Saltu al enhavo

Jeanne Flourens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Jeanne Flourens
Persona informo
Aliaj nomoj Roksano
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1871 (1871-08-04)
en Vias
Morto 13-an de julio 1928 (1928-07-13) (56-jaraĝa)
en Marsejlo
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jeanne FLOURENS [ĵan fluran], ankaŭ konata kiel Roksano (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1871 en Vias, apud Montpellier, mortis la 13-an de julio 1928 en Marsejlo) estis franca esperantistino kaj komercistino.

Flourens esperantistiĝis en 1903, kaj ne ĉesis propagandi ĝis la morto. Ŝi fondis grupon en Beziers, gvidis kursojn, varbis la estrojn de la lokaj gazetoj, en kiujn ŝi enpresigis regulajn artikolojn por Esperanto. En 1922 ŝi translokiĝis al Marseille, kie ŝi daŭrigis la laboron kaj direktis Esperanto-Hejmon. Sed precipe kiel verkistino ŝi estas konata; ŝi skribis sennombrajn propagandajn artikolojn, kaj ankaŭ multajn aliajn ĉiuspecajn en E-aj gazetoj, inkluzive Tra La Mondo kaj L' Espérantiste. Ŝiaj artikoloj temas precipe pri literaturaĵoj, tradukoj kaj la modo.

Flourens estis membro de la Lingva Komitato de 1910.

Flourens verkis kaj publikigis aparte:

Citaĵo
 La temo de ĉi tiu komedio — aŭ pli vere farso — estas la aventuroj de sciencisto tre distriĝema, kiu vizitas la domon de S-ro Lavango por peti ties filinon por sia propra filo. Pro la kutima malforto, li distrite imagas, ke li estas en la propra hejmo ; kaj pro tio, kaj ankaŭ ke S-ro Lavango estas terurita de la mikrobo-timego, amuzaj komplikaĵoj malvolviĝas. En tia materialo ekzistas ŝtofo por bona komedio, sed la ellaborado de ĉi tiu teatraĵeto ŝajnas al mi ne tute bona. La roluloj parolas krude, kaj la ĝenerala stilo estas sen gusto kaj lasas multon por deziri... spite tio, ke la libreto portas la altesonantan surskribon “Varme rekomendita de la Esperantista Literatura Asocio.” La titolo, Geedzigopeto, per si mem estas jam sufiĉe ŝokanta. Notu ankaŭ la jenajn : p. 40 “neniu vestaĵo,” kie la senco klare postulas nenia ; “Ĉu mi estus malprava,” kie la parolanto evidente intencis povis esti; “Ĉu li estus (povas esti) mia Rajmundo” (p.,57). Ofte ankaŭ la esprimado estas peza, ekz, “ Ĉu li baldaŭ reenhejmiĝos? ” (p. 17) estas ĝusta teorie, sed komparu kun Ĉu li baldaŭ revenos hejmen? ; “ Kial mi ne kapkovriĝis per mia hejmĉapeto ” (p. 18), komparu kun “ Kial mi ne surmetis mian hejman ĉapeton ?” ; “ Kiun (? kian) motivon li diris al vi por fortondigi sian kaphararon ?” (p. 23) komparu kun Kian motivon li donis al vi por tio, ke li lasis tondi al li la harojn ? Ŝajnas al mi, ke la aŭtorino bezonas iom studi en praktika aplikado la principojn “ neceso kaj sufiĉo ” —kun speciala atento al la “ sufiĉo ” —kaj kulturi “ skeptikecon ” ĉe la uzado de vortoj
— NOREMAC. La Brita Esperantisto - Numero 105, Septembro (1913)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]