Imperiaj statoj
Etoso
La imperiaj statoj de la Sankta Romia Imperio estis tiuj personoj kaj organizaĵoj kiuj estis voĉdonrajtaj anoj de la imperia dieto (la imperia asembleo, germane Reichstag).
Konsisto[redakti | redakti fonton]
Ekleziaj imperiaj statoj estis:
- la tri ekleziaj princoj-elektistoj: la ĉefepiskopoj de Majenco, Kolonjo, Treviro,
- aliaj ekleziaj altranguloj kun imperie senperaj teritorioj, kiel princepiskopoj kaj princabatoj k.s.
- la Altaj Majstroj de kavaliraj ordenoj (Ordeno de germanaj kavaliroj, Ordeno de Johanitoj)
Al la neekleziaj imperiaj statoj apartenis:
- la kvar (poste ses) neekleziaj princoj-elektistoj
- aliaj imperie senperaj princoj (regnestroj) kaj grafoj
- la imperie senperaj urboj, nomataj "liberaj regnaj urboj"
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Pri la vorto "stato", komparu: