Saltu al enhavo

Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 712: Linio 712:
Mi ĵus aldonis sekcion al la artikolo "Kio Vikipedio ne estas", jen '''[[Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas#Vikipedio ne estas reklamejo|Vikipedio ne estas reklamejo]]''', tradukita el la angla. Mi verkas ĝin pro mia konstato kaj pensado pri la artikolo [[Kastela Respubliko]]. Kion vi opinias pri la temo? Dankas vin [[Uzanto:Yekrats|Yekrats]] 21:07, 10. Nov 2010 (UTC).
Mi ĵus aldonis sekcion al la artikolo "Kio Vikipedio ne estas", jen '''[[Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas#Vikipedio ne estas reklamejo|Vikipedio ne estas reklamejo]]''', tradukita el la angla. Mi verkas ĝin pro mia konstato kaj pensado pri la artikolo [[Kastela Respubliko]]. Kion vi opinias pri la temo? Dankas vin [[Uzanto:Yekrats|Yekrats]] 21:07, 10. Nov 2010 (UTC).
Ankaŭ mi verkas [[Vikipedio:Notindeco]]. -- [[Uzanto:Yekrats|Yekrats]] 22:15, 10. Nov 2010 (UTC)
Ankaŭ mi verkas [[Vikipedio:Notindeco]]. -- [[Uzanto:Yekrats|Yekrats]] 22:15, 10. Nov 2010 (UTC)
::Verdire Kastela Respubliko estas ege dubinda mikronacio sed laŭ mi ĝi estas vera kultura esperanta fakto, do ni ne forigu.--[[Uzanto:Pino|pino]] 07:08, 11. Nov 2010 (UTC)
::Verdire Kastela Respubliko estas ege dubinda mikronacio sed laŭ mi ĝi estas vera kultura esperanta fakto, do ni ne forigu.--[[Uzanto:Pino|pino]] 07:08, 11. Nov 2010 (UTC)

Kiel registrite je 08:34, 11 nov. 2010

Diskuteja arkivo
 Diskuteja arkivo 
Babilu tie ĉi pri Vikipediaĵoj kaj la 355 022 artikoloj.


Babilu ĉe #wikipedia-eo !
Babilu ĉe nia IRC-Kanalo #wikipedia-eo
Aliĝu al WikiEO-l !
Aliĝu al la oficiala dissendolisto de Vikipedio: WikiEO-l
Mallongigoj
Simbolaj ligiloj uzeblaj por pli rapide atingi gravajn paĝojn
Neesperanto
Alilingvejo: Neesperanto
(Discussions not in Esperanto)


Diversejo

Diversejo
(Gen. topics)

Aldoni temon al la Diversejo

Lingvejo

Lingvejo
(Lang. topics)

Aldoni temon al la Lingvejo

Teknikejo

Teknikejo
(Tech. topics)

Aldoni temon al la Teknikejo

Administrejo

Administrejo
(Admin. topics)

Aldoni temon al la Administrejo

Por ĝeneralaj temoj (nek lingvaj, nek teknikaj), rajtoj, reguloj, politiko, novaj projektoj, ktp.
Por lingvaj temoj kaj demandoj, tradukproblemoj, terminoj, titoloj de artikoloj, ktp.
Por teknikaj temoj pri Vikipedio, ŝablonoj, kroziloj. Vikipediaj versioj, robotoj, ktp.
Por demandoj kaj petoj al administrantoj, interrilataj problemoj, ktp.


Kompleta enhavo


  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Vikipedio:Diskutejo/AliLingve

WikiTrans

Titoloankroj

Mi ĵus enportis aldonaĵon el franclingva vikipedio "Titoloankroj". Por uzi ĝin elektu ĝin en Viaj preferoj / aldonaĵoj / Titoloankroj. Arno Lagrange @ 12:24, 22. Jul 2010 (UTC)

Saluton, Arno. Ĉu vi povus aldoni informon pri ĝi al la paĝo Vikipedio:Aldonaĵoj? Amike --Tlustulimu 09:48, 20. Aŭg 2010 (UTC)

Mi atingis 30400 bitokojn en tiu ĉi artikolo, kiu apartenas al la 1000 artikoloj. Mi ne estas kontenta, ĉar tio estas parte trompo. Mi sekvis iom la anglan version, precipe la kronologion. En la angla estas teksto, poste kronologio. Tio estas grava ilo por grandigi la bitokojn. Eĉ, la angloj faris ankaŭ apartan artikolon pri kronologio, kiu estas preskaŭ la sama. Kiel hungaro, venas al mia kapo hungara esprimo: ricevi du haŭtojn el unusola vulpo. Post la enhavo mi listigis memstarajn artikolojn en tiu temo. Mi tiel redaktis kaj mi ne kopiis ilin en la ĉefartikolon.

Ŝajnas, restis en ĝi eraretoj, precipe tie, kie mi uzis WikiTrans. Precipe ĉe "menciindaj telefonoj" ankoraŭ mankas telefonoj. Mi opinias, ke mi aldonos nenion en tiu ĉi ĉefartikolo (sufiĉas). --Crosstor

Koran gratulon pro via prilaborado de la artikolo, Crosstor! Ĝi nun donas tre detalajn kaj interesajn informojn pri la temo. Ĉar vi menciis la konkurson pri la 1000 gravaj artikoloj, mi atentigu ke ĝia roboto nur konsideras la tekston, malinkluzive de intervikiaj ligiloj, dum la de vi menciita grando - 30400 bitokoj - inkluzivas tiujn ligilojn. Mi mem ne kapablas rapide taksi kiom grandas la teksto kaj kiom grandas la intervikiaĵoj en la artikolo telefono, sed plej verŝajne la tekstogrando nun estas tuj sub la dezirata sojlo (laŭ mia impreso, intervikiaĵoj averaĝe forprenas 1500-2000 bitokoj). Plej amike, --WinstonSmith 09:32, 26. Jul 2010 (UTC)


Personoj kiel kategorioj

Mi kontrolis la Kategorion:Silvio Berlusconi kaj esperis trovi analogion en la angla aŭ itala vikipedio. Tio parte sukcesis, simila kategorio ne ekzistas en la angla, sed ja en la itala kaj germana. Laŭ mia opinio, tiuj kategorioj ne estas kutimaj kaj estas malfacile komprenebla kial krei ilin. Proponebla estas skandaloj, posedaĵoj, amatinoj ktp. de Berlusconi. Se tio sufiĉas por unuapersona kategorio. Narvalo 12:46, 4. Aŭg 2010 (UTC)

Kie estas skribite, ke oni ne povas krei kategoriojn pri persono, muzikgrupo, ktp.? Se estas paĝoj rilataj al *i, kial ne kategoriigi tiel? Vikipedio kontinue evoluiĝas: tiuj kategorioj aktuale ne kutimus (kiu diras tion?), post eble estus. --→ Airon 13:11, 4. Aŭg 2010 (UTC)
Vikipedio:Kategorioj; eble vi povas paroli pri temo-kategorio, sed tio estas tute stranga por mi. Do, bonvolu aldoni la alilingvajn ligilojn kaj mi ne plendas. Narvalo 13:16, 4. Aŭg 2010 (UTC)

Vidu ankaŭ: Kategorio:Vlasta Burian. Jujijo 16:45, 5. Aŭg 2010 (UTC)

Ĉu iu scias esperantigi la nomon Докучаев, Василий Васильевич ? --pino 14:43, 7. Aŭg 2010 (UTC)

Per latina alfabeto estas "Vasilij Vasil'evič Dokučaev" do eble estus "Vasilij Vasileviĉ Dokucaev" --→ Airon 15:55, 7. Aŭg 2010 (UTC)
Mi supozas, ke vi volas nur transskribi ĝin per esperantaj literoj. La artikolo jam havas tiun nomon en kontentiga esperantigo "Vasilij V. Dokuĉajev". Se vi volas transskribi ankaŭ la mezan nomon, estu "Vasilij Vasiljeviĉ Dokuĉajev". Komprenebla, ekzistas diversaj opinioj pri esperantigo de rusaj nomoj, sed la formo kiun mi prezentis estas certe unu el la plej uzataj.
Sed multe pli grava estas la nomo de la artikolo mem, kiu estas plene misnaskita inventaĵo. Mi rekomendas renomi la artikolon Grundoscienco kaj kunmeti en tiun novan artikolon la du ekzistantajn artikoletojn "Pedologio" kaj "Edafologio". Tio respondus al la tute raciaj artikoloj en alilingvaj vikipedioj (ekz. la angla Soil science, germana Bodenkunde kaj rusa Почвоведение/Poĉvovedenije). En tiu kunigita artikolo oni povas sobre pritrakti ankaŭ la tre diversajn terminojn uzatajn en diversal lingvoj. "Pedologio" estas duoble malbona vorto, ĉar aldone al la mistereco, kiel internacia vorto ĝi estas dusignifa, ĉar oni povus interpreti ĝin ankaŭ "scienco pri infanoj" (vidu ekz. en la Pédologie (psychologie) en la franca kaj Pedology (children study) en la angla Vikipedio.
La signifoj de la kvazaŭinternaciaj "pedolog-" kaj "edafolog-" varias de lingvo al alia kaj eble ankaŭ inter la sciencaj branĉoj. Iliajn sencojn tiajn, kiaj troviĝas an la esperanta vikipedio, oni povus redoni ekz. per fizika grundoscienco kaj biologia grundoscienco (tio estas nur miaj momentaj proponoj, ebla troviĝas pli taŭgaj nomoj. Sed almenaŭ en la nuna stato de la artikoloj, certe oni ne bezonas du apartajn artikolojn. --Surfo 16:08, 7. Aŭg 2010 (UTC)
Dankon por la nomo. Krom, titolo milito ne estas nun utila. --pino 16:30, 7. Aŭg 2010 (UTC)
Mi konsentas kun Surfo pri la preferindeco de unu artikolo sub la titolo "grundoscienco", kun klarigo de la du branĉoj "fizika grundoscienco" (=pedologio) kaj "biologia grundoscienco" (=edafologio). Aldone al la bonaj argumentoj de Surfo por tia titolŝanĝo, oni ankaŭ konsideru ke "pedologio" kaj "edafologio" estas neoficialaj novradikoj, kiujn eblas facile, precize kaj sufiĉe koncize anstataŭigi per kunmetado de oficialaj radikoj.
Do se ne venos iuj bonaj kontraŭargumentoj, mi efektivigos ĉi tiun artikolkunigon kaj titolŝanĝon. Marcos 12:43, 20. Aŭg 2010 (UTC)

Ĉu la kategorio Estrarano de UEA ne nomiĝu Estraranoj de UEA? Supozeble jes. Mi petas iun spertulon magie ŝanĝi tiun ĉi nomon kaj ĝustigi informojn en la artikoloj kiuj apartenas al tiu ĉi kategorio. --Fiskot (diskuto) 19:29, 8. Aŭg 2010 (UTC)

Jes, vi nepre pravas. La normala procedo por tio estas unue krei la novan kategorion, due modifi la artikolojn por ke ili enestu la novan kategorion, kaj fine peti al administrantoj forigon de la malnova (kaj nun malplena) kategorio per anonco en Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Amike, --WinstonSmith 11:11, 9. Aŭg 2010 (UTC)
Dankon. Mi supozis, ke ekzistas ia maniero ŝanĝi ĉion aŭtomate, ŝanĝante nomon de la kategorio. Mi faris jam tio ĉi mane kaj petis forigon [1]. Tamen, mi rimarkis ke supozeble ankaŭ kategorio Estraro de UEA bezonas nomŝanĝon, ĉu? --Fiskot (diskuto) 09:59, 10. Aŭg 2010 (UTC)
Ne, ĉar ja estas multaj estraranoj, sed nur unu estraro (eĉ se ties konsisto transformiĝas dum la tempo tamen ĝi restas la sama organo ...) - do evidente tiu kategoria nomo estas ĝusta. DidiWeidmann 22:21, 19. Sep 2010 (UTC)

"Uzanta diskuto" -– lingve erara

Mi rimarkis, ke estis enkondukita stranga paĝtitolo "Uzanta diskuto", ekz. Uzanta diskuto:ArnoLagrange. Tio nepre signifas nur "diskuto kiu uzas". Se necesas uzi formulon kun "uzant", oni diru "Diskuto de uzanto" aŭ eble "Uzanto-diskuto". Pli trafe estus simple "Diskuto de" aŭ "Diskutpaĝo de" aŭ "Diskutejo de". – Je la unua vido de "Uzanta diskuto" mi nur iom levis la brovojn, sed ĝi ripetiĝadas kaj ĝene instruas uzi eraran lingvaĵon. --Surfo 11:19, 9. Aŭg 2010 (UTC)

Por ŝparigi al aliaj PMEG-serĉadon, la malĝusteco de "Uzanta diskuto" estas tie menciita en http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/participoj/o-vortoj.html. --AVRS 12:36, 9. Aŭg 2010 (UTC)
Mi komprenas la ŝajnan problemon, sed ne vidas solvon. "Uzanta diskuto:" estiĝis paralele al la jam ekzistantaj "Vikipedia diskuto:", "Helpa diskuto:" (kiu cetere tute ne estas "helpa", sed nur "rilata al helpopaĝo"), "MediaWiki diskuto:" (kie MediaWiki eĉ ne estas adjektivo), kaj tiel plu. Ĉu vi proponas alinomi ĉiujn tiujn nomspacojn, aŭ ĉu laŭ vi ni rompu la nunan simetrion kaj nur alinomu "Uzanta paĝo"? Ĉu male ni ekplanu alinomi ĉiujn al "Diskuto/Diskutejo/Diskutpaĝo de/pri Xxx:"? Amike, --WinstonSmith 13:54, 9. Aŭg 2010 (UTC)
Mi ne komprenas, kiel la esprimoj estas paralelaj. Ĉu ili ie aperas unu apud la aliaj? Aŭ ĉu temas pri teknika paraleleco tiel, ke la vorto "diskuto" venas de alia datumbazo ol la vorto kiu staras antaŭ ĝi? Se la teknika sistemo fakte regas la lingvaĵon (neakceptebla situacio, sed iam vera pro alilingva originalo), tiam eĉ "Uzanto diskuto" estas pli bona ol "Uzanta diskuto", ĉar "Uzanto diskuto" signifas nenion kaj povas esti interpretata kiel kodo konsistanta el du sinsekvaj vortoj. Sed, ha lo!, la sistemo ne povas esti tiom rigide stulta. --Surfo 15:08, 9. Aŭg 2010 (UTC)
Ili estas ne teknike, sed signife paralelaj, ĉar ili solvas paralelajn problemojn - kiel nomi la diskutejon pri projektopaĝoj, pri helpopaĝoj, pri uzantopaĝoj, kaj tiel plu. Ja ni povus samtempe havi la nomspacojn "Diskuto pri artikolo:", "Uzula diskutpaĝo:", "Helpopaĝa diskutejo:" kaj "Prikategoria diskuto:", kio teknike tute eblas, sed mi forte preferas koherecan solvon, kaj ne subtenus escepton kiu estu valida nur por uzantopaĝoj. Amike, --WinstonSmith 15:45, 9. Aŭg 2010 (UTC)
Pardonu min sed mi ne sciis pri tion. Kial ne ŝanĝi la nomspacon al "Uzulo" kaj "Uzula diskuto"? Kial ne traduki ankaŭ "MediaWiki:" al "MediaVikio" kaj "MediaVikia diskuto"? --→ Airon 16:38, 9. Aŭg 2010 (UTC)

Oni do devas pro "kohereco" en malsamaj partoj de Vikipedio uzi similajn lingvajn strukturojn, ekz. ĉie nur adjektivon antaŭ substantivo, se iu opinias, ke temas pri "paralelaj problemoj". Ne necesas atenti pri tio, kiel oni esprimu sin por esti komprenata. Ĉiutage mi lernas ion novan. Mi rezignas pri ĉi tiu konsterna diskuto. --Surfo 19:32, 9. Aŭg 2010 (UTC)

En la diskuteja arkivejo estas legeble: tio. Jujijo 05:38, 10. Aŭg 2010 (UTC)

Unue, la problemoj miaopinie ne estas signife paralelaj. "Uzanta" estas laŭsignife verbo, ĉar ĝi signifas "la diskuto estas uzanta". "Vikipedia" signife ne estas verbo, kaj "Vikipedia diskuto" signifas "diskuto kun rilato al Vikipedio" aŭ "... de Vikipedio". En la kazo de "Helpa diskuto" ankaŭ temas pri verba senco, ĉar estas diskuto, kiu helpu aŭ helpas. En tiu kazo tio estas en ordo, ĉar la gramatika kaj la vera sencoj kongruas. En la kazo de "uzanta diskuto" tio ne estas la okazo. Due, mi havas problemojn kompreni, ĉar oni defendas lingve, gramatike kaj logike malĝustajn esprimojn per la argumento, ke oni devas esti kohera. Tio ne nur estas pure formala argumento, ĝi ankaŭ ŝajnas al mi esti sensenca. --Bel Air 09:34, 17. Aŭg 2010 (UTC)

Laŭ gramatiko de Esperanto "uzanta" estas derivita de "uzanto" kaj uzanto estas substantivo, ĉu ne? Aŭ ĉu ĉi tie uzita "uzanta diskuto" estas analogio al ekzemple "instrukcia artikolo"? Aŭ ĉu al Karola ponto? Jujijo 16:28, 18. Aŭg 2010 (UTC)

"uzanta" ne estas derivita de "uzanto". Kiel oni povas legi en PMEG, ne eblas rekte adjektivigi O-finaĵan participon, ĉar tio kolizias kun la A-finaĵa participo, kiu havas alian signifon.
Ni do nepre devas ŝanĝi la nomon de ĉi tiu nomspaco. Ŝajnargumento pri kohereco ne pravigas lingvan eraron en nia interfaco. Mi proponas ke ni uzu "Uzanto-diskuto", aŭ ke ni restu ĉe la malnovaj nomspaco-nomoj "Vikipediisto" kaj "Vikipediista diskuto", kiuj funkciis tre bone. Marcos 12:52, 20. Aŭg 2010 (UTC)
Ne, ni alinomigu la nomspacon en MediaVikio, vikio uzata ankaŭ ekster Vikimedio-projektoj. Do Vikipediisto ne utilas. Mi skribis pri "Uzulo:" kaj pri "MediaVikio:" sed neniu respondis min.
Noteto: En la itala vikipedio, nomspacoj ne estas tute itale korektaj ĉar ili ne havas prepozicion (ekzemple "Discussione template" estus "Diskuto [pri] ŝablono") --→ Airon 13:19, 20. Aŭg 2010 (UTC)

Mi neniam uzis koherecon kiel pretekston por pledi por malĝusta formo - mi celis, ke ajna propono prefere ne nur koncernu la nomspacon "Uzanto", sed ankaŭ ĉiujn aliajn. Ekzemple, ĉi-suba komento de Arno pri novaj nomspacoj donis al mi la jenan ideon - kiu similas tiun de Marcos, sed sen streketo:

  • Uzanta diskuto --> Uzantodiskuto
  • Projekta diskuto --> Projektodiskuto
  • Ŝablona diskuto --> Ŝablonodiskuto... kaj tiel plu.

