Lev Trockij (en Esperanto: Leo Trocko naskiĝis la 7-an de novembro 1879 - mortis la 21-an de aŭgusto 1940) estis rusia, sovetia revoluciulo, komunisto kaj politikisto.
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Manko de Trockij kiel gvidanto estis tio, ke li ne kreis aŭ ne povis krei aparaton de kapablaj kaj fidelaj asistantoj. Li ne estis alvokanta personajn simpatiojn, kaj se elvokanta, do ne povis deteni ilin. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Efektive ŝajnas ke malkontento devenas plejparte de neebleco agi kaj ke plejaj malkontentuloj estas la homoj, kiuj laŭ siaj talentoj kaj karaktero estas ideale kreitaj por agema vivo, sed cirkonstancoj igas ilin pasigi senagan vivon. Kiel alie klarigi tiun ŝokan fakton, ke leninoj, trockoj, mussolinoj kaj hitleroj, malŝparintaj plej bonan parton de siaj vivoj por senfina babilado en kafejoj kaj manifestacioj, subite montris sin kiel la plej kapablaj kaj insistaj agantoj de sia tempo? » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Rimedo pravigeblas nur per sia fino. Sed la fino siavice devas esti pravigita. » | — Leon Trockij |
|