Saltu al enhavo

Ŝotro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝotro uzata kiel balasto por fervoja trako.

Ŝotro (de germane Schotter) estas ŝtonrompaĵo, uzata i.a. por voj- kaj ŝose-konstruado aŭ kiel t.n. balasto sur la grundo de fervoja trako por ŝtopi kaj firmigi la ŝpalojn. Malgrandpecan ŝotron, miksitan kun bitumo kaj asfalto oni nomas makadamo.

Maŝino por ŝanĝo de subrela ŝotro.

ŝotro estas eĝaj ŝtonoj uzataj en fervoja aŭ voja konstruado. Ili estas produktitaj en rompmaŝinoj aŭ kiel defalaĵoj dum ŝtonrompado. Ili estas produktitaj el ŝtonoj de glaĉeraj morenoj, ŝtondemetaĵoj de riveroj kaj tergliso, en rompmaŝino. Ili havas grandon de 32-63 mm. rondaj ŝtonoj diverdimensiaj oni nomas "gravelo". Pli malgrandaj eĝaj ŝtonoj estas gruzoj, pli grandaj ŝtonŝotro.

Ŝotro estas uzata kiel porta tavolo en vojkonstruado, fervoja konstruado (sub la reloj) aŭ kiel ligmaterialo (en betono, bitumo). La ŝotro helpas forkonduki akvon kaj tiel la vojo fariĝas frosto-rezista.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]