Ĉu tia renomado povus esti akceptebla? (Interkrampe, ankaŭ la propono de Airon90 pri "Uzula diskuto" ŝajnas trafa.) Amike, --WinstonSmith 15:23, 20. Aŭg 2010 (UTC)

Ĉe la vortoj "projekto" kaj "ŝablono" ne ekzistas la problemo de neadjektivigeblo, kiu ekzistas okaze de "uzanto". Do ĉe tiuj nomspaco-nomoj ne estas kialo por eviti la adjektivan formon; fakte mi opinias ke la adjektiva formo ĉe ili estas pli bela, ĉar malpli peza, ol la kunmetita formo.
Ĉe "uzanto" la gramatikaj ecoj estas aliaj, do ni povas tiun kazon trakti malsame. Do mi preferas ke estu "uzanto-diskuto" unuflanke kaj "projekta diskuto" kaj "ŝablona diskuto" aliflanke.
Mi konscias, ke ĉe MediaVikio ne taŭgas la nomspaco-nomoj "Vikipediisto" kaj "Vikipediista diskuto". Sed kial la nomspacoj estis alinomigitaj en la Vikipedio, kiam antaŭe dum longa tempo bone funkciis la nomspaco-nomoj "Vikipediisto" kaj "Vikipediista diskuto" en la Vikipedio dum en la ĝenerala MediaVikio jam estis aliaj nomspaco-nomoj. Kiu decidis pri tiu alinomigo de la Vikipediaj nomspacoj. Ĉu ĉi tie okazis diskuto pri ĝi? Marcos 10:47, 24. Aŭg 2010 (UTC)
Mi konsentas al Marcos rilate al la diferenco inter projekto kaj ŝablono unuflanke kaj uzanto aliflanke. --Bel Air 18:40, 29. Sep 2010 (UTC)

Ĉu povas esti, ke ĉiuj rezignaciis pri tiu ĉi temo? Kiel jam plurfoje dirite, la esprimo "uzanta diskuto" estas erara, kaj eraron necesas korekti, precipe, se ĝi aperas en tiom da lokoj. Mi estas sufiĉe indiferenta pri la maniero de korektado, sed tiu ĉi eraro ne restu. Nepre ne. – Umbert' 12:31, 10. Okt 2010 (UTC)

Morto de diskutfadenoj estas malbona trajto de nia Vikipedio... mi mem tute ne indiferentas, kaj opinias tiun ĉi problemeton nepre solvinda. Laŭ la lasta komento de Marcos, mi favoras la restarigon de la antaŭaj nomoj "Vikipediisto:" kaj "Vikipediista diskuto:", kiuj estis tute taŭgaj kaj kontentigaj en nia Vikipedio. Amike, --WinstonSmith 13:07, 10. Okt 2010 (UTC)
Mi komencis ĉi tiun diskuton antaŭ 2 monatoj kaj supozis, ke sufiĉas raporti pri plene evidenta eraro, kaj atendis rapidan, simplan korekton. Sed, anstataŭe, komenciĝis absurda diskuto, en kiu ne eblis partopreni. Ĉu jam nun iu bonvolas korekti la aferon, ekzemple laŭ la propono de Marcos kaj WinstonSmith aŭ en iu alia maniero kiu rezultigas normalan Esperanton? Diskuti ne necesas. Mi mem korektus, sed ne scias kiel fari tian korekton. --Surfo 15:25, 10. Okt 2010 (UTC)

Jes ofte okazas ke diskuto komenciĝas kaj ne atingas kontentigan konkludon. Ja okazis diskuto por ŝanĝi "Vikipediisto" al "Uzanto". Dume ne estis prizorgo ke "Uzanta diskuto" estas neakcptebla kiam "Vikipediista diskuto" ja estis. Jes esta(i)s regulo en la programo ke diskutonomspacoj estu nomataj per <nomspac>-a diskuto (paralele kun la angla <Namespace> talk - ni eĉ iam batalis por atingi ke ni havaŭ iun -a finaĵon anstataŭ la -o (ekzemple: Artikolo diskuto). Nun ni povas fari decidon ke ĉiuj diskutonomspacoj estu nomataj "Diskuto de <nomspaco>" aŭ pli fajne pripensi plej taŭgan nomadon de ĉiuj nomspacoj. Post klara decido ni faru peton en ĝusta loko (Airon atingis tion por la ŝanĝo Vikipediisto ->Uzanto). Arno Lagrange @ 17:54, 10. Okt 2010 (UTC)

nomspaco nuna nomo
{{ns:-2}} Aŭdvidaĵo
{{ns:-1}} Specialaĵo
{{ns:0}} (artikola nomspaco)
{{ns:1}} Diskuto
{{ns:2}} Uzanto
{{ns:3}} Uzanto-Diskuto
{{ns:4}} Vikipedio
{{ns:5}} Vikipedia diskuto
{{ns:6}} Dosiero
{{ns:7}} Dosiero-Diskuto
{{ns:8}} MediaWiki
{{ns:9}} MediaWiki-Diskuto
{{ns:10}} Ŝablono
{{ns:11}} Ŝablono-Diskuto
{{ns:12}} Helpo
{{ns:13}} Helpo-Diskuto
{{ns:14}} Kategorio
{{ns:15}} Kategorio-Diskuto
{{ns:100}} Portalo
{{ns:101}} Portala diskuto
{{ns:102}} Projekto
{{ns:103}} Projekta diskuto

Novaj ŝablonoj

Saluton, mi kreis kelkajn novajn ŝablonojn por plibonigi Vikipedion kaj mi volas evidentigi aliajn, por ke estu uzataj:

  • Ŝablono:Forigu tuj, uzenda por eviti, ke ĉefa kategorio estas tro plena de forigendaj paĝoj, kaj por plirapidigi forigadon de paĝoj: uzendaj kazoj estas listigitaj ĉi tie
  • Ŝablono:Sen fontoj, por averti, ke paĝo ne enhavas fontojn (tre grava afero!)
  • Ŝablono:Neenciklopedia, por averti ke paĝo ne taŭgas al Vikipedio, pro diversaj kialoj
  • Ŝablono:Vikiigenda, por averti, ke paĝo ne estas Vikiigita (ekz, grasaj vortoj ne nur en unua parto, misuzado de br kaj HTML-aj kodoj, ktp)
  • Ŝablono:Orfa, por averti, ke paĝo ne ligas al aliaj
  • Ŝablono:Malneŭtraleco, por averti, ke paĝo ne havas neŭtralan vidpunkton

Tio estas nur averto, por ke uzantoj scias, ke ekzistas tiujn uzendajn ŝablonojn. --→ Airon 16:47, 9. Aŭg 2010 (UTC)

Novaj nomspacoj

Saluton, ĉu iu scias por kiu utilas la novaj nomspacoj "Thread:" kaj "Summary:"? --→ Airon 17:38, 17. Aŭg 2010 (UTC)

Kie vi trovis ilin ? Arno Lagrange @ 19:35, 17. Aŭg 2010 (UTC)
"Thread" estas nomspaco por pli retforumecaj diskutoj, ĝi uzatas ekzemple en TranslateWiki. --AVRS 19:40, 17. Aŭg 2010 (UTC)
Mi trovis iom da sciigoj je List_of_namespaces Arno Lagrange @ 19:52, 17. Aŭg 2010 (UTC)
Ĉu ne eblas traduki ilin, por ke pli klaru por kio ili estas? Amike --Tlustulimu 10:27, 19. Aŭg 2010 (UTC)
Certe necesas peti en bugzilo. Ni interkonsentu pri ĝustaj esperantigoj antaŭ fari peton tie. Mi sugestas:
  • Thread = Fadeno
  • Thread talk = Fadenodiskuto
  • Summary = Resumo
  • Summary talk = Resumodiskuto

Arno Lagrange @ 07:04, 20. Aŭg 2010 (UTC)

"Fadeno" estas iom tre rekta elangligo, kiu ne bone klarigas la metendajn enhavojn. Kiu scias eble pli konvenan esperantigon, bazante sur la metendaj enhavoj? Amike --Tlustulimu 09:41, 20. Aŭg 2010 (UTC)
Mi hodiaŭ rimarkis, ke la novaj nomspacoj denove malaperis. Do ni ne plu devos urĝe cerbumi pri esperantigo. --Tlustulimu 18:54, 9. Sep 2010 (UTC)

ne ekzistas en alilingvaj Vikipedioj

Ĉu antaŭvideblas krei ŝablonon por montri artikolojn kiuj "ne ekzistas en alilingvaj Vikipedioj"? --Dominik 20:17, 17. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton, Dominik. Por tio eble uzeblas {{Unua}}, foje kreita de Kerio. Eble ja devus esti alĝustigata la bildeta pozicio al la nova etoso Vector. Do kie la bildeto aperu? Amike --Tlustulimu 10:31, 19. Aŭg 2010 (UTC)
Dankon, Tlustulimu, pro via respondo. Mi devis iom barakti per HTML-markiloj por ke la bildeto ne kaŝu la tekston... Tio por mi estas provizora, mi forigos la ŝablonon kiam alilingvaj vikipedioj redaktos la samajn artikolojn (jes ja, tio jam okazis, ekzemple pri Jeff Dahlgren) - korajn salutojn --Dominik 17:36, 19. Aŭg 2010 (UTC)
Estas problemo pri CSS-stiloj, ne HTML-kodo :) Mi ĝisdatigas la ŝablonon uzante la ŝablonon:Titola ikono, kiu faras saman aferon. Ŝajnas al mi, ke la problemo ne plu ĉeestas (sincere mi dubas pri la utileco de tiu ŝablono...). --→ Airon 23:05, 19. Aŭg 2010 (UTC)

Kategorioj pri virinoj

Karaj, jam delonge ni havas la kategoriojn Kategorio:Viroj kaj Kategorio:Virinoj - mi memoras pasintecan diskuton pri ilia havindeco, sed eble ni atingis neniun konkludon, aŭ la konkludo estis favora al ili. Tamen, hodiaŭ ekaperis novaj kategorioj kiel Kategorio:Politikistinoj, Kategorio:Verkistinoj kaj tiel plu. Mi forte opinias, ke ni prefere ne distingu virajn politikistojn disde politikistinoj, kaj la artikoloj pri ili ĉiuj plu restu en Kategorio:Politikistoj, sen bezono de specifaj subkategorioj laŭ sekso. Kion vi opinias pri tio? Amike, --WinstonSmith 22:12, 19. Aŭg 2010 (UTC)

Ŝajnas ke ja la diskuto okazis ke la konkludo estis ke ni ĝenerale ne kreu kategoriojn laŭ seksoj, krom se estas por tio aparta pravigo. Arno Lagrange @ 07:46, 20. Aŭg 2010 (UTC)
Mi permesos al mi, se vi ne koleros, skribi kategoriojn, kiel en la angla vpedio distingas homojn laŭ sekso. Do ekzemple: en:Category:Indian female modelsen:Category:Indian female singers. Estas multe de tiuj kategorioj tie. Kiel ni tradukos ilin? Vd Raageshwari. Jujijo 07:54, 20. Aŭg 2010 (UTC)
Laŭ mi nun (sed ankaŭ ne nur nun) ne necesas kategorioj laŭ sekso: kion vi faras en Vladimir Luxuria aŭ en paĝoj pri aliaj transseksuloj?
Laŭ mi la vera problemo estas la korekta kategorigado de la artikoloj: laŭ mi la nura uzo de {{Vivtempo}} tute ne sufiĉas kaj ni necesas ŝablonon, kiu aŭtomate enmetas kategoriojn pri naskiĝdato kaj jaro, mortdato kaj jaro kaj profesio laŭ landoj.
Por Arno: Ĉu vi povas fari ekzemplon, kiu necesas apartigon laŭ sekso? Dankon :) --→ Airon 08:14, 20. Aŭg 2010 (UTC)
Vidu ekzemple ĉi tie. --WinstonSmith 23:38, 20. Aŭg 2010 (UTC)
Ŝajnas al mi ke sufiĉas la kategorioj "viro" kaj "virinoj" kaj ne indas malŝpari tempon per aplikado de seksrilataj subkategoriigoj ĉe ĉiuj ajn personrilataj kategorioj rilate al profesioj k.s. Se mi serĉas politikistojn, mi volas vidi politikistojn kaj ne virajn politikistojn aparte de inaj politikistoj. Due, tiu deviga apartigo de seksoj kaj la miskompreno de bazaj nomoj kiel bakistoj = nur viraj bakistoj ktp. miaopinie nur ĝenas kaj kreas problemojn, kie en la realo neniu estas. Bakisto venas de baki, tiu vorto ne havas sekson, do bakisto (= persono kiu profesie bakas) ankaŭ ne havas certan sekson. Same, politikisto venas de politiko, politiko ne havas sekson, la sufikso -isto ankaŭ ne havas sekson ĉar estas iu ajn persono profesia, do politikisto ankaŭ ne havas certan sekson. Konklude, bakisto, politikisto ktp. estas personoj de ajna sekso kaj se oni nepre volas tiun distingi (kio plej ofte tute superfluas) oni devas diri "vira politikisto" vs. "ina politikisto" aŭ "politikistino". La miskoncepto "politikisto" vs. "politikistino" kaj la tuta "problemo" estas altrudita al Esperanto baze de lingvoj kiel la germana, franca aŭ rusa. Japano, ĉino aŭ turko tute ne venas al la ideo ke la baza vorto nepre indiku la sekson. La menciita miskoncepto jam kaŭzas sufiĉe da energioperdo en kelkaj naciaj lingvoj, ni tiun ne bezonas en Esperanto. --Bel Air 18:57, 29. Sep 2010 (UTC)

alinomado

Ĉu iu administranto povus alinomi

✔ Farite AL @ 06:54, 20. Aŭg 2010 (UTC)
Pluaj alinomadoj
✔ Farite AL @ 07:51, 20. Aŭg 2010 (UTC)

Mi ne sciis, ke por iuj administrantoj la suba alinomado estas problemo. Jujijo 15:54, 21. Aŭg 2010 (UTC)

Plua alinomado
✔ Farite. CasteloBrancodiskuto 17:23, 21. Aŭg 2010 (UTC)
✔ Farite. CasteloBrancodiskuto 17:35, 21. Aŭg 2010 (UTC)
Aliaj alinomadoj

✔ Farite AL @ 23:55, 21. Aŭg 2010 (UTC)

Estas ankaŭ Dio al Granda Dio :D --→ Airon 17:38, 21. Aŭg 2010 (UTC)

Jam estis dikutita ke ne eblas decidi ĉu L.L. signifas Ludoviko Lazaro aŭ Lazaro Ludoviko. Tial la titolo ne estas ŝanĝenda. Arno Lagrange @ 23:55, 21. Aŭg 2010 (UTC)

Bonvolu alinomi: Kategorio:Fervojaj veturiloj de Ukrzaliznizja (UZ) al Kategorio:Fervojaj veturiloj de Ukrzaliznicja (UZ). Kial uzantoj ne mem povas alinomi? En aliaj lingvo-versioj de Vikipedio tio ankaŭ funcias. -- Sternchen96 18:08, 23. Okt 2010 (UTC)

Vikikodo provizita de WikiTrans

La evoluigisto de la firmao GrammTrans ĵus sciigis ke nun funkcias rimedo por estigi vikikodon de paĝo aŭtomate tradukita per WikiTrans. Sintakso por atingi ĝin estas :

http://gramtrans.com/gt/url/mediawiki.php?pair=<lingvoparo>&lang=<projektokodo>&title=<angla titolo>

kutime:

http://gramtrans.com/gt/url/mediawiki.php?pair=eng2epo&lang=en&title=<angla titolo>

La enigendaj parametroj estas

  • pair: La farenda traduko, kutime eng2epo (=angla al Esperanto)
  • lang: la vikipedia projekto el kiu la paĝo estu tradukita ekzemple ensimple
  • title: la titolo de la tradukenda paĝo kie ĉiu spaco estu anstataŭigita de _

Provo de tiu rimedo estas videbla je Wikitrans:Jōyō-kanji. La vikikodo entenas {{Wikitrans}} kiu provizas kelkajn utilajn informojn kaj ligilojn. Ĉiu ajn vikipediisto povas nun per tio krei novajn artikolojn. Atentu ke ili entenas multajn erarojn, ke ŝablonoj ne estas tradukitaj: granda redaktolaboro sekvu enporton per WikiTrans. Bonvolu provi la ilon kaj informi pri spertoj kaj impresoj: Grammtrans plibonigos la ilon kaj forigos de ĝi erarojn laŭ niaj rimarkoj. Arno Lagrange @ 07:43, 20. Aŭg 2010 (UTC)

La projekto tre bone evoluis! Mi proponas:
  • defaŭltordigo: {{DEFAULTSORT:}} --> {{DEFAŬLTORDIGO:}}
  • kategorioj: [[Category:Kanji|Kategorio: Kanji]] --> [[Kategorio:Kanji]]
  • intervikioj: [[ca:Jōyō kanji|ca:Jōiō kanji]] --> [[ca:Jōiō kanji]]
  • referencoj: {{reflist}} --> {{referencoj}}
Tiuj ŝanĝoj ne kauzas gravan problemon: la softvaro bone "komprenas" la aktualan vikikodon. Aliaj:
  • [[wiktionary:]] (ligas al en.wiktionary) --> [[wikt:]] (ligas al eo.wiktionary)
  • nombroj: 9,999 --> 9 999
  • datoj: la 10-an de oktobro, 1981 --> la 10-an de oktobro 1981
Ni ankaŭ povus fari tion per roboto. Mi faros pliajn testojn. CasteloBrancodiskuto 05:02, 24. Aŭg 2010 (UTC)

Strangaj "cirkvitoj"

