Felsőtárkány
Etoso
Felsőtárkány (felsOtArkAnj) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Eger.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 77 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.9721/20.4136
- Alto super marnivelo: 180-340 m
- Loĝantaro: 3.457
- Poŝtkodo: 3324
- Telefonprefikso: 36
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur malebenaĵo, ĉe piedoj de Bükk, laŭ traira flankovojo. Eger troviĝas 6, Bélapátfalva 13 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la bronzepoko en la arbaro oni konstruis terfortikaĵon. La unua mencio devenis el 1261 en formo Feltarkan. En la 14-a jarcento du apudaj vilaĝoj formiĝis: Alsó (=suba) kaj Felső (=supra) Tárkány. En 1335 abatejo ekfunkciis. La turkoj ambaŭ vilaĝojn detruis. En 1950 kolĥozo nomata György Dózsa formiĝis. La vinvilaĝo apartenas al vinregiono de Eger.
Vilaĝservoj estas lernejo, 2 kuracejoj, dentokuracejo, infankuracejo, apoteko, sportejo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Nacia parko Bükk
- arbara etfervojo
- katolika preĝejo omaĝe al Maria Magdalena de 1790
- lago
- ruinoj de fortikaĵo
Ĝemelkomunumoj
[redakti | redakti fonton]- Dickenschied, Germanio
- Köröstárkány, Rumanio
- Veľké Trakany, Slovakio
- Malé Trakany, Slovakio
- Mezőtárkány, Hungario
- Tárkány, Hungario