István Takács (pentristo)
István Takács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1901 en Mezőkövesd |
Morto | 21-an de aprilo 1985 (83-jaraĝa) en Mezőkövesd |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
István Takács [iŝtvAn takáĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Takács István estis hungara pentristo.
István Takács[1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1901 en Mezőkövesd, li mortis la 21-an de aprilo 1985 en Mezőkövesd.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Takács maturiĝis en gimnazio loke, poste li akiris pentristan diplomon en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo en 1927. Liaj plej gravaj majstroj estis János Stein, Géza László Udvary, Jenő Haranghy, Imre Simay kaj Gyula Szentiványi. Post la diplomo li vivis en Budapeŝto kaj edziĝis en 1934. Dum la 2-a mondmilito lia ateliero detruiĝis, tial li vivis plu ĝismorte en sia naskiĝurbo. Dum la socialismo li estis neglektita kaj li havis sakralajn mendojn. Resume li pentris ĉirkaŭ 300 preĝejajn freskojn, altarajn bildojn kaj similajn verkojn. Li uzis viglajn kolorojn kaj li ofte ĉerpis el la loka folkloro. Krom la sakralaĵoj li pentris ankaŭ pejzaĝojn, ĝenrojn, portretojn kaj aĵpentraĵojn.
Liaj profanaj pentraĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Készülődő menyasszony
- Hímző leány
- memportreto
- en Mezőkövesd en la stacidomo, kulturdomo, geedziĝa halo, tombeja ĉambro
Liaj sakralaj murpentraĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo Sankta Ladislao (Hajdúszoboszló) (freskoj, 1930)
- Preĝejo Egido de Dionaskanto (Budapeŝto) (1933)
- Preĝejo Naskiĝo de Maria (Belváros) (1933)
- Preĝejo de Sankta Spirito (Zugló) (1937)
- Preĝejo Sankta Ladislao (Mezőkövesd) (1941-1961)
- Baziliko de Eger (freskoj, 1949-1950) (lia ĉefverko!)
- Grek-katolika preĝejo apostoloj sanktaj Petro kaj Paŭlo (Nyírlugos) (1955)
- Preĝejo Patrono de Hungaroj (Pécel) (1955)
- Preĝejo Sankta Triunuo (Csömör) (1958)
- Baziliko de Máriaremete (1964)
- Katedralo de Vizito de Maria (Szombathely) (1967)
- Preĝejo Sankta Jozefo (Újpest) (1974)
- Preĝejo Naskiĝo de Maria (Salgótarján) (1974)
Liaj ekspozicioj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Mezőkövesd (1983)
- konstanta ekspozicio en Mezőkövesd ekde 1992 prezentita
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-12-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- [1]
- [2]