Saltu al enhavo

Brazil-arbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Caesalpinia echinata

Floro de Brazil-arbo

Regno: Plantae
Divizo: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Fabales
Familio: Fabaceae
Subfamilio: Caesalpinioideae
Genero: Caesalpinia
Speco: echinata
Scienca nomo
Caesalpinia echinata Lam.

Brazil-arbo (Paubrasilia echinata,Caesalpinia echinata Lam.), estas arbo ofta el Atlantika arbaron de Brazilo. Ĝia nomo devenas de la ruĝa koloro de ĝia ligno (brasa = fajra karbo).

La arbo estas 10 ĝis 15-metrojn alta. Ĝi havas rektan trunkon, griz-nigran, dornoplenan.

La eksplorado de brazil-arbo estis la unua ekonomia aktiveco en portugala Ameriko, kaj, pro tio, oni nomis ĝin "Brazilo". Hodiaŭ la arbo estas tre rara kaj endanĝerata speco.

Daniel Moirand en sia listo de proponitaj vortoj por sia traduko de La Libro de la mirindaĵoj de Marko Polo notas la vorton "brezilo" por tiu arbo kaj ligno, eble por eviti kolizion kun "brazilo".[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Marko Polo, La Libro de la mirindaĵoj, aŭ La priskribo de la mondo, traduko, notoj, antaŭparolo, epilogo kaj postparolo de Daniel Moirand, publikigis UEA, Rotterdam, 2001 (Serio Oriento-Okcidento, n-ro 34, 445 paĝoj, p. 52) ISBN = 92-9017-075-1

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]