Defendo estas ago de defendanto, do kontraŭ materiala atako.
|
| « La defendoplanoj de Svislando dum la du pasintaj militoj interese spegulis tiun ĉi sinidentigon de la nacio kun la Alpo-montaro. Ĉiujn fruktodonajn valojn, urbojn, produktejojn kaze de malamika invado oni planis fordoni. La armeo devintus retiriĝi profunden de la montoj kaj ti ekbatali. La popolo kaj la tero estis oferataj. Sed la armeo en la montoj plu reprezentus Svislandon: la amasa simbolo de la nacio transformiĝus je la lando mem. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Kaj iamaniere al la homo simple pro tio ke li estas viva ekŝajnas ke li estas pli bona. Li defendis sin, tial li vivas. Li sola sukcesis defendi sin, tial ĉiuj kiuj kuŝas estas mortaj. Kiu sukcesas postvivi ofte estas heroo. Li estas pli forta. En li estas pli da vivo. Al li bonvolas la superaj fortoj. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Kiu estas sendefenda ekstere, eniĝas je sian internan kirason; tio estas interna blendo, protektanta kontraŭ la demandoj — sekreto. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Kio do estas ol defendi pli justa, kio pli bela ol helpi amikojn?[1] » | | « τί οὖν ἐστιν ἢ τοῦ ἀλέξασθαι δικαιότερον ἢ τοῦ τοῖς φίλοις ἀρήγειν κάλλιον » | — Ciro la 2-a |
|
Referencoj