Saltu al enhavo

Ĉiuj eksterlandaj trupoj forlasis Kazaĥion

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Taĝikaj pactrupoj je elektrostacio. Almato, Kazaĥio. La 12-a de januaro 2022.

Ĵaŭdo, la 20-a de januaro 2022


La 19-an de januaro Kazaĥion forlasis la lastaj trupoj de la Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco. Ilia komandestro generalo-kolonelo Andrej Serdjukov raportis ke okazis neniuj provokoj kontraŭ la pactrupoj, do ili ne aplikis armilojn, nek suferis perdojn de armiloj, teknikaĵoj aŭ personaro.

La pactrupoj de Rusio, Belorusio, Armenio, Kirgizio kaj Taĝikio venis la 6-an de januaro laŭ peto de la kazaĥa registaro, kiu alfrontis amasajn tumultojn kaj terorismajn atakojn. Ili gardis elektrostaciojn, flughavenojn kaj aliajn gravajn objektojn. La pactrupoj ne partoprenis iujn ajn konfrontiĝojn kontraŭ la protestantoj. Ili rajtis defendi sin kaze de atako, sed neniuj atakoj okazis. La 12-an de januaro prezidanto Kasimĵomart Tokajev en sia parolado en la parlamento diris ke la pactrupoj plenumis sian mision kaj anoncis ilian foriron komenciĝontan sekvan tagon kaj finontan ene de 10 tagoj. La trupoj estis transportitaj per aviadiloj, kirgizaj pactrupoj revenis hejmen je propraj terveturiloj.

Usona Sekretario de Ŝtato Antony Blinken diris la 7-an de januaro ke historio instruas, ke "kiam en via domo aperis rusoj, foje malfacilas foririgi ilin". La Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio respondis en sia Tviter-konto: "kiam en via domo aperis usonanoj, foje malfacilas resti viva".

Fontoj

[redakti]

([[Lingvo ruse|ruse]])  «Генеральный секретарь ОДКБ проинформировал глав государств - членов ОДКБ о завершении вывода миротворческих контингентов с территории Республики Казахстан» – [[La Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco]], 19-01-2022 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de La Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco]]

([[Lingvo ruse|ruse]])  «В ОДКБ сообщили об отсутствии потерь личного состава и техники в Казахстане» – [[Izvestija]], 19-01-2022 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Izvestija]]


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo