Saltu al enhavo

Berzosilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berzosilla
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 39250
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 43  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 47′ N, 4° 2′ U (mapo)42.783055555556-4.0330555555556Koordinatoj: 42° 47′ N, 4° 2′ U (mapo) [+]
Alto 819 m [+]
Areo 19,61 km² (1 961 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Berzosilla (Provinco Palencio)
Berzosilla (Provinco Palencio)
DEC
Situo de Berzosilla
Berzosilla (Hispanio)
Berzosilla (Hispanio)
DEC
Situo de Berzosilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berzosilla [+]
vdr

Berzosilla [berzoSIlja] estas municipo en la nordoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montaña Palentina. La municipa teritorio havas tre apartan geografian situacion, ĉar temas pri eksklavo de la provinco Palencio inter Kantabrio kaj la provinco Burgoso. Ĝi estas unu de malmultaj kazoj en Hispanio en kiuj eksklavo estas inter du aliaj provincoj. Krome ĉar la rivero Ebro pro malmulto fluas tra la municipo, nur tiu fakto faras, ke la provinco Palencio estas unu el tiuj kiujn tiu rivero trapasas.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Loko de Berzosilla ekster la provinco Palencio.
Olleros de Paredes Rubias.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,61 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 39 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 120 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas la jenajn submunicipojn:

  • Báscones de Ebro.
  • Berzosilla (ĉefurbo).
  • Cuillas del Valle.
  • Olleros de Paredes Rubias.

La aliro al la municipa teritorio eblas tra la kantabra municipo Valderredible. Ekde 2017, Berzosilla estas ene de la Geoparko Las Loras, nome la unua geoparko de Unesko en la regiono.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj kaj la ermitejoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]