is Stad ("Estas nur unu urbo kaj tiu estas Urbo"). La loĝantoj nomiĝas "Stadjers" ("urbuloj"). La urbanoj karese nomas sian urbon ankaŭ "Groot Loug", kio estas "Granda Vilaĝo".

Groningen estiĝis sur la plej norda parto de la Hondsrug, sabla altaĵo en la provincoj Drenthe kaj Groningen. Komence ĝi estis vilaĝo, kiu disvolviĝis al grava komerca centro. En la 13-a jarcento la loko konstruis murojn je propra iniciato, kaj en la sama periodo la urbo membriĝis en Hansa Ligo, do Groningen estas hanze-urbo. Komercistoj kunlaboris en la periodo 1282 ĝis 1669 kun aliaj komercistoj el la landoj Germanio, Skandinavio, Pollando, Baltaj ŝtatoj en Rusio ktp.

En 1614 fondiĝis universitato en Groningen kaj poste en la 17-a jarcento la urbo ekhavis novajn fortikaĵojn, desegnitajn de Menno van Coehoorn. En la tielnomata "Katastrofa Jaro" 1672 la urbo estis vane sieĝita de la episkopo de Münster, Bernhard von Galen. Ĉiujare je la 28-a de aŭgusto la urbo festas la venkon super la episkopo, kromnomita "Bommen Berend" ("Bomba Bernardo").

En la jaro 1672 okazis granda evento. La urbanoj sukcesis forigi Bernhard van Galen, la episkopon el Münster (Germanio), el la urbo.Karel Rabenhaupt gvidis la batalon. La 28an de augusto ankoraŭ estas festotago, nomiĝas Bommen Berend, en la urbo Groningen.

La urbo daŭre estas grava el komerca vidpunkto. Krome ĝi havas nutraĵo-industrion (sukero, tabako, kafo). Kun du sukerofabrikoj Groningen estas la plej granda sukerurbo en Eŭropo.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Gravaj vidindaĵoj en la centro estas la Martinituro (loka nomo: d'Olle Grieze, "la Malnova Griza") kaj apartenanta preĝejo apud la Granda Placo, la Der Aa-Preĝejo, la kanalo Hoge der A kun siaj varejoj, la Princa Ĝardeno, la Urbodomo kaj kelkaj beginejoj. La Muzeo de Groningen estas moderna konstruaĵo sur artefarita insulo, apud la ĉefstacidomo, kiu mem estas vidinda konstruaĵo el la 19-a jarcento. Aliaj muzeoj: Naturmuzeo (Praediniussingel), Universitata Muzeo (Oude Kijk in 't Jatstraat), Nederlanda Bildstriomuzeo (Westerhaven), Ŝipveturada Muzeo (Brugstraat), Grafika Muzeo (Rabenhauptstraat) kaj Etnografia Muzeo "Gerardus van der Leeuw", Goudkantoor, Noorderplantsoen.

Universitato
La urbodomo kaj Granda Placo
La Aa-Preĝejo
Martini preĝeja turo

La sinagogo estas en 1906 realigita juda konstruaĵo en la Folkingestraat 60 en Groningen. Je la flanko de la Nieuwstad la konstruaĵo limas al la pli malnova Rabendomo (bandomo) el 1890.

La Lago de Paterswolde (nederlande: Paterswoldse meerPaterswoldermeer) estas lago sudokcidente de la urbo Groningen sur la limo de la provincoj Groningen kaj Drenthe.

La Fervoja Stacio Groningen, konata loke kiel la Hoofdstation, estas la ĉefa fervoja stacio en la urbo Groningen. Ĝi situas sur la suda flanko de la urbocentro, tuj trans la Verbindingskanaal.

Gravaj eventoj

[redakti | redakti fonton]

Pluraj muzikfestivaloj kiel Noorderslag, Noorderzon la 28an de augusto, majo kermeso, Winter Welvaart. Groningen estas urbo kun universitato kaj pluraj altlernejo: en la urbo estas multegaj studentaj festoj kaj aranĝoj. Ĝi gajigas la urbon.

Administraj unuoj

[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Groningen

[redakti | redakti fonton]

En Groningen estas Esperanto-klubo. Ĝi havis, fine de 2014, 35 membrojn. Ili kunvenas dufoje monate. Informoj: www.pingveno.nl. Kontakto pri Esperanto aŭ pri la Esperanto-klubo: Ineke Emmelkamp info@esperanto-info.nl.

Estas Esperantostrato en Groningen (Vidu eksterajn ligilojn)

Esperantistoj

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]
  • Moermansk (Rusio)
  • San Carlos (Nikvaraguo)
  • Ĝabalija (Palestino)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Groningo, Groningeno en Reta Vortaro

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Provinco Groningo
Eemsdelta | Groningo | Het Hogeland | Midden-Groningen | Oldambt | Pekela | Stadskanaal | Veendam | Westerkwartier | Westerwolde
Nederlando | Provincoj | Municipoj