Ŝahĝahanpur
Ŝahĝahanpur, laŭ hindie शाहजहाँपुर estas urbego kaj municipo en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La urbego estis nomita de Ŝaho Ĝahano.
Ŝahĝahanpur | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 242001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 53′ N, 79° 55′ O (mapo)27.877579.908611111111Koordinatoj: 27° 53′ N, 79° 55′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 194 m [+] | ||
Areo | 11,37 km² (1 137 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Demografio
redaktiŜahĝahanpur havis populacion de 346 103 en 2011 kun legopovo de 70%.
Geografio
redaktiŜahĝahanpur situas sur ebenaĵo apud 2 riveroj 194 metrojn super la marnivelo. Hardoj troviĝas 60, Faruĥabad 66, Barejli 71, Budaun 78, Sitapur 85, Lakhimpur 86, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 155, Kanpur 159, Agra 202, tutlanda ĉefurbo Delhio 276, Kolkato 1036, Mumbajo 1227 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiLa princlando de Ŝahĝahanpur estis establita en 1647. Barataj liberecbatalantoj faris rabon de registarfonduso proksime de la stacidomo en 1925.
Ekonomio
redaktiEkonomio de Ŝahĝahanpur baziĝas sur agrikulturo. En la proksimeco oni kultivas rizojn, tritikojn, hordeojn kaj sukerkanojn. En la urbego en la uzinoj oni produktas tapiŝojn, dolĉaĵojn kaj kemiaĵojn.
Lingvoj
redaktiEn Ŝahĝahanpur la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua.
Eduko
redaktiEn Ŝahĝahanpur la plej altgrada eduko okazas en pluraj altlernejoj.
Trafiko
redaktiAl Ŝahĝahanpur kuras kvar fervojaj linioj kaj sep vojoj el diversaj direktoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Barejli.
Klimato
redaktiLa averaĝa temperaturo en Ŝahĝahanpur varias inter 17-31 °C. La meza jarpluvo estas 1000 mm. Inter junio-septembro pli ofte pluvas pro la musono, en la ceteraj monatoj apenaŭ pluvas.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans