El Vikipedio, la libera enciklopedio
Šenov (pole Szonów, germane Schönhof) estas urbo en Ĉeĥio, situanta en distrikto Ostrava-urbo en Moraviasilezia regiono. Vivas ĉi tie 6 585 loĝantoj (2024). La urbo konsistas el kvar bazaj sidejunuoj: Škrbeň, Volenství, Šimška kaj Šenov. Šenov estas ero de la regiono Silezia pordego. En la urbo troviĝas du bazaj lernejoj, infanĝardenoj kaj baza artista lernejo de Vilém Wünsche.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Petřvald, Havířov, Václavovice, Vratimov kaj Ostrava.
Šenov apartenas al la plej malnovaj setlejoj en Silezio. Precizan daton de la fondo ne estas konata. Verŝajne ĝi estiĝis jam en la 12-a jarcento kiel antaŭkolonia slava domaro apud komerca vojo el Opava ĝis Teŝino, kie jam en la hodiaŭ Vráclav nomata parto eble ekzistis akvokastelo en marĉoriĉa pejzaĝo. La unua skribmencio pri Šenov estas en dokumento de dekonaĵoj de la vroclava episkopujo el la tempo ĉirkaŭ la jaro 1305.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 915 |
---|
1880 | 2 178 |
---|
1890 | 2 407 |
---|
1900 | 2 970 |
---|
1910 | 3 441 |
---|
1921 | 3 489 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 4 264 |
---|
1950 | 4 908 |
---|
1961 | 4 772 |
---|
1970 | 5 083 |
---|
1980 | 5 465 |
---|
1991 | 5 330 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 5 406 |
---|
2011 | 6 013 |
---|
2014 | 6 188 |
---|
2016 | 6 314 |
---|
2017 | 6 342 |
---|
2018 | 6 385 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 6 400 |
---|
2020 | 6 393 |
---|
2021 | 6 278 |
---|
2022 | 6 477 |
---|
2023 | 6 553 |
---|
2024 | 6 585 |
---|
- Vilém Wünsche (1900–1984), ĉeĥoslovaka pentristo, grafikisto kaj ilustristo, laŭ kiu estas nomita la ĉi tiea baza lernejo
- Franz Barwig malpli juna (1868–1931), aŭstria skulptisto
- Miroslav Kačor (1950–2018), ĉeĥa dokumentaristo, scenariisto, reĝisoro kaj verkisto
- Wacław Olszak (1868–1939), pola kuracisto, nacia kaj socia aktivulo, en la jaroj 1929–1936 urbestro de Karviná
-
Šenov, baza lernejo
-
Šenov, statuoj
-
Šenov, Muelejo Šenov
-
Šenov
-
Šenov
-
Trajna haltejo en Šenov