Saltu al enhavo

Aranda de Moncayo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aranda de Moncayo
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50259
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 129  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 35′ N, 1° 48′ U (mapo)41.5781687-1.7920514Koordinatoj: 41° 35′ N, 1° 48′ U (mapo) [+]
Alto 907 m [+]
Areo 91,204767 km² ( 912 0.4 767 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aranda de Moncayo (Provinco Zaragozo)
Aranda de Moncayo (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Aranda de Moncayo
Aranda de Moncayo (Hispanio)
Aranda de Moncayo (Hispanio)
DEC
Situo de Aranda de Moncayo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aranda de Moncayo [+]
vdr

Aranda de Moncayo [aRANda demonKAĝo] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Aranda kies ĉefurbo estas Illueca, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Fonto Lagüén.

Aranda de Moncayo estas municipa teritorio en la sudokcidento de la komarko Aranda, kie ĝi estas sude de Pomer kaj Calcena, kaj okcidente de Jarque.

La loĝloko Aranda de Moncayo mem estas je 106 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 265 km de Madrido (Sunpordo), je 414 km de Barcelono (Placo de Katalunio), je 338 km de Taragono, je 329 km de Valencio, je 257 km de Donostio kaj je 461 km de Bordozo; sur 907 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Aranda norde de la montaro Virgen. Fakte la rivero ekfluas el apuda akvorezervejo de Maidevera. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1503 laŭ kiu ĝi estas inter la provinco Sorio nordokcidente kaj Jarque sudoriente, kiu estas pli proksima. Krome estas diverskvalitaj vojoj al Pomer, Borobia, Purujosa, Calcena, Oseja, Viver, Aniñón, Villarroya de la Sierra, Clarés kaj Malanquilla.

Nordokcidente: Pomer Norde: Calcena Nordoriente: Oseja
Okcidente: Malanquilla Oriente: Jarque de Moncayo
Sudokcidente: Clarés Sude: Villarroya de la Sierra Sudoriente: Villarroya de la Sierra
Preĝejo.
Ermitejo.
Akvorezervejo de Maidevera.

Estis kastrumo de keltiberoj, kiu poste estis romiigita. En la 11-a jarcento la islamanoj konstruis kastelon, moskeon kaj setliĝis sur la monteto. Komence de la Mezepoko la setlejo moviĝis al la ebenaĵo.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Lia frato Ramiro la 2-a, havigos loĝĉarton kun la nuna nomo. Rekonkerita de la islamanoj, ĝi estos definitive de kristanoj kun Ramon Berenger la 4-a, bofilo de la antaŭa reĝo. En tiu epoko ankaŭ oni konstruis la ponton. La loĝantaro estis ĉefe de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo iĝis krizo. Krome estis ankaŭ grava juda komunumo, kies forpelo same iĝis krizo. En la sekvaj jarcentoj regis la lokon nobelaj gravuloj.

Jakobo la 1-a havigis jurajn privilegiojn kaj Petro la 4-a donis la lokon al la Ordeno de Sankta Georgo de Alfama en 1373, sed baldaŭ (1384) ĝi pasis al Toda de Luna, vicgrafino de Rueda kaj Urrea, kio iĝis Graflando de Aranda, kun sidejo en Épila. Inter grafoj de Aranda, plej fama estis Pedro Abarca de Bolea, alinome Grafo Aranda, kiu en la 18-a jarcento estis ĉefministro de Karolo la 3-a.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Aranda de Moncayo kie oni plialtiĝis el 1 654 loĝantoj en 1910 ĝis ĉirkaŭ la 3 000 loĝantoj ĝis la 21-a jarcento kiam oni iomete malaltiĝis ĝis nunaj 140 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj), ŝuindustrio kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado); tekstila industrio konvertiĝis en ŝu-industrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas la preĝejo, la kastelo, la ermitejoj, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]