Vikipediisto Fiorix ŝanĝis amason da esperantaj nomoj de Formulo-1-konkursejoj al "cirkvitoj" aŭ lasis resti nur la nacilingvan nomon. La antaŭa nomo kurejo estis kaj estas tute taŭga vorto, eventuale precizigita kiel "aŭtokurejo", dum "cirkvito" havas nur elektroteknikan signifon. Plej konsterne estas tio, ke li proponas tute forigi la originalojn kaj eĉ ne lasi ilin resti kiel redirektiloj (ekzemplo: Kurejo de Valencia, kiun li renomis "Valencia Street Circuit"). La artikolaro pri F1-kurejoj (kaj ankaŭ la artikolo "Formulo 1") estas per tio fuŝita! Mi ne kontraŭas tion, ke oni enmetas ankaŭ nacilingvan nomon aŭ alian internacia uzatan formon, sed evitado de klara Esperanto estas netolerebla. --Surfo 17:19, 23. Aŭg 2010 (UTC)

Fiorix jam estis avertita kaj scias la taŭga Esperanta nomo. Ŝajnas ke la problemo estas korekti la fuŝajn artikolojn. Se neniu kontraŭas, CasteloBot povas alinomigi ĉiujn la ~50 artikolojn de la Kategorio:Kurejoj de Formulo Unu al "Kurejo de ...", por solvi tion. Ĉu bone? CasteloBrancodiskuto 02:14, 24. Aŭg 2010 (UTC)
Ankaŭ mi volis proponi alinomadon por ke tiuj cirkvitoj iĝis alidirektoj.--RG72 02:43, 24. Aŭg 2010 (UTC)

Estimataj, kurejo entute ne taŭgas al rondoj, kie veturas aŭtomobiloj. Bv rigardi PIV, kio estas kurejo. Vi trovos tion klarigita ankaŭ en diskuta paĝo de FiorixF1. Jujijo 07:17, 24. Aŭg 2010 (UTC)

Jujijo, vi malpravas, kaj viaj enskriboj en la diskuta paĝo de FiorixF1 klarigas nenion. Se via lingvoscio kuŝas nur en vortaroj kaj gramatiklibroj, vi estas bonvena demandi al aliaj pri lingvaj detaloj. Sed ne mem iniciatu amasajn ŝanĝojn de terminoj en enciklopedio. PIV donas liston de kelkaj specialaj signifoj de "kurejo", neniel kompletan liston de ĉiuj uzoj de la vorto. "Kurejo" kompreneble estas loko kie iu kuras, kaj "kuri" povas signifi interalie (eĉ laŭ PIV) "rapide moviĝi de unu loko al alia". Se vi rigardus en aliaj vortaroj, vi trovus ekz. en Reta Vortaro ĉi tian difinon: "kurejo = Sportejo aranĝita por kurado aŭ veturado". Kaj plej mirige, se vi tiom atente legas kaj laŭlitere akceptas, kion PIV diras pri "kurejo", kial vi ne legas kion ĝi diras pri "cirkvito"? – "Kurejo" aŭ, se nepre bezone, "aŭtokurejo" estas tute klara esprimo por la diversaj "circuits". Se vi bezonas ekstreman unusencecon, kian oni neniam bezonas en reala kunteksto, diru "F1-aŭtovetkurejo". --Surfo 13:07, 24. Aŭg 2010 (UTC)

Mi konsentas kun vi, Surfo. Multaj vortoj estas uzataj en alia senco. La afero elvaporiĝis el mia kapo. Ili rapide elpafiĝis el la ĉambro. Sed tiaj uzoj ĉu ne estas metaforaj, literaturaj, popolaj ol "devena" uzo de la vortoj vaporo, pafo? Ĉu uzi ilin en enciklopedio? Jes, en literatura parolo, rakontoj, romanoj ktp. oni povas uzi preskaŭ kian ajn esprimon metafore kaj rilate al kunteksto ĉiu komprenos ilin. (Liaj okuloj veturis sur ŝia korpo.) Ankaŭ mi konsentas, ke cirkvito rilatas al elektrotekniko. Kial do ne uzi por tiuj ĉi veturejoj esprimon ekz. rondo, ĉar tiu ĉi konkursejo estas fakte rondo, en kiu la aŭtomobiloj veturas. Jujijo 05:50, 25. Aŭg 2010 (UTC)

Estas apenaŭ io metafora en "kurejo". Mi ankaŭ ne multe respektas la skolon, kiu asertas ke nur nekompreneblaj fremdvortoj taŭgas kiel terminoj kaj ke nur tiajn oni uzu enciklopedio. Via "Rondo" ne estas tute malbona propono, sed oni povas argumenti kontraŭ ĝi plene laŭ via maniero: PIV ne rekonas tian signifon, eĉ la figuraj kaj metaforaj sencoj estas tute alispecaj kaj krome la aŭtokurejoj tre malofte estas rondaj sed kurbiĝas tien-reen. --Surfo 08:55, 25. Aŭg 2010 (UTC)

Do, kurejo aŭ aŭtokurejo? Mi volas forigi, alinomigi ĉiujn cirkvitojn. Narvalo 20:55, 27. Okt 2010 (UTC)

Laŭ mia lingvosento sufiĉas "kurejo". Amike, --WinstonSmith 21:07, 27. Okt 2010 (UTC)

Estimataj, se tia aŭtodromo estas kurejo, mi povus diri, ke aŭto kuras, Vikipedion oni ne redaktas, sed plumas, ĉevaloj veturas anstataŭ kuras ... Ĉu hazarde oni ne ĉirkaŭiradas la problemon, ĉar oni ne scias ĝustan vorton en E-o por tiu ĉi loko, kie okazas aŭtomobilaj konkursoj? Petr Tomasovsky 12:50, 28. Okt 2010 (UTC)

Memkompreneble oni povas diri, ke aŭtoj kuras, t.e. rapide moviĝas. Kaj la vorto "kurejo" jam longe estas registrita en vortaroj ankaŭ kun la signifo "sportejo aranĝita por kurado aŭ veturado". Aŭtoj povas ankaŭ iri aŭ veturi aŭ moviĝi, eĉ ruliĝi kaj fari multon alian. Ĉi tie tamen estas klare, ke temas pri rapideco, kaj tion plej trafe esprimas la vortoj "kuri", "kurejo". – (En la Tekstaro de Esperanto oni povas legi ekz. ke vagono, metropoliteno, ŝipo kaj trajno kuras.) --Surfo 13:58, 28. Okt 2010 (UTC)
Se vi faligos aŭton el roko, ĝi memkompreneble ruliĝos. Malbona ŝoforo povas ĝin ĉifi, do ĝi povas ĉifiĝi. Ĉu vi ankoraŭ rememoros pri aliaj friponaĵoj, kiujn scias fari aŭtomobilo? Petr Tomasovsky 14:25, 28. Okt 2010 (UTC)
Apenaŭ utilas diskuti kun vi, ĉar mi ne scias sur kiu lingvo vi bazas viajn konjektojn. Mi parolas pri Esperanto kaj ĝia efektiva uzo. "Ruliĝi" ja povas esti kaj estas uzata ankaŭ kun la signifo "antaŭeniĝi sur ruliĝantaj radoj" kaj por aliaj priskriboj de vigla moviĝado. En la nomita Tekstaro vi facile trovos ekzemplojn pri veturiloj, kiuj ruliĝas kaj tamen ne renversiĝas. – Eble iuj ĉeĥaj vortoj kondutas laŭ via gusto, kaj mi ne kontraŭas tion, sed la lingvo ĉi tie estas Esperanto. --Surfo 14:57, 28. Okt 2010 (UTC)

Surfo aŭ kiu vi estas, mi ne komencis kun tiuj ekzemploj. Se vi diras, ke aŭto povas ruliĝi rilate al rapida movo, kial oni ne uzas por tiu konkursejo vorton ruliĝejo? Ĉar ĝi estus ridinda? Ankaŭ kurejo estas ridinda por mi en tiu senco. Tiuj ĉi esprimoj estas taŭgaj por 6-jara infano, kiu loĝas en Ĉeĥio, se vi menciis ĉeĥan lingvon. Ni ja ne parolas pri metaforaj uzoj por rapida veturo de aŭtomobiloj rilate al uzo en Vikipedio. Almenaŭ mi ne. Se vi jes, mi asertas, ke vi ne konas ĝustan terminon por tiaj konkursoj kaj vi serĉas nur iun nomon. Alia flanko: Ĉiuj nomoj de la konskursoj estas netradukeblaj (aŭ eble jes, sed tio estus nerekomendita), ĉar kiel vi volus nomi Hungaroring? Laŭvorte tio estas Ringo de Hungario aŭ ĉu ne? Kia tio estas kurejo? Kaj ankoraŭ kurejo de io?? Multaj nomoj de konkursoj de formulo 1 oni ne tradukas eĉ en naciaj lingvoj. Kial do oni volas traduki ĉion en Esperanto? Oni ankaŭ uzas formon Granda prezo por Grand prix. (Granda prezo de Mongolio estas aŭtomobila konkurso de formuloj 1. Veturejo, konkursejo estas tre komplika....) Ĉu vi ne komprenus al tiu teksto? Petr Tomasovsky 15:35, 28. Okt 2010 (UTC)

Mi ne komprenas pri kio vi babilas. Temas ĉi tie pri la vorto "cirkvito", kiu estas certe erara por priskribi la priparolatajn aŭtokurejojn. Kaj vi ŝajnas daŭre ne kompreni, ke Esperanto estas lingvo tute sendependa de tio, kion pensas viaj 6-jaraj ĉeĥaj infanoj. Mi supozas, ke tiuj, aŭdinte la vorton "kurejo" scivole demandus, kion ĝi signifas, kaj tre rapide lernus la interesan novan vorton. --Surfo 16:45, 28. Okt 2010 (UTC)

Diable, ni decidu la uzendan vorton! Aliajn paĝojn pri kurejoj/aŭtokurejoj/rondoj/cirkvitoj/konkursejoj/veturejoj/ruliĝejoj (!) mi devas ankoraŭ skribi, sed se ni ne decidas la ĝustan vorton mi ne povas daŭrigi mian laboron.--Fiorix F1  12:51, 3. Nov 2010 (UTC)

Ne eblas decidi nur pri unu vorto, oni devas scii la kuntekston. Povas esti, ke oni elektu iom malsaman vorton depende de la frazo. Por doni ekzemplon pri komprenebla teksto, mi reverkis kaj renomis la ĝerman artikolon pri Aŭtokurejo de Aintree. Mi elektis la terminon "aŭtokurejo" por la nomo de la konkursejo. Tio estas konsilinda ankaŭ por la titoloj de aliaj similaj artikoloj kaj ĉiam okaze de ebla miskompreno. Sed tute nature, en la teksto de tia artikolo plej ofte sufiĉas paroli simple pri "la kurejo". Aintree estas taŭga ekzemplo, ĉar ekzistas tie ankaŭ Ĉevalkurejo de Aintree, angle Aintree Racecourse. – Aliaj prilaboru aliajn artikolojn, ĉar ĉi tio ne estas mia ŝatata temaro. --Surfo 19:33, 3. Nov 2010 (UTC) kaj 08:09, 4. Nov 2010 (UTC)
Por Por: same por aŭtokurejo
Por Por: aŭtokurejo en la titolo, kaj kurejo en la artikolteksto, tie kiam jam klaras, ke temas pri kurejo por aŭtoj --WinstonSmith 12:43, 4. Nov 2010 (UTC)

Kurejo en tiu ĉi signifo, do por rondo, kie veturas aŭ veturegas aŭtomobiloj, estas naciisma traduko. Aŭtomobilo ne havas krurojn, por ke ĝi povu kuri. Kurejo estas ekzemple barita areo en zoo, kie povas kuri bestoj. Slovakoj povus diri, ke tiu konkursejo estas irejo, ĉar ili laŭvorte diras: Mi iris per aŭto, mi iris per trajno anstataŭ mi veturis per aŭto, mi veturis per trajno ktp. Ili neniam uzas vorton veturi per io, ili diras iri per io. Do kurejo estas certe ankaŭ ies naciismo. Pli supre estis proponita vorto rondo. Petr Tomasovsky 11:30, 4. Nov 2010 (UTC)

Maltaŭga termino

Saluton, gekaraj. Mi ĵus trovis (plian) malkonvenan, apenaŭ kompreneblan terminon en la titolo de Elŝrankiĝo. Do laŭvorta kompreno ne eblas. El kiu fonto estas ĉi tiu termino por malkaŝado de seksa orientiĝo? Se ne ekzistas tia fonto, ni devos trovi pli konvenan titolon, kiu devos esti facile komprenebla. La nuna ne estas tia. Amike --Tlustulimu 15:15, 24. Aŭg 2010 (UTC)

Kion vi sugestas? "elŝarankiĝo" ŝajnas taŭga traduko de la plena esprimo "coming out of the closet" pli taŭga ekzemple ol la franca kiu nur uzas la anglan esprimon "coming out". Ĉu vi sugestus "komingaŭto" ? Arno Lagrange @ 08:17, 25. Aŭg 2010 (UTC)
kaŝa-malkaŝa sekskutimo aŭ io simila.--Crosstor 14:41, 25. Aŭg 2010 (UTC)

Mi sugestas Malkaŝo de seksorientiĝo (ankaŭ nomata "elŝrankiĝo" laŭ la anglalingva esprimo "coming out of the closet") Arno Lagrange @ 17:43, 29. Aŭg 2010 (UTC)

Ankaŭ elŝrankigo (angle outing) estas malkaŝo de "seksorientiĝo" kaj temas pri io tute aparta! Kial ŝanĝi ion, kio ne misfunkcias? En la plimulto de ligvaj versioj de Vikipedio titolo de tiu ĉi artikolo baziĝas je la angla coming out. Ni povas ŝanĝi al la angla coming out aŭ provi "priskriban" titolon (kiu ne estas tiel memkomprenebla kiel oni povus supozi), sed kial? La titolo venas de la angla "coming out of the closet" (elŝrankiĝo) kaj tio estas klarigita komence de la artikolo. Kio estas problemo? --Fiskot (diskuto) 23:00, 29. Aŭg 2010 (UTC)
Mi konsentas kun Arno Malkaŝo de seksorientiĝo estu la titolo. Mi ĝenerale preferas ke Esperantoesprimoj estu esperantecaj kaj kiel eble plej klaraj/klarigaj. Ĉi tio fenomeno tute ne temas pri ŝrankoj. Temas ankaŭ ne pri eliĝo laŭ mi. Temas pri persona deklaro pri propra seksorientiĝo ofte iel novaĵa kaj foje eĉ ŝoka por la ĉirkaŭo (pro tio la uzo de malkaŝa). Cetere laŭ mi ne gravas kion la angluloj aŭ aliuloj nomas ĉi fenomenon (la angla ne estas internacieca lingvo laŭ mi) kiam ili uzas kripligitaj terminoj. --Denizo 09:23, 7. Nov 2010 (UTC)

Dokumentado de ŝablono

Multaj ŝablonoj havas subpaĝon "dokumentado", kaj diversaj paĝoj ĝin priskribas kvazaŭ la enhavo mem de tiu paĝo estus dokumentado. Sed dokumentado estas ago, malgraŭ ke en kelkaj lingvoj la ago kaj ĝia rezulto havas la saman nomon (ekzemple, ruse "документация", angle "documentation"). Mi kredas, ke necesas trovi pli bonan nomon por la subpaĝo. --AVRS 17:20, 24. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton AVRS. Ĉi tiu problemo jam estis diskutita antaŭ tri jaroj kaj denove antaŭ kelkaj monatoj. Krome alinomigo bezonus tre multe da tempo, eĉ se tion povus fari roboto. Kaj la koncerna ŝablono {{Dok}} jam estas sufiĉe komplike kodata, uzante helpajn ŝablonojn, ke truka kodigo, por ebligi trovon de malnove titolita dokumentado kaj de iel nove titolita, eĉ pli komplikigus ĝin. La tempo por inventi tian kodigon mi kaj certe ankaŭ aliaj uzantoj, kiuj spertas pri ŝablonoj, emas uzi por pli urĝaj resp. gravaj problemoj, ĉu ne? - Krome la koncernaj subpaĝoj ja estas nur metataj de la uloj, kiuj ĉefe okupiĝas pri ŝablonoj. Kaj la ŝablono {{Dok}} eĉ iel aŭtomate aranĝas la ligilon al ĝi. Amike --Tlustulimu 18:32, 24. Aŭg 2010 (UTC)
(+) Eble ni ja povos eviti ripeton de tia diskuto, se ni alinomus al Dok, laŭ la nomo de la ŝablono. Sed mi malpreferas tion. Kion pensas aliaj? Amike --Tlustulimu 18:48, 24. Aŭg 2010 (UTC)

Artikolo de la semajno

Bonvolu voĉdoni por novaj Artikoloj de la semajno. Estas pluraj proponoj, kun nur po unu voĉdono, kaj necesus decido, des pli ke temas pri la plej grava artikolo de la Vikipedio: tiu, kiu aperas en ĉefpaĝo. La nuna jam daŭras pli ol du semajnojn, kaj necesus renovigo. Sentu vin liberaj ankaŭ plibonigi aŭ kompletigi la proponitajn artikolojn, kaze ke vi trovu malglataĵojn.
Cetere, voĉdonoj en la kunlaboraĵo de la semajno ankaŭ estas bonvenaj. Lastatempe la kolektivaj projektoj iom lamas, bedaŭrinde. --Tonyo 21:19, 24. Aŭg 2010 (UTC)

Fermado de Vikimediaj projektoj

Saluton, mi proponas fermi Vikilibron kaj Vikicitaron. Mi pensas, ke eĉ Vikipedio bezonas uzantojn, kiuj kontribuas, ĉar multaj paĝoj estas malnovaj, ĝisdatigendaj aŭ simile. Mi proponas fermadon por unue krei fortan komunumon en ambaŭ projektoj (Mi vidis, ke en lastaj ŝanĝoj, en Vikicitaro estas ĉefe unu uzanto. En Vikilibroj iu okaze). Mia humila opinio estas, ke ni esperantistoj ne devu malŝpari tempon kaj forton por projektoj, kiuj ni ne kapablas plimanteni (vidu Vikinovaĵoj ĉe Inkubatoro). Vikimediaj projektoj estas tre, tre granda okazo por disvastigi esperanton kaj por evoluigi kaj plifortigi nian lingvon sed ni ne devu malŝpari tion. --→ Airon 21:53, 24. Aŭg 2010 (UTC)

