Saltu al enhavo

Ekstera Mongolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 28 jan. 2023.
Ekstera Mongolio
Historia-geografia regiono
regiono, pridisputata teritorio [+]

LandoMongolio
- koordinatoj47° 55′ 0″ N, 106° 55′ 0″ O (mapo)47.91666666667106.91666666667Koordinatoj: 47° 55′ 0″ N, 106° 55′ 0″ O (mapo)


Ekstera Mongolio (Mongolio)
Ekstera Mongolio (Mongolio)
DEC

Map
Ekstera Mongolio
vdr
Ekstera Mongolia kaj Interna Mongolia ene de la Qing dinastio.
Loko de Mongolia Areo en la Respubliko de Ĉinio
Mapo de la Respubliko de Ĉinio en 1914
Post la Traktato de Kyakhta kiu establis (Norda) Mongolia en 1915

Ekstera Mongolio (mongole : Ар Монгол, "Ar Mongol") estas regiono en Orienta Azio kiu hodiaŭ formas la teritorion de la sendependa ŝtato Mongolio kune kun la Respubliko de Tuva en Rusio, kompare kun Interna Mongolio kiu estas aŭtonoma regiono en la Ĉina Popola Respubliko. La nomo reflektas sinocentran aliron, nomante la nordan parton de Mongolio "ekstera", dum la suda parto, pli proksime al Ĉinio, estas nomita "interna".

En la pasinteco, Ekstera Mongolio estis vasala lando sub la regado de Manĉuria Dinastio Qing, kaj estis dividita en sep regionojn (ajmakoj):

  1. Cecen Ĥan (Tsetsen Khan aimag)
  2. Tuŝeet Ĥan (Tusheet Khan aimag)
  3. Sajn Nojon Ĥan (Sain Noyon Khan aimag)
  4. Zasagt Ĥan (Zasagt Khan aimag)
  5. Regiono Ĥovd (Khovd hizagaar)
  6. Regiono Tagna-Urianĥaj (Tagna Uriankhai hizagaar, nuna Respubliko de Tuvio en Rusujo)
  7. Durved Dalaj Ĥan ajmako (Durved Dalai Khan aimag)