Kairuko
Etoso
(Alidirektita el Kairuku)
Kairuko | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Oligoceno | ||||||||
Kairuku grebneffi
| ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Kairuku Ksepka, Fordyce, Ando & Jones, 2012 | ||||||||
| ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Kairuko (science Kairuku de la maoria vorto kiu signifas plonĝisto kiu revenas kun nutraĵo) estas formortinta genro de pingvenoj. La genro estas priskribita en scienca ĵurnalo Journal of Vertebrate Paleontology frue en 2012 laŭ ostoj, trovitaj en geologia formacio Kokoamu Greensand en Suda Insulo de Novzelando. La formacio aĝas ĉ. 27 jarmilionojn, kio sugestas ke la genro ekzistis en malfrua oligoceno[1]. Paleontologiistoj distingas du speciojn en la genro: K. grebneffi kaj K. waitaki. Ambaŭ specioj estis gigantaj, supozeble ĉ. 1.5 metrojn altaj starante. Do ili estis pli grandaj ol la imperiestra pingveno, la plej granda nun travivanta specio de pingveno[2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ksepka, D.T., Fordyce, R.E., Ando, T. and Jones, C.M. (2012). “New fossil penguins (Aves, Sphenisciformes) from the Oligocene of New Zealand reveal the skeletal plan of stem penguins”, Journal of Vertebrate Paleontology 32 (2), p. 235–254. doi:10.1080/02724634.2012.652051.
- ↑ Giant Prehistoric Penguin was Bigger Than an Emperor | Observations, Scientific American Blog Network
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Giganta pingveno reaperas fosilie en Novzelando Arkivigite je 2012-03-15 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Nunonia
- First Full Look at Prehistoric New Zealand Penguin angle ĉe paĝaro de Ŝtata Universitato de Norda Karolino.
- KairukuArkivigite je 2013-09-21 per la retarkivo Wayback Machine angle — speciala paĝo ĉe paĝaro de Universitato de Otago