Mi forte kontraŭas tiun opinion! Se ni sekvus tiun koncepton, do ni devus ankaŭ fermi plejmulton da aliaj eo-retpaĝoj kaj eo-projektoj entute - por ke koncentriĝu je malmultaj restantaj. Kaj tiam indus forviŝi ankaŭ multajn duagradajn (laŭ signifo) artikolojn el Vikipedio - ja mankas sufiĉe da uzantoj por ilin ĝisdatigi. Tio estus vera tomboŝtono sur pozicio de Esperanto en Reto. Hodiaŭ estas unu uzanto, morgaŭ - du-tri aŭ pli. Sen ĝermetoj ne aperos floroj.--RG72 03:08, 25. Aŭg 2010 (UTC)
Sen akvo la floroj kun ĝermetoj sekiĝas :) --→ Airon 08:59, 25. Aŭg 2010 (UTC)
Jes, sed tio ja ne signifas, ke indas elradikigi ilin por ke ili ne velku, ĉu ne? Homoj entute ĉiuj mortos, sed vi ja ne proponos mortigi ilin antaŭtempe - por ke ili ne suferu future.--RG72 09:42, 25. Aŭg 2010 (UTC)
Kontraŭ Kontraŭ: Mi malsubtenas ĉi tiun proponon. --Tlustulimu 13:47, 25. Aŭg 2010 (UTC)
Mi ne estas certa, ke mi ĝuste komprenis vian mencion de Vikinovaĵoj, sed ĉiuokaze mi skribos pri ĝi. --AVRS 17:06, 25. Aŭg 2010 (UTC)
Pri Vikinovaĵoj mi kredas, ke unuavice necesas reklamo (sed mi mem preskaŭ neniel kaj nenion reklamas). Ekzemple (kvankam tia eble estus malgranda kaj nesufiĉa) sur la Vikipedia ĉefpaĝo, malsupre en la sekcio "Aktualaĵoj". Se nur du aŭ tri personoj verkus por Vikinovaĵoj tiom, kiom verkas mi (kredeble tio postulus de ili malpli da tempo, ol de mi, sed utilecon de tempouzo mi ne povas taksi kaj kompari), Vikinovaĵoj jam estus sufiĉe aktiva novaĵretejo. --AVRS 17:06, 25. Aŭg 2010 (UTC)
Kaj Libera Folio ja vivas, kvankam novaĵoj aperas tie ne ofte — nu, ĝi akceptas komentojn (Kovilo havas diskutpaĝojn, aliaj versioj de Vikinovaĵoj havas apartan paĝon por komentoj) kaj disponigas RSS-fluojn (aliaj versioj tion faras per speciala uzado de kategorioj, speciala ŝablono, kaj uzo de speciala retejo de Google). --AVRS 17:06, 25. Aŭg 2010 (UTC)
Ekzistas multaj esperantlingvaj blogoj, kies aŭtoroj fojfoje publikigas iujn seriozajn novaĵartikolojn. Kun negranda peno ili (tiuj, kiuj ne volas nepre havi plenan monopolon pri ĉiuj siaj tekstoj) povus altaŭgigi la artikolojn por Vikinovaĵoj, kaj afiŝi ilin tie. Kondiĉe ke Vikinovaĵoj plipopulariĝos, por la artikoloj tio estus eĉ ne malŝparo, sed plibonigo. Eble la nura, aŭ preskaŭ nura, malavantaĝo de Vikinovaĵoj estas tio, ke necesas pli zorge observi aŭtorrajtojn por alkonformigi la artikolojn al la libera permesilo. --AVRS 17:06, 25. Aŭg 2010 (UTC)
La anglalingva Vikinovaĵoj havas sonan sekcion, eĉ relative aktivan. Mi ne konas eĉ unu Esperantan podkaston, kiu estas libera aŭ uzas liberan datumaranĝon. Kaj entute da podkastoj en Esperanto ŝajnas esti ne tre multe. Kio pli valoras (kompare kun la necesaj tempo kaj fortoj), ĉu pliaj sonaj novaĵraportoj, aŭ ĉu sonlibroj aŭ Vikipediaj artikoloj, aŭ io alia? --AVRS 17:06, 25. Aŭg 2010 (UTC)
Por vigligi eo-Vikinovaĵojn estus bona ideo rilati kun retejo "eventeo" kaj kun tradukteamo de "Le Monde Diplomatique" (Le Monde diplomatique en Esperanto) kaj aliaj Esperantaj retaj novaĵrimedoj (Monato, ...) AL @ 21:36, 25. Aŭg 2010 (UTC)
Cetere mi konsentas kun Airon90 ke estas tre bedaŭrinde ke ni havas tiel malbonstatajn vikimediajn fratprojektojn. Mi dubas ke utilas al la respektindeco de Esperanto ke ekzistas tiaj lamaj projektoj. Fakte preskaŭ nur Vikipedio estas prifierenda (kaj eĉ se oni ne estas tro postulema), la aliaj riskas pruvi ke la Esperanto-komunumo estas malkapabla tenadi tiajn projektojn. Ĉar jaroj post la eko de tiuj projektoj ili daŭre lamas, oni pripensu kiel taŭge solvi la problemon. Se ne draste fermi ilin, kion fari? Ĉiukaze estas vane atendi ke tre baldaŭ aperos aro da laboremaj kontribuantoj kiuj signife plialtigus la nivelon de la projektoj. AL @ 11:27, 26. Aŭg 2010 (UTC)
Mi komprenas la dubojn de Arno kaj ankaŭ mem ne entute kontraŭstaras fermon, aliflanke mi tre timas pri la enhavo kiun oni dume jam tie produktis - kio okazus kaze de fermo kun ĝi? Certe ĝi ne perdiĝu! Sed ĉu ni trovus alian, simile "sekuran" lokon kie stoki la datumojn por ke ili konserviĝu laŭeble poreterne? Efektive, ni multe pli bone bezonas esperantan Vikifontaron - por tiel konservi valorajn dokumentojn - ol Vikilibrojn aŭ Vikinovaĵojn kiuj precipe alvokas al plia laboro kaj produktado de novaj kaj novaj materialoj - por kio ni, evidente pro la nuna stato, nuntempe ne disponas je sufiĉe da laborfortoj. Marek "Blahma" BLAHUŠ 17:43, 26. Aŭg 2010 (UTC)
Mi kunsentas kun Marek pri la enhavo. Ĉe fermo de projekto la enhavo malaperas, aŭ almenaŭ fariĝas ne plu trovebla ĉe ĝia loko. Ĉu ĝi estas facile restarigebla ĉe rekreo de la projekto? Krom la nekompletaj unupaĝaj lernolibroj ja ekzistas ankoraŭ tradukoj de citaĵoj, kuir-receptoj, kaj jen kia manlibro (kien ĝin meti sen Vikilibroj kaj Vikiversitato?). --AVRS 14:33, 28. Aŭg 2010 (UTC)
Mi trovis, ke fermitaj projektoj, se ne forigotaj aŭ movotaj aliloken, estas movotaj al Kovilo. Jen estas historio de fermoj. Mi ne scias tamen, ĉu oni korektas iel la intervikiajn ligilojn; kaj ligiloj deekstere kredeble suferas… --AVRS 09:15, 1. Nov 2010 (UTC)
Mi pensas, ke ĉiuj tiuj neaktivaj projektoj estas utilaj se konsideri ilin kiel servantaj al la aktivaj projektoj. Ekzemple,
  • verkadon de artikolo pri persono en Vikipedio povas akompani kreo de paĝo en Vikicitaro.
  • paĝon el regularo de Vikipedio, Vikimedia Komunejo aŭ Vikifontaro povas akompani informilo pri prudenta konduto koncerne aŭtorrajtoj ia komuna instrukcio en Vikilibroj (ekzemple pri aŭtorrajtoj aŭ vikisintakso; ĉar esperantlingva Vikipedio ne asociiĝas kun iu aparta ŝtato, ĝi povas havi ion komunan kun Komunejo) --14:43, 28. Aŭg 2010 (UTC)
  • detaloj pri grava anonco pri Vikimediaj aferoj (ekzemple balotoj aŭ alŝuto de multaj dosieroj en la Komunejon) povas aperi en Vikinovaĵoj. La anglalingva Vikipedio havas sian propran gazeton en si mem, sed kial ne uzi Vikinovaĵojn por tio?
Se malaktivaj projektoj ne estos konsiderataj kiel mortaj kaj fermindaj, ili malŝparigos malpli da tempo, kaj samtempe alportos utilon. Tion povas malhelpi nur komparo kun alilingvaj versioj de la projektoj, kaj manko de kompila atentaro (sed per RSS-legilo verŝajne eblas krei ion similan al kompila atentaro).
--AVRS 14:33, 28. Aŭg 2010 (UTC)
Mi kontentas kun AVRS, mi konsideras tiajn projektojn indaj same kiel ĝermartikoloj. Mi esperas ekzemple ke iam aperas Esperantista eldonejo kiu eldonas librojn libre !kaj! pere de Vikilibroj. Simile mi esperas ke la esperantistoj ĝenerale ekĉesas kaŝi enhavon (pere de strikta kopirajto kaj malgrandegaj eldonkvantoj) pro mongajnaj revoj aŭ aliaj kialoj kaj anstataŭe LIBERIGAS la jam kreitan amason da esperantotekstoj publike ekz. per enmeto en ajna vikiprojekto.--Denizo 16:09, 15. Okt 2010 (UTC)

Peto al administranto (uskleco en ŝablono)

Bonvolu iu administranto plenumu peton kiun mi formulis ĉe Ŝablona diskuto:Projektoj#Unuecigi_usklecon. Antaŭdankon! Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:42, 28. Aŭg 2010 (UTC)

Arno jam faris, dankon! Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:13, 29. Aŭg 2010 (UTC)


Redaktaj simboloj

La plej ofte uzataj redaktaj simboloj - fare de mi - estas [[]] kaj . La nuna redakta paĝo apenaŭ ebligas uzon de tiuj. Estas tre malfacile trovi ilin. Ĉu eblas iel ŝanĝi la redaktan helpokampon? Narvalo 20:25, 1. Sep 2010 (UTC)

Mi facile trovas ilin ĉe alt gr f kaj g literoj.--Crosstor 07:19, 2. Sep 2010 (UTC)

Sub la redakta paĝo estas ĉiuj gravaj simboloj.--FiorixF1 13:12, 2. Sep 2010 (UTC)

Se temas pri tajpa malfacilaĵo, eblas skribi "[" per ALT kaj 91 en la cifera klavaro kaj "]" per ALT kaj 93 en la cifera klavaro (mi mem ĉiam skribas "|" per ALT kaj 124 en la cifera klavaro) - la ciferoj estas troveblaj en ASCII tabelo --Dominik 03:06, 3. Sep 2010 (UTC)

Informkesto "Info homoj" ne plu funkcias

Iom neatendite, mi konstatis, ke informkesto "Info Homoj" (aŭ "Info homoj") ne plu funkcias - vidu ekzemple Luc Besson, Amélie Nothomb, ktp. Ĉu iu scias kial kaj povas solvi tiun problemon? Antaŭdankon --Dominik 03:18, 3. Sep 2010 (UTC)

La kaŭzo estas ke Jujijo iniciatis fundajn ŝanĝojn en {{Informkesto homoj}}, ne zorgante ke tio fuŝis ĉiujn aperojn de la ŝablono en la centoj da paĝoj kie ĝi estas enmetita. Mi malfaris ĉiujn redaktojn de {{Informkesto homoj}} fare de Jujijo kaj protektis {{Informkesto homoj}} kontraŭ redaktado kaj admonis Jujijon ke li pli zorge enkonduku ŝanĝojn. Cetere mi konstatis ke en Luc Besson la parametroj ne estis nomitaj kongrue kun kio estas postulita de la ŝablono en la sama tempo. Ŝajnas ke pluraj kontribuantoj malkonsekvence redaktadas kaj ŝablonojn kaj artikolojn en kiuj la ŝablonoj estas enmetitaj. La rezulto estas granda ĥaoso. Tia tereno postulas iom pli da konsekvenceco de ĉiuj partoprenantoj. Mi proponas ke granda poluro estu farita en tiu tereno:
  • ni interkonsentu pri plej taŭga ŝablono
    • ni difinu regulojn por eventualaj pluevoluigoj de ŝablonoj
  • ni difinu regularon, verku paĝon kie reguloj estu priskribitaj kaj postulu ke ĉiu kontribuanto strikte respektu ilin
  • ni kontrolu ke ĉiuj paĝoj kie la ŝablono estas enmetita respektas la regulojn

Ĉiukaze estas neakcepteble ke diversaj vikipediistoj faru ĉiu siavice drastajn ŝangojn preteratente la konsekvencojn sur la laboro de aliaj kontribuantoj. Kvankam mi ne detale kontrolis tion, ŝajnas ke ne nur Jujijo malkonsekvence agadis, kaj kiel eble plej rapide tio devas ĉesi, kaj la fuŝaĵoj estu riparitaj Arno Lagrange @ 06:06, 3. Sep 2010 (UTC)

Multajn dankojn, Arno, pro la korekto en artikolo Luc Besson - mi devas konfesi, ke vidante ke informkesto ne plu aperas - krom la titolo "Luc Besson" sur blua fono - mi korektis kaj uzis la ekzemplon troveblan en Ŝablono:Informkesto homoj - do klare ankaŭ ekzistas inform-problemo en Vikipedio, se tiu ekzemplo estas erariga. --Dominik 06:22, 3. Sep 2010 (UTC)
Jes la dokumentado estas erariga ĉar ĝi estis ŝanĝita de Jujijo kaj verŝajne kongruas kun liaj ŝanĝoj - tamen mi ne kontrolis ĉu jes -. Dokumentado estu kongruigita kun jes funkcianta ŝablono. AL @

La problemo pri la ŝablono ankoraŭ ne estis solvita. Mi jan demandis Uzanton Tlustulimu pri helpo. Se necesus ŝanĝi kelkajn parametrojn en la rilataj paĝoj, por mi ne estus problemo ŝanĝi ilin unu post la alia. Sed bedaŭrinde venis plendo antaŭ ol ĝi estis korektita. Jujijo 08:29, 3. Sep 2010 (UTC)

Mi opinias neakceptebla ke leganto povu trovi fuŝitajn paĝojn. Estas nia komuna respondeco de ni ĉiuj vikipediistoj provizi kiel eble plej zorge redaktitan enciklopedion. Estas neakcepteble ke post zorga redaktado de iuj vikipediistoj, venas senzorgulo kiu difektas la laboron faritan antaŭe. Mi jam klarigis, ŝanĝoj al ŝablonoj enmetitaj en multajn paĝojn nepre estu zorge kontrolitaj. Provejo estu uzata se bezone. La vikipedia artikolaro ne estas libera provejo por ĉiu ajn. AL @ 09:27, 3. Sep 2010 (UTC)

Diferenca estis nur parametro Portreto, kiu devus esti anstataŭigota per Dosiero kaj tio ne estus problemo por mi ŝanĝi permane en ĉiuj rilataj paĝoj, samkiel mi faris tion en la ĉeĥaj municipoj. La principoj skribitaj de vi ankaŭ venis en mian kapon. Mi ne povis scii anticipe, ke la nova versio ne funkcios ĉi tie. Mi pensis, ke Vikipedio estas en ĉiuj lingvaj versioj la sama almenaŭ kio rilatas al enmetado de parametroj en ŝablonoj. Estas do domaĝe, ke kio funkcias ĉe "najbaroj", ĉi tie ne funkcias. Ankaŭ mi pensas, ke via protekto de la ŝablono estis frua. Jujijo 09:35, 3. Sep 2010 (UTC)

Laŭ viaj vortoj pri provejoj, oni devus krei por ĉiu nova paĝo provejan paĝon, por ke ĉiu kvazaŭvikipediisto vidu, kiel nebele onies paĝo aspektos. Jujijo 09:42, 3. Sep 2010 (UTC)

Saluton. Ne estas bona ideo entute rekrei ŝablonon, kiu estas ofte uzata, precipe, se la novaj parametroj estas tute aliaj. Krome eblas per certe kodigo aranĝi ŝablonon tiel, ke la malnovaj parametroj kaj la novaj samtempe funkcias. Simpla traduko-transpreno el alia lingvoversio tiam ne plibonigas la ŝablonon, sed eble eĉ fuŝas ĝian uzadon. - Do estas pli bone unue diskuti pri ŝanĝoj de parametroj aŭ aldono de pliaj parametroj.
Ĉar jam ekde 2008 tre ofte okazis tia neintenca, sed de neatentemo aŭ eble nesperteco kaŭzita fuŝo de gravaj ŝablonoj, mi proponas, ke ni protektu ilin, por devigi al antaŭa diskuto pri ili. Amike --Tlustulimu 16:20, 3. Sep 2010 (UTC)
(+) Saluton, Jujijo. Via ŝanĝo de {{Informkesto homoj}} tiel, ke ĝi uzas {{Informkesto}} kiel bazo, ne povis funkcii, ĉar la ŝablono {{Informkesto}} ne subtenas anglajn parametrojn, kaj ne estas plano aldoni tiajn. Amike --Tlustulimu 16:54, 3. Sep 2010 (UTC)
Saluton Tlustulimu, vi parolas pri iaj planoj. Kiu planas, kie oni planas, kion oni planas? Kie oni povas trovi respondojn al tiuj ĉi demandoj? Nenie. Ĉu Vikipedio estas fabriko, kie iuj planas kaj aliaj faras? Ne. Vikipedio ne estas fabriko, kie iuj diras, kion aliaj faru kaj per kia rapideco. Jujijo 06:38, 5. Sep 2010 (UTC)

Saluton, mi ne vidis antaŭan diskuton, ĉu ŝablono kun tia nomo estas dezirata antaŭ ĝia kreo. Ankaŭ mi ne vidis, ĉu estas dezirataj aliaj diversaj ŝablonoj, kiujn oni komencis uzi ĉi tie. Se iu asertas, ke la kreinto de io en Vikipedio donos la kreitaĵon, ĉu paĝon, ĉu ŝablonon ĉu ion alian al ĉiuj je dispono, kial oni nun protektas ĉion kvazaŭ tio apartenus nur al kelke da homoj, kiuj decidos, "kio kun tio". Ĉu la kreinto atendis, kiel oni decidos? Li simple kreis ĝin, ĉar eble tia aŭ tiu aĵo plaĉis al li. La kreontoj neniun demandas, ĉu oni povas aldoni ion, ili simple kreos kaj la tempo montros ĉu tio estis utila, bona aŭ ne. La aserto, ke la ŝablono estas uzata en multaj paĝoj, ne estas argumento. Ĉiuj tiuj paĝoj kun tiu ŝablono estas ja adapteblaj al iu nova versio, se tio estas tio aŭ tio. Ĉu kelkaj vikipediistoj timas de io? Mi promesis, ke mi korektus eventualajn diferencoj en la ŝablonaj parametroj en la paĝoj. Kaj ankoraŭ unu noto: vi mencias prefero de lingvo. Tio ne estas prefero de lingvo, ĉar la ĉeĥa versio estis transprenita el la angla versio kun iuj aldonoj, kaj ni aldonas ĉi tien plejparte ŝablonojn el la angla. Ĉu ankaŭ en tiuj ĉi kazoj vi diros pri preferoj de angloj pri la angla? Mi ne koleras, ke vi pro diversaj kaŭzoj ne volas helpi, sed bonvolu ne kulpigi unu lingvon je konto de alia. Mi komprenas, ke oni protektas en diverslingvaj versioj multajn paĝojn aŭ ŝablonojn, sed ĉu vi povas diri, ke ĉi tiea versio de {{Informkesto homoj}} estas nun perfekta kaj do ne plu disvastigebla? Jujijo 19:09, 3. Sep 2010 (UTC)

Saluton, Jujijo. Do, kial estu anglaj parametroj en {{informkesto}}, kiu entute ne baziĝas sur la angla ŝablono, kvankam {{informkesto3}} jam havas tiajn parametrojn, kaj eĉ pli similas al la angla ŝablono?
Vi ne povis vidi tian diskuton, ĉar vi ja volis ŝanĝi la ŝablonon, estas fakte via tasko iniciati tian diskuton. Krome mi intertempe riparis {{informkesto homoj/provejo}} kaj la tiean dokumentadon. Bonvolu estonte labori pli atenteme. Kaj la proveja versio ankoraŭ devos esti tiel ŝanĝata, ke samtempe funkcias la nunaj parametroj de {{informkesto homoj}}. Nur tiam eblas transpreni la provejan kodon en la ŝablonon. --Tlustulimu 13:57, 10. Okt 2010 (UTC)

Ĉu la paĝoj en Esperanto-Vikipedio estas plaĉemaj por legantoj?

