Saltu al enhavo

Empingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 14 jun. 2023.
Empingo
melindjo-nuksoj

Empingo (indonezie: emping) estas almanĝaĵo kiu iom similas al krupuko. Ĝi estas farata el preskaŭ maturaj, senŝeligitaj nuksoj de la melindjo-arbo (Gnetum gnemon) kiuj per speciala marteleto estas batplatigitaj kaj poste sekigitaj sub la suno. Antaŭ ol ĝi povas esti konsumata, la empingo estas fritita en oleo.

Empingo havas iomete amaran guston. Krom la ordinara empingo ekzistas ankaŭ dolĉa, akregusta varianto (emping balado).