Faruĥabad, laŭ hindie फ़र्रूख़ाबाद estas urbego kaj municipo en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Faruĥabad
urbo
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 209625 • 209601
Demografio
Geografio
Geografia situo 27° 22′ N, 79° 38′ O (mapo)27.3779.63Koordinatoj: 27° 22′ N, 79° 38′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Faruĥabad (Utar-Pradeŝo)
Faruĥabad (Utar-Pradeŝo)
DEC
Situo de Faruĥabad
Faruĥabad (Barato)
Faruĥabad (Barato)
DEC
Situo de Faruĥabad

Map

vdr
Riverbordo en Faruĥabad

Demografio

redakti

Faruĥabad havis populacion de 276 581 kune kun Fatehgarh en 2011 kun legopovo de 73%, kiu estas pli alta, ol la subŝtata averaĝo.

 
Riverbordo kun ponto en Faruĥabad

Geografio

redakti

Faruĥabad situas sur ebenaĵo 155 metrojn super la marnivelo laŭ dekstra bordo de Gango. Mainpuri troviĝas 56, Hardoj 57, Ŝahĝahanpur 66, Etah 94, Kanpur 120, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 149, ĉefurbo Delhio 270, Kolkato 1036, Mumbajo 1162 kilometrojn (aere) [1].

Historio

redakti

en:Muhammad Khan Bangash fondis urbon Faruĥabad en 1714 kaj nomis la urbon pri la tiama reganta imperiestro en:Farrukhsiyar.

Ekonomio

redakti

Faruĥabad estas unu el la rimarkindaj urboj pro brodaĵo kaj teksado. La metio estis alportita fare de la afganoj en la 12-a jarcento.

Lingvoj

redakti

En Faruĥabad la oficiala lingvo estas la hindia, al kiu aldoniĝas la angla.

Trafiko

redakti

Al Faruĥabad kuras tri fervojaj linioj, krome kvar vojoj, el kiu unu havas ponton tra la rivero. Loke estas nur malgranda flughaveno.

Vidindaĵoj

redakti
  • pluraj preĝejoj
  • fortikaĵo, kiu estis disfaligita kaj nova urbodomo estis konstruita de siaj ruinoj
  • 20 maŭzoleoj
  • dek pordegoj en la muro ĉirkaŭanta la urbon

Fontoj

redakti
  • WikiTrans