Arno nomis min en pli supra sekcio senzorgulo nur pro tio, ke mi reverkis unu ŝablonon, kiu ne estis preta. Sed la manon je la koro. Ĉu Vikipedio en Esperanto estas plaĉema por legantoj? Mi diras ke ne. Se vi rigardos multajn paĝojn, vi trovos ilin absolute ne zorgeme aranĝitajn. Senzorguloj estas tial ĉiuj, kiuj aldonis ion ne bone. Ne bone, do senzorge, estas aranĝita ekz. subskribo de Jules Verne en la paĝo pri li. Malgrandaj ŝablonoj ligantaj al Komunejo estas ofte tute sube en la paĝoj kaj larĝaj kaŝeblaj ŝablonoj estas super ĝi. Senzorgulo estas poste ĉiu, kiu metis ĝin tiel. Kaj tiel plu, kaj tiel plu. Senzorgulo estas ĉiu, kiu ne zorgas pri grandeco de dosieroj (pikseloj) en unu paĝo kaj simple li metos ion en paĝon esperante ke iu korektos tion. Mi ne parolas nun pri gramatikaj eraroj aŭ mistajpoj. Mi parolas pri senzorguloj, kiuj enmetas diversgrandajn ŝablonojn en unu paĝon, senzorgulaj robotistoj, kiuj aldonas dosierojn tute suben en paĝojn kun titola sekcio galerio, kvankam super tiu ĉi galerio troviĝas io, kio devus esti tute plej sube. Do, Arno, se mi estas senzorgulo, kiu laŭ vi estas zorgulo? Vi, Arno, kreas ŝablonon {{Vizaĝoj}}, sed ĝis nun mi ne trovis paĝon (krom subŝablonoj), en kiu ĝi estus por ke mi eksciu, por kio la ŝablono servas. Ĉu ni bezonas ĝin? Jujijo 19:47, 3. Sep 2010 (UTC)

Jujijo, bonvolu esti honesta. Ja senzorga estas kontribuanto kiu fuŝas la laboron de aliaj kontribuantoj. Mi jam detale klarigis en via diskutpaĝo, sed ĉar vi portas la disputon en la diskutejo, mi ankaŭ tie respondos. Ŝanĝante ŝablonon kiu estas enmetita en centoj da paĝoj, kaj kiu post ŝanĝo ne plu funkcias difektas paĝojn zorge redaktitajn de multaj aliaj kontribuantoj. Klare estas malrespekto al ties laboro, kaj al la legantaro. Evidente estas granda ĥaoso en la Esperanta Vikipedio: multaj kontribuantoj redaktas laŭ propra bontrovo kaj ne estas granda kohereco. Ni certe devas progresi en tiu tereno: establi regulojn kaj respektigi ilin. Tamen en malesto de klare difinitaj reguloj regas almenaŭ respektemo al alies laboro. Mi jam menciis kiel plibonigi ŝablonon:
  1. ĉu krei tute novan ŝablonon
  2. ĉu evoluigi ŝablonon zorgante ke ĝi akceptas kaj malnovajn parametrojn kaj samtempe la novajn, almenaŭ en transira tempo
  3. ĉu preni sur sin ŝanĝi en akceptebla tempodaŭro (maksimume unu tagnokto) ĉiujn paĝojn kie la ŝablono estas enmetita (eventuale centoj da paĝoj).
Plibonigoj estas bonvenaj. Mi nur petegas ke pro eventuala plibonigo ne estu farata grandega malplibonigo. Pro tio mi protekta/os ĉiujn ŝablonojn enmetitajn en multaj paĝoj, petegas de aliaj administrantoj same fari. Ni ĉesigu lasi Vikipedion esti difektata de senzorguloj. Proponantoj de ŝablonplibonigoj uzu provejon kaj kiam ili pruvis ke iliaj ŝanĝoj estas plibonigo, administranto enmetos ilin en la protektitan ŝablonon. Ĉu tia postulo estas troa ?
Jes, tia postulo estas vere troa por kelkaj administrantoj. Mi petis administranton Didi alinomi kelkajn paĝojn, kie oni bezonis forigi la antaŭan titolon kaj anstataŭ tio mi ricevis prelegon taŭgan en altlernejo. Jujijo 07:34, 5. Sep 2010 (UTC)
Koncerne {{Vizaĝoj}}, ĝi estis mia unua provo uzita en paĝo kiun vi povas trovi per "kio ligas ĉi tien". Mi poste evoluis en mia labormaniero kaj kreis aron da subŝablonoj. Ĉio aperas en vikipedio:Projekto vizaĝoj kaj mi provizadas akuratan dokumentadon en {{Vizaĝoj/dokumentado}}. Laŭ mia scio neniuj el tiuj ŝablonoj estis jam enmetitaj en paĝojn redaktitajn de aliaj kontribuantoj krom mi. Eĉ se miaj kreaĵoj ne plaĉas al vi -kaj vi rajtas kritiki ilin-, per ili mi difektas nenies laboron. Arno Lagrange @ 11:51, 4. Sep 2010 (UTC)

Arno, sufiĉis dumtempe kaŝi la nefinitan ŝablonon per simboloj por kaŝado de teksto petante respondon de mi, kion mi faras. La ŝablono tiel ne estus videbla en paĝoj. Almenaŭ dumtempe. Jes, ankaŭ mi povis fari tion, sed mi ne povis scii, ke oni tiel baldaŭ plendos. Ĉe aliaj kontribuantoj vi faras tion aŭ ion similan. Mi ne nomos. Mi ĝojis, ke vi alinomis paĝojn kun bezono forigi, ke vi helpis min kun ŝablono Listero, sed nun? Mi atendos, ĉu vi tiel "administrante" intervenos, se iu alia fuŝos ion aŭ intence aŭ nevole aŭ ne fininte sian laboron. Jujijo 06:48, 5. Sep 2010 (UTC)

Ankoraŭ al ŝablono Vizaĝoj. Ne temas pri plaĉo aŭ neplaĉo. Ĉu ĝi estas statistika ŝablono? Ĝi kolektas nur diversajn ligilojn, kiuj respondas al intervikioj, kiuj estas aldonitaj al unuopaj paĝoj pri homoj. Eble ĝi estas kolektejo de io. Jujijo 06:54, 5. Sep 2010 (UTC)

Mi invitas vin viziti la paĝojn de "Projekto:Vizaĝoj". Ili estis inspiritaj de samnoma UEA-projekto. Ŝajnis al mi ke la multlingva Vikipedio jam provizas multajn informojn pri homoj en rilato kun Esperanto (eminentaj Esperantistoj , apogantoj, ktp.). La ĉi-tiea projekto ebligas havi superrigardon sur tiuj informoj. Mi bonvenigas kunlaboradon per

  • aldono de menciindaj homoj ne jam menciitaj
  • aldono de signifoplenaj citaĵoj
  • plibonigo kaj riĉigo de la prezento
  • konstruivaj kritikoj

Arno Lagrange @ 10:20, 8. Sep 2010 (UTC)

Pierre Delaire estas ne jam menciita --pino 18:46, 9. Sep 2010 (UTC)

{{Vizaĝoj|Delaire|Pierre}} - kion oni enmetu en paĝojn? —La komenton aldonis, sen subskribo, Jujijo (diskuto • kontribuoj) 10. Sep 2010 08:03

Bonvolu sekvi instrukciojn en {{Vizaĝoj}}.

Ĝusta sintakso estu {{Vizaĝoj|Pierre Delaire|eo|nomo=Delaire|persona nomo=Pierre}}

persona nomo nomo eo lingvonombro
Pierre Delaire eo 1

Tamen mi ĝis nun preskaŭ ne enmetis "vizaĝojn" pri kiuj estas artikolo nur en Esperanto.

Citaĵo
 la projekto temas pri la konatigo al la eksteresperantista mondo -- kaj kiel eble plej ankaŭ pere de la etnaj lingvoj -- de tiuj el 'niaj' vizaĝoj, kies valorecon relative tuje konstatos ankaŭ neverdaj legontoj. 

Ĉu Pierre Delaire plenumas tiun kriterion ? AL @ 08:19, 10. Sep 2010 (UTC)

Por vidi kiel enmeti novan homon, bv rigardi en miaj lastaj kontribuoj, kiel mi aldonis Sinha Laksmiswar. AL @ 09:29, 10. Sep 2010 (UTC)
Pardonu, mi ne vidas, 18:03, 10. Sep 2010 (UTC)--pino 18:07, 10. Sep 2010 (UTC)
Mi sugestas ke vi rigardu kiujn redaktojn mi faris por enmeti novan homon. Esplorante miajn lastajn kontribuojn kaj je ĉiu redakto kie aperas kiel resumo "Sinha Laksmiswar" per la ligilo malsamoj vi vidos kion mi faris. Ekzemple ĉe malsamoj vi vidos kiun ŝanĝon mi faris je Ŝablono:Vizaĝoj/vivtempoj. AL @ 06:22, 11. Sep 2010 (UTC)
Dankon! --pino 09:55, 11. Sep 2010 (UTC)
Kiam mi unuafoje aŭdis pri la projekto "Vizaĝoj", mi pensis ke temis pri bona ideo, nome publikigi en Vikipedio biografiojn de esperantistoj pri kiuj mankas informoj, kvazaŭ ia daŭrigo de la Enciklopedio de Esperanto. Sed tiu ĉi unua paŝo ne tute kontentigas min, ĉar mi vidas ĉefe biografiojn de apogantoj de Esperanto, kelkaj veraj apogantoj, dum aliaj estas homoj kiuj nur iam eldiris iujn diplomatiajn vortojn favore al ĝi. Mi esperas ke tio estas nur la unua paŝo, sed mi preferus verajn esperantistojn ol nur teoriajn apogantojn. Aŭ ĉu mi entute miskomprenis la celon de la projekto? --Tonyo 20:32, 12. Sep 2010 (UTC)
Mi respondecas pri la elekto de 210 el la 212 homoj kiuj nun aperas en la projekto. Laŭ mia kompreno de la UEA-projekto, temas pri aperigi informojn elstaraj figuroj ligitaj al Esperanto. Tial mi inkluzivis apogantojn (eĉ molajn) aŭ inspirantojn ĉar mi konsideras ke tiuj homo per sia prestiĝo multe pli helpas al la progreso de la favoro al Esperanto ol niaj talentaj Esperantistoj sed el kiuj multaj estas tute ne konsiderataj de la ne-Esperanta mondo. Mi eĉ aldonis homojn ligitajn al aliaj planlingvoj kaj eminentuloj kiuj publike esprimis malfavoran opinion pri Esperanto, ĉar mi opinias ke ankaŭ tiuj homoj gravas en la historio de la internacilingva movado, ĉar, laŭ mi, ne indas kolekti nur fanatikajn subtenantojn de Esperanto. Plua diskuto bonvenas. Arno Lagrange @ 14:35, 14. Sep 2010 (UTC)

Mormonoj

Mi jam foje plendis kontraŭ anonimuloj kiuj kuraĝas fari ion ajn en Vikipedio, sed mi komprenas, ke pli bone oni helpu ol oni forbaru. De iam iu metas artikolojn pri mormonismo, kiuj estas sufiĉe fuŝaj, sed tamen eĉ pli fuŝe unu post alia ekaperis lastatempe artikoloj pri kiuj oni parolas pri la vivo de iu Joseph Smith, kiu krome havas sian propran artikolon, sed nun venas Vivo de Joseph Smith, Jr. de 1838 al 1839 kaj tiele multaj pliaj laŭ jaroj (la 9an de septembro 3 el ili), anstataŭ kunigi ĉiujn en unusola. Ankaŭ tiuj artikoloj estas sufiĉe fuŝaj: kelkajn mi korektetis, al aliaj mi aldonis ŝablonon polurinda sed nun mi vidas ke jam estas multaj el ili. Laŭ tio ĉiu biografio povus esti ne unu artikolo sed kvindek. Kion fari?--kani 23:46, 9. Sep 2010 (UTC)

Atendi ĝis la ondegoj kvietiĝas, poste agadi. :) Narvalo 05:47, 11. Sep 2010 (UTC)

Ĉu Vikipedio en Esperanto estas fuŝita?

Saluton. Mi aldonis ŝablonon kreita laŭ la ĉeĥa lingvo kaj eĉ se en ĝi estas neniu vorto ĉeĥe, en la ĉeĥa ĝi funkcias bone kaj ĉi tie ne. Ĉu io estas fuŝita ĉi tie? Vi trovos ĉion en Ŝablona diskuto:Konsonantoj kaj la pli bonan version kun ligiloj en Ŝablono:Konsonantoj/tabelo, kiu devus esti enmetita en {{Konsonantoj}}. Jujijo 04:48, 11. Sep 2010 (UTC)

Al mi ŝajnas, ke la ŝablono nun bone funkcias. Problemojn ne havas ĝi, kaj unu ĉeĥa vorto ankoraŭ ĉeestas: Laterální--FiorixF1 19:28, 14. Sep 2010 (UTC)
Saluton, FiorixF1. Mi ĵus tradukis la restintajn ĉeĥajn vortojn, uzante vortaron germanan-ĉeĥan. Se vi ankoraŭ trovas ion tian, vi povos anonci tion ĉi tie. Amike --Tlustulimu 11:00, 18. Sep 2010 (UTC)

Ĉefpaĝo

Mi finis simpligi la kodon pri la ĉefpaĝo: la verko troveblas ĉi tie. Mi nur ŝanĝis kelkajn ligilojn (ĉefaj ŝanĝitaj ligiloj estas alidirektoj) kaj mi forigis multajn neutilajn (kaj ofte malkorekta!) koderojn: kontrolu ĉi tie (malnova) kaj ĉi tie (nova). Se ne estas problemoj, mi petas, ke iu administranto ŝanĝis la ĉefpaĝon (movante ĝin kaj neforlasante alidirekton) kaj forigas malnovajn neutilajn paĝojn. Dankon, --→ Airon 10:32, 18. Sep 2010 (UTC)

Gratulojn, Airon, via versio estas valida dum la nuna entenas ok erarojn. Sed ankaŭ vi tute ŝanĝis la strukturon de la paĝo. Ĉu ne eblis fari la korektojn ne ŝanĝante la strukturon ? Via versio ne estas simple enportebla ĉar necesas ankaŭ transporti ĉiujn viajn subpaĝojn. Mi volonte faros tion, sed tio postulas iom tro da tempo por ke mi faru tion tuje. Mi studos tion lunde. Arno Lagrange @ 22:40, 18. Sep 2010 (UTC)

Flickr.com

Saluton al ĉiuj! Kelkfoje estas interesaj fotoj ligitaj al iuj temoj en retejo Flickr.com - tamen, mi ne scias, ĉu tiuj fotoj estas videblaj de ne-membroj de Flickr kaj Yahoo. Jen ekzemple:

Ĉu ne-membroj de Flickr kaj Yahoo bv konfirmi al mi, ke la tieaj fotoj estas videblaj? - antaŭdankon. --Dominik 10:20, 21. Sep 2010 (UTC)

Mi ne estas membroj de Flickr aŭ Yahoo kaj mi vidas la bildojn.--pino 11:12, 21. Sep 2010 (UTC)
Multajn dankojn, Pino, tio estas bona novaĵo. --Dominik 11:45, 21. Sep 2010 (UTC)

Majuskligo de nomoj de monatoj

Mi konstatis ke la artikolon 15-a de Aŭgusto estas majuskla, sed plejparte de aliaj datoj (kiel 14-a de aŭgusto kaj 16-a de aŭgusto) havas minusklajn nomojn. Laŭ PMEG, nomoj de monatoj estas propraj nomoj kaj tial estu majusklaj. Mi ne forte opinias pri la afero, sed mi ja opinias ke la datoj sekvu la saman formon. Ĉu minuskla aŭ majuskla?

