Aranka Hegyi
Aranka Hegyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hegyi Aranka |
Naskiĝo | la 25-an de majo 1855 en Szabadka (Hungara reĝlando) |
Morto | la 9-an de junio 1906 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 29/3-1-80 |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Aranka Hegyi [hedji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegyi Aranka estis hungara-cigana operetkantisto, primadono.
Aranka Hegyi [1] naskiĝis la 25-an de majo 1855 en Szabadka (nuntempa Subotica en Serbio), ŝi mortis la 9-an de junio 1906 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Aranka Hegyi devenis el muzika cigana familio. Ŝi frue orfiĝis, ŝi estis edukita en Pest (urbo) inter 1862-1872. Ŝi estis talenta, tial ŝi lernis dancojn kaj kantojn en studio de Nacia Teatro (Pest). En 1873 ŝi aliĝis al trupo en sia naskiĝurbo. Ekde 1880 ŝi apartenis Népszínház (jam ne ekzistanta), kie ŝi estis egalranga aktoro kun Lujza Blaha kaj Ilka Pálmay. En 1885 ŝi edziniĝis, sed la geedziĝo daŭris nur 2 jarojn. En 1898 kelkajn monatojn ŝi apartenis al Teatro Magyar. En 1900 ŝi fondis privatan aktoran lernejon.
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Jacques Offenbach: Les contes d'Hoffmann - triopa rolo (Olympia, Giulietta, Antonia) unue kantita hungare en 1882
- Robert Planquette:
- Les cloches de Corneville – Serpolette
- Rip van Winkle – Katrina
- Georges Bizet: L'Arlésienne - Vivette
- Jacques Offenbach: La Belle Hélène – Paris
- Franz von Suppé: Boccaccio - titolrolo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2014-07-15 per la retarkivo Wayback Machine