Allenton
Allenton | |
suburbo de Derby | |
skulptaĵo pri la Hipopotamo de Allenton en komerca centro de la loĝloko
| |
Lando | Britio |
---|---|
Unio | Eŭropa Unio |
Regiono | East Midlands |
Provinco | Derbyshire |
Urbo | Derby |
Koordinatoj | 52° 53′ 3″ N 01° 26′ 46″ U / 52.88417 °N, 1.44611 °U (mapo) |
Poŝtkodo | DE24 |
Situo de Allenton en Anglio
| |
Vikimedia Komunejo: Allenton | |
Allenton estas suburbo de la urbego Derby en la angla regiono East Midlands, kaj antaŭe estis parto de la provinco Derbyshire. La suburbo situas proksimume 5 kilometrojn sude de la urbocentro.
Konata la suburbo estas aparte pro la hipopotamo de Allenton, kiun arkeologoj trovis tie en 1895 - ja nuntempe malfacile imageblas ke en Anglio iam vivis sovaĝaj hipopotamoj… La skeleto estas ekspoziciata en Muzeo kaj artgalerio de Derby kaj estas 3 metrojn (9.8 futojn) longa. Ĝi estas honorigita per skulptaĵo apud la loko kie la skeleto estis trovita. Krom la hipopotamo, ankaŭ skeletoj de elefanto, bruna urso, hieno kaj bizono troviĝis tie: antaŭ 120 000 jaroj, dum pli varma parto de la glaciepoko, la tuta areo estis riverborda marĉo, en kiu la skeletoj bone konserviĝis.
La ĉeurbo havas plurajn internaciajn restoraciojn kaj rapidmanĝejojn. Estas lernejoj, kuracistaj kaj dentokuracistaj praktikejoj, signifa vendeja centro, kosmetikejoj, frizejoj kaj pliaj servejoj. La malnova kanalo de Derby delonge transformiĝis al bicikla trako, kiu ebligas komfortan bicikladon de Allenton al la urbocentro de Derby kaj estas parto de la nacia bicikla reto de Britio. En Allenton vivas granda nombro de dungitoj de la aviadilmotora industrio, ĉar la aviadilmotora branĉo de la kompanio Rolls-Royce tre proksime havas sian ĉefan konstruejon.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- fotoj de Allenton Arkivigite je 2006-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Allenton en la retejo "Jen provinco Derbyshire" (angle) Arkivigite je 2009-08-30 per la retarkivo Wayback Machine