Minuskla, kiel ĉiu, ĉie uzas. Pri tio ni jam interparolis (vizitu ekz. paĝon de UEA). Narvalo 16:28, 21. Sep 2010 (UTC)
Ne ĉiuj ĉie skribas monatonomojn minuskle. Mi fakte ĉiam skribas ilin majuskle, kiel ankaŭ faras Bertilo Wennergren kaj pluraj aliaj Esperantistoj kun alta kono de la lingvo. La monatonomoj ja funkcias gramatike kiel propraj nomoj, do skribi ilin minuskle estas efektive igas Esperanton malpli regula. Aldone, la majuskla skribado de monatonomoj estas Fundamenta kaj Zamenhofa. Nuntempe la minuskla skribado ja iom pli oftas, sed tio ne multe pezas kontraŭ reguleco, Fundamenteco kaj Zamenhofeco de la majusklaj monatonomoj.
Mi memoras ke ni antaŭ ne tre longa tempo jam diskutis pri ĉi tio, sed laŭ mia memoro ni ne venis al iu konkludo tiam, do vi ne povas simple ŝajnigi ke en antaŭa diskuto ni decidis pri sistema minuskligo de monatonomoj.
Unueco ĉi-rilate certe estas dezirinde, kaj mi pretus akcepti minusklajn monatonomojn en la Vikipedio, se la plej multaj Vikipediistoj tion decidas. Sed unue pli da Vikipediistoj diru sian opinion pri la afero, konsiderante la argumentojn pri reguleco, Fundamenteco kaj Zamenhofeco. Marcos 21:16, 9. Okt 2010 (UTC)
Mi kontrolis ekz. en Libera Folio (http://www.liberafolio.org/search?SearchableText=septembro), Blogo de Ken Miner kaj en aliaj lokoj (http://www.google.com/custom?q=septembro&sa.x=0&sa.y=0&sitesearch=esperanto.cri.cn&domains=esperanto.cri.cn&client=pub-0646231730893954&forid=1&channel=1649262874&ie=UTF-8&oe=UTF-8&safe=active&hl=eo) kaj ĉiu uzas kun minusklo. Ĉiam estas esceptoj, sed ĉu vi povas montri al mi iun gravan eldonaĵon, kiu regule uzas la monatojn kun majusklo? Ni jam centfoje interkonsentis, ke Vikipedio ne rajtas enkonduki novajn skribmanierojn, gramatikaĵojn nur respeguli la vivantan lingvon. Gramatikemuloj povas aliloke, sur propra blogejo eksperimenti, savi la mondon kaj la Sanktan Lingvon. Narvalo 17:49, 10. Okt 2010 (UTC)

Tre, tre granda plejmulto de esperantistoj uzas etliterajn monatnomojn. Tiel estas, interalie, en oficialaj eldonaĵoj de UEA kaj en Reta Vortaro. Same en ĉiuj plej prestiĝaj retejoj, inkluzive de: Libera Folio; Edukado.net; Lernu; La Bona Lingvo. Ni nepre respektu la jaman kutimon, ĉar reinventi Esperanton ne estas nia tasko.
Se esperantistoj amase transiros al grandliteraj monatnomoj, tiam ankaŭ Vikipedio ŝanĝu sian regulon, sed nuntempe tiu sojla maso klare ne ekzistas. --WinstonSmith 16:33, 24. Okt 2010 (UTC)

Kkial ni devigu obei iun regulon en Vikipedio? Estas klare, ke nuntempe plej multe estas uzata minuskla skribo, sed ni havas nenian kaŭzon nomi majusklajn monatnomojn eraraj. Majusklan skribon uzas iuj tre aŭtoritataj fontoj (PIV, Fundamento), kaj la ofte referencataj eldonaĵoj (de UEA, Monato k.s.) eble baziĝas sur opinio de unu redaktisto. Ankaŭ malpermeso skribi "Januaro" signifus reinventon de Esperanto. Ni certe povas pace vivi kun du malsamaj ortografiaj tradicioj (kiel vivas ekz. la anglalingva Vikipedio). Mi tre miras pri la ĉiama emego unuformigi la lingvaĵon, reformuli tute senerarajn vortojn simple laŭ ies gusto. Tamen en la Vikipedia lingvaĵo svarmas evidentaj eraroj. Bonvolu unue inventi devigan regulon verki en komprenebla kaj iom-tiom senerara Esperanto. --Surfo 18:36, 24. Okt 2010 (UTC)

Mi rimarkas, ke aperas ĉi tie argumetoj similaj al "ne estas propraj nomoj, ĉar ekzistas ĉiujare alia januaro...". Tio estas tre malforta argumento, ne nur pro tio ke ankaŭ Karloj kaj Elizabetoj estas multaj kaj ĉiujare naskiĝas novaj, sed ĉefe ĉar la monatnomoj kondutas lingve kiel propraj nomoj. Ekzemple, vidu kiam ili akceptas la artikolon. Jen listo de rapidaj trovoj el la Tekstaro:

En Berlino en Januaro de 1893

Zamenhof mortis la 14 de aprilo de 1917 j.

La skizo estis skribita jam en junio de 1934

kontraŭcara ribelo en Rusio en decembro de 1825 j

en marto de 1917

De la fino de la 80aj jaroj ĝis julio de 1997

Ĝi aperis en marto de 1999,

En Novembro de 1955 estis absolvita ankaŭ mi

Eĉ ne unu ekzemplon de la tipo "la januaro de" mi trovis. Januaro do estas la monato kies propra nomo estas "Januaro". Aliflanke estas klare, ke oni skribas

en la printempo de 1999, ĉar "printempo" ne estas propra nomo.

Mi ne volas pli eniri ĉi tian diskuton, ĉar la proponata pedanta regulismo estas simple netolerebla lingva potenc-ludo: estas plezure trudi sian opinion al la malsampensantoj. Tia ludado estas bedaŭrinde ofta en Vikipedio, videbla en la detalŝanĝemo de kelkaj partoprenantoj. Ree videblas ankaŭ la stranga postulo, ke ni estu unuformaj pro iuj ŝablonaj aŭ alia teknikaj kialoj. La sistemo servu al la lingvo, ne inverse. Pri landnomoj ni voĉdone decidis toleri du sistemojn. Mi ne vidas ion esence malsimilan en ĉi tiu afero. - Cetere, ĉu vere ĉi tia okaza diskuto povas esti iel "oficiale" decidpova en Vikipedio? --Surfo 18:38, 31. Okt 2010 (UTC)

Por majuskloj

Por Por: mi subtenas tion, ĉar tio estas la Fundamenta skribmaniero. --Tlustulimu 14:05, 10. Okt 2010 (UTC) Malforte por Malforte por. Ĝi estas Fundamenta, kaj PMEG proponas mallongigon kiel "DD Mon. JJJJ". En Vikipedio kredeble erare estas uzata "DD. Mon JJJJ". Mi ne povos pruvi nek disputos se iu malkonsentas, sed almenaŭ ĉi-momente majusklo ŝajnas al mi fari la datpriskribon pli solida, ĉar ciferoj ĉiam estas grandaj (la monato ligiĝas kun la dato kaj la jaro). Komparu: "tio okazis en oktobro 2010", "tio okazis en Oktobro 2010", "10 okt. 2010", "10 Okt. 2010". --AVRS 15:46, 10. Okt 2010 (UTC) Por Por: La monato-nomoj estas "propraj nomoj" kaj verŝajne estu majuskligitaj. -- Yekrats 13:05, 28. Okt 2010 (UTC) Por Por: Temas pri la Fundamenta sistemo, kaj pri la pli logika, ĉar la monatnomoj estas propraj nomoj. Marcos 20:56, 30. Okt 2010 (UTC)

Por minuskloj

Kaŝa, sen-priparolita balotpropono!! Neniu serioza eldonaĵo uzas majusklon hodiaŭ. Kontrolu en Esperanto aŭ aliaj eldonaĵoj. Enkonduko de nova kutimo, skribmaniero estas kontraŭ niaj tradicioj. Narvalo 17:36, 10. Okt 2010 (UTC) Por Por: mi subtenas tion, ĉar ĉi tio estas la nuna kutima lingvouzo. Maksim 15:52, 24. Okt 2010 (UTC) Por Por: Granda plejmulto de esperantistoj uzas minusklojn: tiel estas, interalie, en oficialaj eldonaĵoj de UEA kaj en la tre prestiĝaj retejoj Libera Folio, Edukado.net, Lernu, Reta Vortaro, La Bona Lingvo, kaj multaj aliaj. Reinventi Esperanton ne estas nia tasko. --WinstonSmith 16:33, 24. Okt 2010 (UTC) Por Por: Monatoj estas komunaj nomoj --pino 17:44, 24. Okt 2010 (UTC) Por Por: Minuskloj estas la plej kutima lingvouzo nuntempe. (Ĉu ĉi tio nun estas ia oficiala baloto??) Moldur 18:50, 24. Okt 2010 (UTC) Por Por: Minuskla skribo de monat-nomoj dominas super la majuskla jam delonge. Estas ja vero, ke en la Fundamento ili estas traktataj kiel propraj nomoj, sed jam ĉe Z la uzo ne estas unueca. Mevo 10:56, 25. Okt 2010 (UTC) Por Por: Preskaŭ neniu uzas majusklan literon ĉe komenco de nomoj de monatoj, eĉ famaj Esperanto-revuoj ne uzas tian skribomanieron. Cetere en Vikipedio ekzistas miloj da artikoloj kun ene nomoj de monatoj kun minuskla litero. Reskribi ĉiun nomon de monato en Vikipedio estus malfacilege, se ne maleble.--Fiorix F1  12:19, 25. Okt 2010 (UTC) Por Por: Monataj nomoj (same kiel semajntagaj nomoj) ne estas propraj nomoj, ĉar ekzistas ĉiujare alia januaro, februaro ktp. Estas do kiel ĉe gentoj: oni skribas "bulgaro" (per minuskla "b"), ĉar ekzistas multaj, kvankam la nomo "bulgar-" estas propra nomo de unu gento.

Ni konsideru ankaŭ, ke en nia vikipedio la monatoj aperas pliparte en dat-ŝablonoj; estus tre ĝene havi batalon pri ili aŭ havi ilin en du variaĵoj. – Aisano 10:55, 31. okt 2010 (UTC)

Por Por: Mi esperas, ke ne estu grava kontraŭdiro, ke mia voĉdono estu por minuskloj kaj por neniu regulo.--kani 19:11, 2. Nov 2010 (UTC)

Konsultu foje la datoindikojn en la piednotoj de la Fundamento de Esperanto, kaj vi travivos surprizon ... Amike DidiWeidmann 23:13, 1. Nov 2010 (UTC)

Por neniu regulo

Por Por: Ambaŭ tradicioj plu vivas. Devigi unuformecon estas lingva diktatoreco pri bagatelaĵo. --Surfo 18:36, 24. Okt 2010 (UTC) Por Por: Mi esperas, ke ne estu grava kontraŭdiro, ke mia voĉdono estu por minuskloj kaj por neniu regulo.--kani 19:12, 2. Nov 2010 (UTC)

  • Certe malpermesi la Fundamentan skribmanieron oni ne rajtu. Tamen, kiun ajn usklecon oni uzas, se tio koncernas titolojn de paĝoj kiel 28-a de oktobro, almenaŭ unu el la variantoj ĉiam estu uzebla per ligiloj, ĉar ekzistas ŝablonoj kiel {{Nomo de monato}}, komuniki la deziratan usklecon al kiuj povas esti malsimplige pro interplekto (ekzemplo: incubator:Category:Wn/eo/28-a de oktobro). --AVRS 14:47, 28. Okt 2010 (UTC)

Saluton, amikoj. Mi verkadis la komencon de Dua listo de havendaj artikoloj. Ĝi tiu listo estas intenciita esti sekva listo post la ĉefa Listo de havendaj artikoloj. Mi provis aldoni nur internaciajn temojn en la listo.

La anglalingva vikipedio havas liston de 10000 havendajn artikolojn. Tamen, mi opinias ke 1. La listo estas anglalingva-centreca, kaj 2. 10000 estas tro longa listo por mezaj Vikipedioj kiel nia.

Eventuale, mi volus traduki ĉi tiu listo al la angla lingvo kaj eksporti ĝin al meta por dua listo ĉe Meta. Tamen, mi volis komenci la liston ĉi tie en la Esperanto-Vikipedio, do ĝi povas komenci kun vera internacia etoso. Mi mem eble estas usono-centrisma, do miaj listigitaj glosoj ne estas finaj. Mi simple elektis temojn kiujn mi opiniis kiel gravajn. Mi eventuale volus la liston enhavi 1000 listerojn.

Mi kuraĝigus al vi partopreni en la projekto. Se vi povas pensi taŭgan gravan internacian temon, kiu ne aperis en la unua listo, bonvolu aldoni ĝin. Dankon! -- Yekrats 16:40, 22. Sep 2010 (UTC)

ALFRED MOLET

Atentu! iu uzanto nomita ALFRED MOLET provis vandalizi artikolon Cattenières - tiu ulo estas konsiderata kiel spamisto de franca Vikipedio (Discussion utilisateur:ALFRED MOLET). --Dominik 08:52, 23. Sep 2010 (UTC)

Dankon, Dominik, pro via malfaro kaj atentigo. Mi ĵus avertis lin. Se li refaros, tiam mi aŭ alia administranto devos bloki la ulon. Amike --Tlustulimu 09:54, 23. Sep 2010 (UTC)

Longo de artikoloj

Estas limoj de artikoloj: 1, 10 kaj 30 mil bitokoj por ricevi punktojn. Nuntempe mi eksciis, ke tio valoras sen lingvaj ligiloj. Kalkuli tion estas komplika por mi. Ekzemple mi trovis artikolon kun 900 bitokoj. Mi aldonis iom pli ol 100 bitokojn, sed mi ne scias, ĉu tiom sufiĉas? Ĉu estas simpla metodo ekscii la longecon sen lingvaj ligiloj?

La alia demando estas eble stulta, sed mi estas simplulo. Estas kategorio kun pli ol mil artikoloj. Se mi volas ekscii, ĉu inter ili estas artikoloj malpli ol 1 mil bitokoj sen lingvaj ligiloj, ĉu estas facila metodo? Individue (po 1) estas malfacile. Estas listo de tre mallongaj artikoloj, sed tio tute ne estas uzebla, ĉar komence ĉiuj estas dispartigiloj.--Crosstor 07:38, 25. Sep 2010 (UTC)

Proponoj de gvidlinioj

Saluton al ĉiuj, mi vidas, ke estas du paĝoj, kiuj atendas aprobon de komunumo:

Vikipedio:Taksado

La paĝo temas pri maniero por averti la leganton, ke la paĝo estas evoluigenda aŭ ke la paĝo estas elstara. Kontraŭ Kontraŭ: mi kontraŭas tiun metodon ĉar ne taŭgas por Vikipedio. Ĉi tie, neniam estas 100% plenumita artikolo: ĉiuj artikoloj ĉiam evoluigas, neniam estas lasta versio. Do, estas malkorekte valuti matematike la plenumon de la artikolo. --→ Airon 15:50, 25. Sep 2010 (UTC) Kontraŭ Kontraŭ: mi samopinias. Tia takso estas ebla se oni tradukas alilingvan artikolon - sed ne dum la verkado baze de diversaj fontoj. --Lohengrin 10:53, 6. Okt 2010 (UTC) Kontraŭ Kontraŭ: mi pensas, ke tia taksado ne bone eblas. Do artikolo fakte neniam pretiĝas, kaj ĉiam iu trovas ion por aldoni aŭ korekti. --Tlustulimu 11:57, 6. Okt 2010 (UTC)

Komento Komento: : almenaŭ en la Vikipedioj en la rusa kaj la angla oni taksas artikolon aparte por ĉiu "projekto", do taŭgecon de la artikolo por leganto/verkanto pri iu temo. Eble por la Esperantlingva Vikipedio vasta preciza taksado ankoraŭ estus iom tro frua; ankaŭ jam ekzistas taksoj "ĝermo", "leginda", "elstara". --AVRS 12:04, 10. Okt 2010 (UTC)

Vikipedio:Regularo pri tuja forigado

La paĝo temas pri regularo, kiuj permesas la administranton forigi tuje paĝon. Por Por: Ĝi rapidigas la forigadprocezon kaj malplenigas la aktuale ĉefan kategorion pri forigado --→ Airon 15:50, 25. Sep 2010 (UTC)

Priskribo en la listero n-ro 4 («Neenciklopedia artikolo aŭ promova paĝo, persona vivpriskribospamo.») ŝajnas al mi esti tro vasta. Ĉu eble vi intencis, ke la adjektivo "Neenciklopedia" aplikiĝu al ĉiuj listigitaj en ĝi aferoj, sed ne nur al "artikolo" (kion aludas la ligilo)? Mi dubas, ĉu tio ne maldistingus bonlingvan, sed malneŭtralan artikolon kaj reklamon, aŭ vivpriskriban ĝermon kaj reklaman aŭ privatan vivpriskribon de malkonatulo. --AVRS 17:09, 25. Sep 2010 (UTC)
Mi konsentas kun AVRS ke la kvara listero estas problema. Ĝuste pri tio, ĉu artikolo estas enciklopedia aŭ ne ofte necesas diskuto, kaj administranto ne simple mem decidu laŭ sia bontrova. Sed eble sufiĉas aldono de "klare" komence de la listero, do "Klare neenciklopedia artikolo ...". Neklaraj kazoj ĉiam estu diskutata. Se tiu "klare" estos aldonata, mi verŝajne voĉdonos por ĉi tiu regularo. Marcos 21:28, 9. Okt 2010 (UTC)

Mi min detenas pri la regularo, ĉar ne scias ĉu temas pri justa kaj ĝusta regularo. Sed mi ja konsentas ke necesas ia regularo pri rapida forigo. Se oni esploras la paĝojn nun ekzistantajn en tiu kategorio, oni konstatas ke pluraj el ili estas evidentaj, kaj tamen ne estis forigitaj de antaŭ pluraj monatoj. Do, necesas ke administrantoj povu facile kaj rapide forigi paĝojn pri kies forigindeco apenaŭ estas duboj. Vidu ankaŭ Speciala:Mallongaj_paĝoj --Tonyo 18:50, 27. Sep 2010 (UTC)

Nombroj de aĵoj en kategorioj

En kategorioj (vd ekz-e en Kategorio:Esperanto) ĉe nomo de ĉiu el ties subkategorioj videblas nombro de subkategorioj de tiu subkategorio. Kion vi opinias pri aldono tien de nombroj de paĝoj kaj eble dosieroj? Ekzemple en la Komunejo, en la anglalingva, franclingva, germanlingva, hispanlingva, pollingva, kaj ruslingva Vikipedioj montratas ĉiuj tri nombroj. El tiuj nur la franca traduko estas en TranslateWiki. Se ne per TranslateWiki, traduko meteblas en MediaWiki:Categorytree-member-num/eo ĉi tie. --AVRS 16:17, 27. Sep 2010 (UTC)

