El Vikipedio, la libera enciklopedio
|
Internacia lingvo Mi subtenas la internacian disvastiĝon de esperanto sed NE volas ke ĝi fariĝu la ununura tuttera lingvo.
|
|
Iĉismo Mi emas uzi la sufikson "-iĉ-" por pli da seksegaleco en Esperanto.
|
|
Kontraŭkapitalismo Mi estas kontraŭkapitalisto kaj kredas ke Alia Mondo Eblas.
|
|
Fromaĝo Ne estas manĝo dum mi ne manĝas multajn fromaĝojn.
|
|
Sportoj Mi malkonsentas la trokomercan uzon de sportoj.
|
|
Kontraŭtoreulo Mi ne povas toleri Toreon.
|
|
Saluton! Bonvenon ĉe mia vikipediista paĝo.
Mi loĝas en Liono, francia urbo kiu troviĝas en la kultura regiono nomata Arpitanio. Mi parolas kaj la arpitanan lingvon, kaj la francan lingvon.
Mi estas verkanta plurlingvan vortareton en la arpitana, kiu troviĝas ĉi tiu ĉi adreso: [1]. Ĝi ankaŭ enhavas vortojn en esperanto. Daŭre estas kelkaj MySQL-cimoj, sed pri baldaŭa versio pli bona mi nun laboradas.
Mi esperantiĝis en 2002, kiam mi estis 14jaraĝa. Nun mi estas vigla esperantisto kaj kutime partoprenas en renkontiĝoj.
Verŝajne vi jam renkontis min ĉe:
Kaj verŝajne, se vi jam ne renkontis min, vi povos trovi min en tiuj venontaj renkontiĝoj en kiuj mi jam aliĝis:
Mi muzikumis dum momento en la duonesperantista punkrokmuzika bendo Nigra Flago.
Nun mi estas en nova grupo.
Mi ankaŭ ŝatus starigi esperantistan muzikgrupon baldaŭ.
Mi lernas lingvistikon en la liona universitato.
Mi ekis aktivadi en 2004 en la vikipedio... Kaj pli kaj pli vigle aktivadas.
La 17an de novembro, mi elektis verki almenaŭ 10 taŭgajn artikolojn ĉiusemajne por plikvante partopreni en la projekto. Sekvu ĉiutagan raporton de tiu promeso.