Saltu al enhavo

Eliro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
שְׁמוֹת
literatura verko • libro de la Biblio
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo Biblia Hebrea lingvo
Eldonado
Ĝenro sankta libro
Loko de rakonto Antikva Egiptio • Reed Sea • Rephidim • Elim • Wilderness of Sin • Monto Sinajo
vdr

Eliro (mallonge Eli) estas la dua libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la dua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (kiu estas parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.

Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

La titolo estas

  • en la hebrea: שמות ("la nomoj de") laŭ la unuaj vortoj
  • en la greka Septuaginto (LXX): ΕΞΟΔΟΣ
  • en la latina Nova Vulgato: Liber Exodus (libro de la eliro).

La libro nomiĝas Eliro, ĉar ĝi rakontas pri la eliro de la Izraelidoj el Egiptujo, gvidate de Moseo.

Longe oni pensis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkitaj, ke diversaj aŭtoroj ĝin verkis dum multe da tempo.

Detalojn vidu ĉe Pentateŭko!

Enhavo kaj strukturo

[redakti | redakti fonton]

Jen ebla dispozicio en tri ĉefaj partoj: [1]

  • Izrael en Egiptujo (Eli 1 - 11)
  • La eliro el Egiptujo (Eli 12 - 18)
  • Ĉe la monto Sinaj (Eli 19 - 40)

Jen kelkaj konataj perikopoj el Eliro:

La libro de Eliro daŭrigas la rakontadon de la Biblia ciklo, sekvante la historion de la izraelanoj de Egiptujo al la Sinaj-dezerto. Ĝi rakontas la historion de Moseo, kiu estis savita kiam infano kaj poste iĝis la vokita liberiginto de la izraelaj sklavoj en Egiptujo.

Dank' al mirindaj plagoj kiujn Dio sendis sur la egiptajn regantojn, Moseo atingis liberigi la izraelajn sklavojn el Egiptujo. Sekvas la eliro, la transirado de la Ruĝa Maro, kaj la vizitado de Sinaj-monto, kie Dio donas al Moseo la Dek Ordonojn.

La libro daŭrigas per detaloj pri la konstruado de la Sanktejo kaj inaŭgurado de la sacerdota sistemo. Ĝi montras la kontinuan ribelon de la izraela popolo kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Dio, malgraŭ la mirakla liberigo kaj leĝado akceptita ĉe Sinaj-montaro.

Gravaj temoj de la libro estas la povo de Dio por liberigi sian popolon, la interrilatado inter Dio kaj homo, kaj la devoj de la izraela popolo stari kiel dia regno de pastroj.

Teksto en Esperanto

[redakti | redakti fonton]

La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.