Jes, aldono de nombro de paĝoj plaĉus al mi. Moldur 19:51, 29. Sep 2010 (UTC)
Mi redaktis MediaWiki:Categorytree-member-num kaj tie enmetis ($1 K, $2 P, $3 D) kio estigas <nombro da subkategorioj> K, <nombro da paĝoj> P, nombro da dosieroj> D. Atentu ke MediaWiki:Categorytree-member-num/eo ekzistas en multlingvaj projektoj kiaj Komunejo. Ĉi tie la sufikso /eo ne bezonatas. Arno Lagrange @ 06:03, 30. Sep 2010 (UTC)
Dankon pro la redakto. Bonos tamen kopii tien la fontan tekston de commons:MediaWiki:Categorytree-member-num/eo, por ke nulaj kvantoj ne estu montrataj. --AVRS 10:17, 1. Okt 2010 (UTC)
✔ Farite AL @ 15:03, 6. Okt 2010 (UTC)
Ree dankon. --AVRS 16:45, 6. Okt 2010 (UTC)
Tre plaĉe aspektas nun. Dankon al la farintoj! Moldur 21:03, 6. Okt 2010 (UTC)

Unuecigo de Naciaj Parkoj

Mi trovis du tute alie formitajn artikolojn pri naciaj parkoj:

  1. Naciaj Parkoj de Kanado
  2. Naciaj parkoj en Nepalo

Mi petas decidon, opinion de la komunumo por unuecigo de la esprimo:

Mia opinio: kiel geografiaĵo, devas esti Nacia parko en iu lando. Parko kun minusklo estas preferata por mi, ĉar tio estas geografiaĵa esprimo. Narvalo 20:23, 27. Sep 2010 (UTC)
Mia opinio: Nacia parko kiel titolo kaj nacia parko en artikolo. Laŭ mi estas komuna nomo kun adjektivo.--pino 08:25, 28. Sep 2010 (UTC)
Mi trovis Nacia parko, tial mi konstante tiel uzis ĝin. --Crosstor 08:28, 28. Sep 2010 (UTC)
Laŭ mi devas esti "nacia parko", kun majuskligo de la komenca "n" nur okaze ke ĝi aperas komence de frazo aŭ titolo. Pri la demando ĉu uzi "en" aŭ "de" mi momente ne havas klaran preferon, sed ja ŝatus unuecon. Marcos 21:30, 9. Okt 2010 (UTC)
Antaŭ unu jaro okazis ĉi-tie ampleksa debato rilate en kaj de. La konkludo estis uzi prefere de kaj oni decidis nur pri malmultaj esceptoj, kie oni volis emfazi, ke ne temas pri posedorilato. Nacia parko tamen evidente ja estas posedaĵo de la lando, do neniu kialo por utiligi la pli specifan prepozicion en. Amike DidiWeidmann 23:21, 1. Nov 2010 (UTC)

Saluton, mi skribis ĉi tie sed neniu respondis min. Ĉu tiu kategorio utilas? Kion ĝi celas? Laŭ mi tiu kategorio ne utilas kaj oni povas forigi gin post forigo de kodero en ŝablono:Informkesto muzikgrupo. Kion vi pensas? --→ Airon 08:26, 29. Sep 2010 (UTC)

Por Por: forigo. La kategorio vere tre strangas titole. Kaj tial nur povas esti forigata. Amike --Tlustulimu 15:06, 29. Sep 2010 (UTC)

Forbaritaj uzantoj kaj regularo pri forbaroj

Estimataj kolegoj, mi denove devas malfermi diskuton pri tio, kiel niaj administrantoj forbaras kelkajn uzantojn. Estis kreita paĝo nomita regularo pri forbaroj, sed kiel ŝajnas, neniu el administrantoj direktas sin per ĝi. Ĉu tiu paĝo do estas forigenda? Administrantoj Yekrats kaj poste Narvalo forbaris uzanton Drynet, kiu redaktis 17-foje, stato al 28. Sep 2010 por 2 horoj, poste por 1 tago. Kaŭzo? Onidire Enigis malveraĵojn: Enigis ŝercajn dubajn "faktojn" en artikoloj. Kontraŭ al tio uzanto Jujijo estis forbarita por 1 semajno nur pro tio, ke li faris, kion administranto Tlustulimu volis, ke li faru. Se ni rigardos la kontribuojn de Jujijo, li redaktis 3 965-foje. Tlustulimu ne sciis, kion kun li, li do simple forbaris lin. En neniu diskuta uzanta paĝo mi vidis atentigon pri tio, ke oni intencas (volas, prepariĝas, povas...) forbari iun pro tio. Nur post la forbaro konciza raporto, ke iu forbaris la konkretan uzanton. Neniu ebleco redakti almenaŭ la diskutan uzantan paĝon de forbarito!

Nun rigardu la paĝon pri forbaroj kaj diru, kiu regulo el tiu ĉi paĝo estis uzita por forbari uzanton Drynet kaj uzanton Jujijo. Mi trovis neniun. Nur propra volo de la administrantoj. Petr Tomasovsky 08:47, 29. Sep 2010 (UTC)

Kopiita laŭ forbarprotokolo:

  • 20:07, 28. Sep 2010 Narvalo (Diskuto | kontribuoj) forbaris "Drynet (Diskuto | kontribuoj)" por daŭro de "1 tago" ‎ (Enigis fuŝaĵojn)
  • 16:22, 28. Sep 2010 Yekrats (Diskuto | kontribuoj) forbaris "Drynet (Diskuto | kontribuoj)" por daŭro de "2 horoj" ‎ (Enigis malveraĵojn: Enigis ŝercajn dubajn "faktojn" en artikoloj.)
  • 16:32, 17. Sep 2010 Tlustulimu (Diskuto | kontribuoj) forbaris "الشبح العربي (Diskuto | kontribuoj)" por daŭro de "1 monato" ‎ (Enigis fuŝaĵojn: Alinomigis ripete al netaŭga titolo, malfaris ties malfaron)
  • 18:53, 11. Sep 2010 Tlustulimu (Diskuto | kontribuoj) forbaris "Jujijo (Diskuto | kontribuoj)" por daŭro de "1 semajno" ‎ (Enigis fuŝaĵojn: Nekonvena diskutomaniero, ne ŝanĝita post admonoj)

Kio estas skribita en la krampoj, kio devas esti eble la kaŭzo de forbaro, ne estas principa. Skribi oni povas ĉion ajn. Petr Tomasovsky 08:47, 29. Sep 2010 (UTC)


Se vi konkrete analizintus agadon de Drynet, okulfrapas, ke li intence detruis artikolojn, kreis artikolojn kun intence fuŝa enteno. Li aldonis ekz. (en la nigra):

Drynet, post la unua forbarado daŭris sian detruan agadon, tiel necesis urĝe haltigi lin.

Do, fakte tiuj kaŭzoj (intenca detruo de artikoloj, intence fuŝe kreitaj novartikoloj) ne estas menciitaj inter la kireterioj de urĝa forbaro, sed ni devas aldoni tion, kompletigi la liston. Neniu volas post 3 tagoj korekti centojn de misredaktitaj artikoloj. Narvalo 09:18, 29. Sep 2010 (UTC)

Vi (PT) eble ne legis, kiajn ŝanĝojn faris Drynet. Via atentigo instigis min rigardi, kaj mi trovas la forbardecidojn esti tute en ordo. Drynet verŝajne kapablus serioze helpi al Vikipedio, sed nun li nur ekzercas sin pri dubindaj humuraĵoj, kiujn aliaj devas forsarki kiel eble plej baldaŭ. Fakte unu lia aldono (tiu en Ananaso) vekis eĉ simpation ĉe mi, ĉar li per tio elstarigis la infanece naivan komprenon de la originala verkinto. Sed kial li ne simple ĝustigis la tekston anstataŭ verki nepre forigendan frazon? – Mi ne scias pri Jujijo, sed almenaŭ pri la ĉikanulo Drynet la decido estis ĝusta. --Surfo 09:26, 29. Sep 2010 (UTC)

Lando de la monato

La 1-an de oktobro venas denove la tempo dediĉi unu monaton al Lando de la monato. Kiel kutime, ĝi estu lando por kiuj la artikoloj en Vikipedio estas malpli oftaj aŭ evoluigitaj ol tio kion ĝi meritas. Voĉdonu aŭ proponu tie ĉi. --Tonyo 14:06, 30. Sep 2010 (UTC)

Nomŝanĝo

Saluton, ĉu iu povus ŝanĝi la artikolon Abasolo (komunumo) al nova Abasolo (komunumo de Nuevo León)? —La komenton aldonis, sen subskribo, Esperantst (diskuto • kontribuoj)

Kial? Ĉu estas pluraj komunumoj nomataj Abasolo? --→ Airon 06:53, 1. Okt 2010 (UTC)
Farita de --Crosstor 06:54, 1. Okt 2010 (UTC)
Mi petus al Narvalo ne fuŝi la aferon. Crosstor danke ŝanĝis al Abasolo (komunumo de Nuevo León), sed Narvalo poste ŝanĝis la nomon al Abasolo (Nuevo León). La parto en la krampoj tamen estas necesaj por diferenci kun la samnoma ĉefurbo de la komunumo kaj inter samnomaj aliaj komunumoj en Meksiko. Se li faras tiajn ŝanĝojn li almenaŭ faru korekte, ĉar en la listo de la komunumoj li "forgesis" ŝanĝi la tabelon, tiel en la tabelo nun estas ruĝa ligilo ĉe la koncerna komunumo, sed aperas la blua ligilo de la ĉefurbo, kvankam tiu artikolo ankoraŭ ne ekzistas.

Azio buĉata

Anonimulo (80.143.147.249) vandalas la artikolon Azio. La lasta ŝanĝo (ties kvara) estas grandega aldono, kaj verŝajne pro tio mia retumilo aŭ la Vikipedia sistemo rifuzas montri ĝin. Ĉu iu kapablulo bonvolas kontroli, kio okazas? --Surfo 18:26, 14. Okt 2010 (UTC)

Mi sendanĝere (eble ĉar mi ne uzas "Montri antaŭrigardon je la unua redakto") malfaris ĝiajn redaktojn per la funkcio "restarigi" de Ŝprucfenestroj. --AVRS 19:13, 14. Okt 2010 (UTC)

Elŝuti kiel PDF kaj kursiva titolo

Kiam oni elŝutas kiel PDF artiklon kun kursiva titolo ekzemple Thaumatomyia notata la titolo vidiĝas ne korekta. En franca ekz. fr:Xanthoria parietina , germana ekz. de:Physconia distorta kaj angla ekz. en:Heterodermia vikipedia ne estas problemo. Ĉu iu komprenas la problemon ? --pino 18:40, 14. Okt 2010 (UTC)

Saluton, Pino. Kiel aspektas la nekorekteco? Eble tion kaŭzas la ŝablono {{Titolo}}, kiu estas uzata en Thaumatomyia notata. Ĝi uzas la vikian variablon {{DISPLAYTITLE. Ĉu iu eble scias, ĉu eblas "superruzi" la PDF-kreigan aldonaĵon de la Vikipedio? Amike --Tlustulimu 19:35, 14. Okt 2010 (UTC)
Aperas "<"span lang="la" - xml:lang="la" dir="ltr" >Thaumatomyia notata</span">" sed ne en franca, germanana au angla kiuj uazas ankaŭ {{DISPLAYTITLE. --pino 05:14, 15. Okt 2010 (UTC)
Mi vane provis fari ŝanĝojn al {{lang}} kiun mi supozis respondeca de la fuŝo. Kaj jes en la franca funkcias, en Esperanto. Mi rimarkis ke en la franca la titolo ne aperas kursive. Ĉu hazarde {{titolo}} ne devus esti ekskludita de printado ? Arno Lagrange @ 08:56, 15. Okt 2010 (UTC)
Jes! tio estis la solvo {{titolo}} estu ekskludita de printado AL @
Funkcias. Brave! Dankon! --pino 17:33, 15. Okt 2010 (UTC)

Piednoto kun ligilo? - Referenco kun ligilo?

En la artikolo pri Rudolf Sarközi mi volis fari piednoton enhavantan ligilon al germanlingva retpaĝo kaj ne sukcesis. Sama malsukceso por referenco al retpaĝo enhavantan germanlingvan pdf-dosieron. Ĉu iu pretus klarigi la procedon? Antaŭdankon.

Oni devas aldoni la vorton references/. --pino 15:58, 16. Okt 2010 (UTC)

Ĉu transiri al la ĝustaj rumanaj literoj?

La esperanta vikipedio uzas, kiel pluraj aliaj, iom erarajn formojn de la rumanaj literoj "ș" kaj "ț", nome "ş" kaj "ţ" (la ĝusta formo havas komon sub la literoj, kun eta distanco; la malĝusta havas subhokon ligitan kun la litero). La kialo estas, ke ĝis antaŭ nelonge multaj komputiloj ne posedis tiparojn kun la ĝustaj literoj. Tio nun pliboniĝis, kaj la rumana vikipedio transiris al la ĝustaj formoj (vidu ro:Wikipedia:Diacriticele vechi și noi).

Ĉu ankaŭ ni transiru? Laŭ mia impreso la "novaj diakritaj signoj" (tiel la rumana VP nomas ilin) estas nun uzataj almenaŭ de la angla kaj germana vikipedioj. Mi ne havas klaran ideon, kiel ni povus fari la transiron; ĉu roboto povas helpi, aŭ ĉu ĉion necesas fari mane.

Sed ja indas decidi, ĉu ni permesu nomŝanĝojn almenaŭ de la iom gravaj artikoloj pri rumanoj aŭ rumanaj geografiaĵoj (ekz. Timişoara, Nicolae CeauşescuTeoctist Arăpaşu) aŭ preferas malpermesi aŭ malrekomendi ĝin por eviti (dumtempan) neunuecon. Mi estus preta okupiĝi pri tiaj nomŝanĝoj, sed ne volas konfuzi aliajn. -- Aisano 16:26, 17. Okt 2010 (UTC)

Mi certas ke iom post iom Vikipedio transirados al la ĝustaj literoj; la demando ne estas "ĉu", sed nur "kiam" kaj "kiel rapide". Estos ja granda laboro, kaj estus bone uzi helpon de iuj robotoj. Sed nepre ja nomŝanĝoj al la korektaj formoj estus permesataj (kun alidirektiloj el la ĝis nun uzataj formoj). Moldur 20:19, 17. Okt 2010 (UTC)
Dankon pro via subteno! Mi do komencis kaj registros miajn ŝanĝojn en listo por ebligi kontrolon, ke mi ne tro fuŝas – espereble. -- Aisano 20:57, 18. Okt 2010 (UTC)
Eble estas utile refenci al Unikoda alfabeto, por precizigi ke koncernaj literoj Ș, ș, Ț, ț okupas la lokojn 536, 537, 538 kaj 539 respektive de "Latin etendita-B" tabelo. --Dominik 18:59, 22. Okt 2010 (UTC)
Bona ideo. Mi kontrolis la literojn, kiujn mi ĝis nun uzis, kaj ili identas kun viaj. Nu, mi estis preninta ilin el la rumana vikipedio, do tio estis esperebla.
Intertempe mi finis la rumanajn distriktojn kaj urbojn. Vilaĝoj estas multe pli, kaj granda problemo estas la kategorioj. Eble ekzistas robotoj por ŝanĝi la nomojn de kategorioj; mi metis noton al la koncerna paĝo. -- Aisano 19:37, 24. Okt 2010 (UTC)

Iom da franca teksto

Saluton. Mi ĵus trovis kelkajn francajn frazojn en Akeno (frukto). Ĉu iu povus traduki tion esperanten? Amike --Tlustulimu 19:19, 18. Okt 2010 (UTC)

2010 Fundraising Is Almost Here

Hello Wikipedians, I am Theo and I am working for the Wikimedia Foundation during the 2010 Fundraiser. My job is to be the liaison between your community and the Foundation. This year's fundraiser is intended to be a collaborative and global effort; we recognize that banner messages which may perform well in the United States don't necessarily translate well, or appeal to international audiences.

I'm contacting you as I am currently looking for translators who are willing to contribute to this project by helping translate and localize messages into different languages and suggesting messages that would appeal to your readers on the Fundraising Meta Page. We've started the setup on meta for both banner submission, statistical analysis, and grouping volunteers together.
Use the talk pages on meta, talk to your local communities, talk to others, talk to us, and add your feedback to the proposed messages as well! I look forward to working with you during this year's fundraiser. If someone could translate this message I would really appreciate it so that everyone is able to understand our goals and contribute to this year's campaign.
Theo (WMF) 18:10, 20. Okt 2010 (UTC)

Babelŝablonoj kun la kodo "arp"

Saluton. Ekzistas babelŝablonoj kun la kodo "arp". Tiu kodo, laŭ Vikipedio kaj la priskribo de la ŝablonoj, indikas la arapahan lingvon, dum la arpitanan indikas la kodo "frp". Tamen la teksto en ili ŝajne temas pri la arpitana lingvo, kaj tian ŝablonon uzis Uzanto:Kaha, parolanto de la arpitana. Do la ŝablonoj ŝajnas misuzi la kodon. --AVRS 12:06, 24. Okt 2010 (UTC)

Mi movis ĉiujn 'arp' al 'frp'. Temis pri eraro de Uzanto:Kaha pri la kodo de la arpitana Arno Lagrange @ 09:35, 25. Okt 2010 (UTC)
Okaze de tiu korektado mi konstatis ke ne plu funkciis la aŭtomata ordigo de uzantopaĝoj en kategoriojn de uzantoj laŭ lingvoscioj pro tio ke la ordigo estis bazita sur la fakto ke uzantopaĝo apartenis al nomspaco "Vikipediisto". Post ŝanĝo de tiu nomspaco al "uzanto", tio ne plu funkciis. Mi do riparis anstataŭante "Vikipediisto" per {{ns:2}} kiu ĉiukaze kongruas kun {{NAMESPACE}}; jen flankaj damaĝoj de iuj ŝanĝoj kies ĉiuj sekvoj ne estis antaŭtaksitaj. AL @ 09:47, 25. Okt 2010 (UTC)
Dankon pro la prizorgo. --AVRS 16:01, 25. Okt 2010 (UTC)

Koncentrejo bildo de la tago 25okt2010

plian fojon, bildo de la tago de 25okt2010 estas uzata por promocii alilingvan vikipedion, ligante la vorton Koncentrejo al la franca anst. la esperanta vikipedio. Ĉar ne estas klare kiel ŝanĝi tion, mi ne povis mem ripari tiun misfaron. --Dominik 01:07, 25. Okt 2010 (UTC)

Ligi al alilingva vikipedio ne estas promocii ĝin, sed ligi al enhavoplena akurata artikolo anstataŭ neekzistanta aŭ ĝermo. Ĉu utilas havi ruĝajn ligilojn en Ĉefpaĝo ? Ruĝaj ligiloj utilas nur al redaktontoj. Al ordinaraj legantoj pli utilas ligo al alilingva vikipedio, eĉ se ĝi ne atingas lingvon kiun la leganto scipovas, ĉar tiu el tiu paĝo povas aliri artikolon en lingvo kiun li/ŝi regas. Tio ne eblas per ruĝa ligilo. Laŭ mi vikipedioj en diversaj lingvoj ne estas konkurencaj, sed helpas unu la alian : se mi ne trovas la informojn kiujn mi serĉas, mi povas esplori artikolojn en aliaj lingvoj por trovi ilin. Vikipedio ja estas redaktata, en ĝi, precipe en la Esperanta, estas grandaj mankoj, kiujn aliro al alilingva versio povas iel kompensi.
Kaj bonvolu ne diri, Dominik, ke vi ne scias kiel ŝanĝi priskribon de "bildoj de la tago ĉar vi jam faris tion. Se vi ne plu memoras kiel vi faris bonvolu relegi instrukciojn alklakante la ligilon Aldonu la venontan bildon ! kiu aperas sub la Bildo. Arno Lagrange @ 08:18, 25. Okt 2010 (UTC)
Kara Arno, dankon pro la ŝanĝo - mi konstatis, ke vi faris la ŝanĝon en la ŝablono de la jaro 2009, dum mi vane provi fari ŝanĝon en tiu de la jaro 2010 - kaj la priskribo de bildo de plu aperis, kaj poste mi nuligis miajn ŝanĝojn - ĉar en tiu kazo ekzistis jam preta esperantlingva artikolo, via unua paragrafo ne havas kialon.
Tamen la franclingva artikolo estas multe pli ampleksa ol la Esperanta. Mi konfesu ke mi redaktante tiujn bildopriskribojn laboris el franclingva versio de priskriboj en komunejo kaj foje preteratentis ke bona artikolo ekzistas en Esperanto. Povas esti ankaŭ ke tiam mankis la interlingva ligilo el la franca. Ĉiel ajn, akurata provizo de BdlT por ĉiu tago estas iom peza kaj teda tasko kiun mi provis plenumi dum kelkaj monatoj, sed nun lasis ĉar mi trovis tiun taskon tro peza por mi sola, dum mi ek de la komenco atentigis pri la prognozenda pezo de la tasko. Pro tio BdlT havas grandajn mankojn: bildoj ne plu estas provizataj akurate por ĉiu tago jam de multaj monatoj, priskriboj povas esti eraraj aŭ misvojigaj. Ja estas vikio kun multaj plibonigendaĵoj. Ĉiu portu propran parton de la taskaro. AL @ 14:40, 25. Okt 2010 (UTC)
Aliflanke, vi mem NE uzis la instrukciojn indikitajn en "Vikipedio:Bildo de la tago|Aldonu la venontan bildon". Vi iel sciis ke bildo kaj priskribo troviĝis alie ol indikite - kaj tion iu ajn ne povis diveni --Dominik 09:38, 25. Okt 2010 (UTC)
Jes, la Bildo de la Tago estas bela projekto kiu necesus regulan kontribuadon por provizi apartan bildon por ĉiu tago. Kiam evidentiĝis ke ne estas sufiĉe da kontribuantoj kaj ke bildoj ne estas akurate provizitaj mi enmetis kroman kodon por ke, kiam ne estas bildo por la hodiaŭa tago, tiam montrita estas tiu de la sama tago el la lasta jaro. Informo por tio legeblis - kaj denove legeblas - en la paĝo Bildo de la tago ke mankas la bildo por la tago kaj ke anstataŭe montriĝas tiu de la lasta jaro. Tlustulimu (d k RK @) faris ŝanĝon en la kodo kiu bedaŭrinde malaperigis tiun utilan informon. Mi ĵus restarigis ĝin. AL @ 10:43, 25. Okt 2010 (UTC)

Ŝanĝo de 88.160.202.212

Saluton. Mi ĵus vidis, ke 88.160.202.212 forigis el multaj artikoloj certan eksteran ligilon. Ĉu iu uzanto, kiu spertas pri astronomio, povus kontroli tion, ĉu tio estas en ordo? Amike --Tlustulimu 17:57, 28. Okt 2010 (UTC)

Maliculo el IP N-ro 173.224.222.29 amuziĝas sendi seks-proponojn en la angla:

You've got a pussy,

I have a dick.

So what's the problem?

Let's do it quick!

Ĉu iel eblas forbari lin? Antaŭdankon. --Dominik 20:08, 28. Okt 2010 (UTC)

Mi forbaris la adreson por unu semajno. Se li uzas nur tiun ĉi adreson, li probable perdos la intereson en tiu tempo. – Umbert' 20:59, 28. Okt 2010 (UTC)
Pormemore iu anonima uzanto (Uzanta diskuto:94.23.58.72) jam agis sammaniere ĉ. la 25-a de majo 2010 - vidu: Vikipedio:Babilejo/Arkivo_2010_3#Seksobsedita idioto. --Dominik 12:12, 7. Nov 2010 (UTC)

Vortaro pri la Krea Komunaĵo

Bonvolu konsili al mi, kiu Vikiprojekto plej taŭgas, se mi volas ien loki liston de Anglaj-Esperantaj tradukoj, kiuj estas uzitaj por parta Esperantigo de la retejo www.creativecommons.org. Verŝajne ne Vikivortaro, ĉar tie necesus krei apartan paĝon por ĉiu vorto kaj redaktoj estus tro malfacilaj. Ĉu estas por tio pli bona Vikifontaro aŭ Vikilibroj? Dankon. --Petrus Adamus 12:22, 29. Okt 2010 (UTC)

Ĉu temas pri tradukoj de vortoj, aŭ ĉu de frazoj? En la unua okazo, bedaŭrinde Vikivortaro estas treege la plej taŭga loko, kvankam mi konscias, ke la aldonado estus iom temporaba. En la dua okazo, ekzistas la fraztraduka retejo Tatoeba, kie Esperantistoj jam akirigis al nia lingvo respektindan rangon inter la aliaj; ankaŭ, la Tradukilo de Google tre ŝatas tiajn frazparojn, ĉar per sufiĉa kvanto da ili ĝi povas realigi aŭtomatan tradukadon (kiu efektive ankoraŭ ne eblas inter Esperanto kaj la angla). Tamen kompreneble ĉi-lastaj ne estas vikimediaj projektoj, kaj pri Google (kvankam tia aldonado estus potenciale tre fruktodona) mi eĉ ne povas doni al vi teknikan helpon, ĉar mi mem neniam uzis ĝin por aldoni frazparojn. Amike, --WinstonSmith 12:36, 29. Okt 2010 (UTC)
Pli granda parto konsistas el unuopaj vortoj, malpli granda el frazoj (komune malpli ol ducent duopoj). Mi nun havas tiun liston en privata dosiero, uzinte ĝin dum tradukado. Dum la laboro en estonteco mi daŭre ties datumojn uzados kaj eventuale aldonados, korektados kaj plibonigados ilin. Mi volas, ke ankaŭ aliuloj povu aldoni proponojn pri plibonigo de tradukeroj kaj ke iu povu uzi la liston en estonteco dum la tradukado anstataŭ mi. Do, miaopinie Vikivortaro absolute ne taŭgas, tie mi ne povus marki ke ekzemple tradukon de licensor mi ŝanĝis el permesanto al permesinto – la vortoj ja ambaŭ estas ĝustaj, temas nur pri nuancoj kaj persona plaĉo, tamen utilas teni tradukan unuecon enkadre de unu projekto. --Petrus Adamus 16:46, 29. Okt 2010 (UTC)
Vidu Uzanto:Petrus_Adamus/Provejo. --Petrus Adamus 17:26, 29. Okt 2010 (UTC)
De tiu listo, vi povas krei vikilibron, ekzemple "Terminareto de Krea Komunaĵo". Por tio, vi devas uzi Vikilibrojn. Por la kompletaj Esperantaj tekstoj mem, vi povas uzi Vikifontaron. CasteloBrancodiskuto 01:18, 2. Nov 2010 (UTC)
Bone, mi kreis la Terminareton de la Krea Komunaĵo. --Petrus Adamus 14:07, 4. Nov 2010 (UTC)

Atentu vandalon

Nova (aŭ ĉu la antaŭa?) vandalo modifas paĝojn aldonante bildojn. http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Kontribuoj/170.158.81.248 Bv. forbari ĝin. --Tonyo 15:21, 1. Nov 2010 (UTC)

✔ FariteUmbert' 16:06, 1. Nov 2010 (UTC)

Alia frenezulo vandalis mian diskutpaĝon. Vidu ĝian historion por trovi kaj laŭeble forbari ĝin.--Fiorix F1  15:43, 1. Nov 2010 (UTC)

✔ Farite – Tamen ni ne povas malhelpi, ke tiuj uloj revenu je alia adreso. –– Umbert' 16:08, 1. Nov 2010 (UTC)

Aktualaĵoj

Mi konstatis lastatempe ke venas multaj novaĵoj el areo de eksa Sovetio. Tio ne estas problemo, sed ja mi ne aprobas ke foje oni forigas pli gravajn novaĵojn por enmeti ne tiom gravajn. Ekzemple hodiaŭ 2a de novembro malaperis novaĵo pri nova prezidentino en Brazilo post Lula por aperigo ekzemple de sendo de armiloj rusaj al Afganio aŭ ŝanĝo de nomo de urbo en Montara Karabaĥo. Ĉu ne povas iu administranto filtri tion?--kani 19:20, 2. Nov 2010 (UTC)

Por tia filtrado ne estas bezonataj administraj povoj. Do fakte vi povas mem korekti ion tian. Nur evitu editajn militojn. Se necese kontaktu la personon, kiu forigis gravan mesaĝon favore al bagatelinformo. --> Krome la malnovaj novaĵoj ne estu forigitaj sed ŝovitaj al la arkivo. Amike DidiWeidmann 00:36, 6. Nov 2010 (UTC)
Temas pri miaj redaktoj, do mi iom klarigu mian konduton. Mi ĉiutage, kutime kelkfoje, trarigardas la novaĵojn por elekti (laŭ mi) plej interesajn kaj gravajn kaj aldoni ilin en la novaĵejo en la ĉefpaĝo de nia vikipedio. Mi uzas por tio ruslingvajn retpaĝojn, do tio klarigas abundon de respektivaj novaĵoj. Por ke ĉefpaĝo aspektu bele mi estas devigata de tempo al tempo forigi malnovajn novaĵojn (plejmulto da kiuj estis skribitaj de mi mem). La tuta forigita enhavo estas translokigata en la respektivan artikolon (ekz. novembro 2010) kaj tiele kreiĝas tiaj artikoloj. Se mi havas normalan lingvon, do mi havu normalan vikipedion, en kiu en la ĉefpaĝo aperas nur novaĵoj, tio estas novaj informoj.--RG72 06:07, 7. Nov 2010 (UTC)

Apartigiloj

Mi ĵus alinomigis la paĝon "progreso" por krei apartigilon, ĉar ekzistas pluraj difinoj kun la nomo "progreso". Se mi nun tamen volas krei la apartigilon tio ne eblas ĉar la paĝo "progreso" daŭre ekzistas. Kion mi faru? Bv. respondi al la diskuta paĝo aŭ rekte al mia diskuta paĝo. Dankon!--EsperantstEsperantst 18:54, 3. Nov 2010 (UTC)

Ĉe progreso nun estas alidirektilo al progreso (filozofio). Sufiĉas, ke vi eniru la paĝon progreso, alklaku la malgrandan vorton "progreso" tuj sub la titolo (kie legeblas "Alidirektita el Progreso"), kaj kiel kutime redaktu la paĝon por forviŝi la alidirektilan kodon kaj enmeti kion vi deziras. Amike, --WinstonSmith 19:35, 3. Nov 2010 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi supozas, ke malantaŭ tio estas nur tragika eraro, tamen nemaleblas ankaŭ malica atako kontraŭ Esperanto (ekzemple de persono, kiu falsigis mian IP-adreson). Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita. (Precipe vi povas atesti, ke estas tute malevidenta, ke mi estas sokopupito, asertante, ke vi konas min!) DidiWeidmann 21:40, 6. Nov 2010 (UTC)

Ĉu ekzistas la ebleco, ke iu pirato uzas vian WIFI konekton? --Dominik 23:02, 6. Nov 2010 (UTC)
Tio nature ne estas komplete malebla, tamen tre malverŝajna, ĉar mi posedas propran domon kun granda ĝardeno, en kiu loĝas nur mi kaj mia familio. Jam antaŭ la limo de mia tereno la WIFI ne plu estas konektebla, krome ĝi estas protekita de fajrobarilo. La pirato do devus sidi en mia domo. Fakte mi lastatempe multe survoje redaktis vikipedion en diversaj retokafejoj kaj per portebla konektilo tra telefonreto. Tiujn IP-adresojn nature povis ricevi iu pirato au tia persono povis ankaŭ utiligi maŝinon, kiun mi ankaŭ foje utiligis en kafejo. Krome la IP-adreso, kiun nia reto havas, praktike ĉiu-tage ŝanĝiĝas, ĉar ni utiligas kabloreton, kiun utiligas ĉi-tie la tuta urbo. Do IP-adreso, kiun mi havas hodiaŭ, morgaŭ havas mia najbaro ktp.DidiWeidmann 00:07, 7. Nov 2010 (UTC)
Saluton Didi! La fakto ke vi ne havas konstantan adreson eble estas komenco de klarigo: se ekzistas pirato, kiu uzas la saman kabloreton, li foje trafas saman adreson kiel vi, kaj inverse, vi foje trafas la de li uzatan adreson. Se teĥnike tio eblas, tamen vi povas pledi vian kazon ĉe la angla Vikipedio substrekante ke la uzanto "DidiWeidmann" neniam redaktis la samajn artikolojn kiel la ceteraj uzantoj koncernataj de tiu blokado. Bonan ŝancon! --Dominik 04:39, 7. Nov 2010 (UTC)
Mi ne komprenas la vorton "sokpupo" sed mi volonte asertas ke mi konas DidiWeidmann kaj li laboras ĉiam bone tie. --pino 06:27, 7. Nov 2010 (UTC)
Sokpupo (en Esperanto oni povas diri analogie ŝtrumpopupo - la metafora ja tauĝas ankaŭ en Esperanto) estas dua konto de vikipediisto sub alia nomo. Vi trovas la klarigon en la angla wikipedio sub Wikipedia:sock puppetry. La artikolo ekzistas en multaj lingvoj sed mankas ankoraŭ en Esperanto.DidiWeidmann 10:16, 7. Nov 2010 (UTC)

Didi, simple petu ke via konto estu "Ne submetita al IP-forbaro" (tio estas unu el la rajtaj de konto. Tion burokrato aŭ stivardo faros en anglalingva vikipedio, simple se vi povas montri ke vi ne estas malica kontribuanto. Mi faras tion por vi ĉi tie. Arno Lagrange @ 08:25, 7. Nov 2010 (UTC)

La konto estis malblokita je 07:08 laŭ UTC. --AVRS 09:51, 7. Nov 2010 (UTC)
En la forbaraj protokoloj de la Angla Vikipedio estas neniu mencio pri forbaro de Didi. --Petrus Adamus 09:55, 7. Nov 2010 (UTC)
Intertempe oni malblokis mian anglan konton, ĉar evidente mi fariĝis viktimo de iu pirato, kiu utiligis la saman IP-adreson kiel mi. DidiWeidmann 10:17, 7. Nov 2010 (UTC)
Mi estas kontrolisto (checkuser) en pt.wikipedia, kaj mi povas diri ke tiu ne estis IP-adresa forbaro. Ĝi estis forbaro de konto kiu uzis saman (aŭ similan) IP-adreson ankaŭ iam uzata por alia forbarita vikipediisto. Ĉar DidiWeidmann uzas ŝanĝiĝantajn IP-numerojn, tiu povas okazi. Ne estis aŭtomata forbaro, sed forbaro por individua analizo. Do, ĉar ili uzis kontrolistajn informaciojn kiujn ni ne povas vidi, ni ne povus helpi lin. Tamen, DidiWeidmann faris la korektan agon: peti alian analizon al kontrolistoj. Laŭ mia opinio, tiu forbaro estis sengardula. Feliĉe, ni ne havis tiujn problemojn en Esperanta Vikipedio por bezoni kontrolistojn ĉi tie (kaj ankaŭ ne sufiĉe da vikipediistoj por elekti ilin, mi pensas). Sed, se aliaj vikipediistoj poste bezonos helpon pri tiu afero, mi sugestas peti al administrantojn por diskuti pri tio pli diskrete. Mi komentis tie-ĉi, ĉar DidiWeidmann mem uzis Diskutejon, sed multe de tiuj informoj ne devus esti diskutita tiel. La kontrolistoj devas respekti tiun regularon. CasteloBrancodiskuto 20:20, 7. Nov 2010 (UTC)

Stilaranĝo; Del Nayar

Saluton, kiel mi povas atingi ke la tabelo pri la indiĝenaj lingvoj en la artikolo pri Del Nayar aperas iom pli maldekstre (same kiel la teksto) kaj kion fari ke estu iom pli da distanco inter la tabelo kaj la teksto dekstre? Vi povas respondi al mia diskutpaĝo aŭ en la diskutejo. Dankon! --Esperantst 19:27, 8. Nov 2010 (UTC)

"Vikipedio ne estas reklamejo"

Mi ĵus aldonis sekcion al la artikolo "Kio Vikipedio ne estas", jen Vikipedio ne estas reklamejo, tradukita el la angla. Mi verkas ĝin pro mia konstato kaj pensado pri la artikolo Kastela Respubliko. Kion vi opinias pri la temo? Dankas vin Yekrats 21:07, 10. Nov 2010 (UTC). Ankaŭ mi verkas Vikipedio:Notindeco. -- Yekrats 22:15, 10. Nov 2010 (UTC)

Verdire Kastela Respubliko estas ege dubinda mikronacio sed laŭ mi ĝi estas vera kultura esperanta fakto, do ni ne forigu.--pino 07:08, 11. Nov 2010 (UTC) kaj --Crosstor 08:34, 11. Nov 2010 (UTC)