Jakab Justus
Jakab Justus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de julio 1866 en Mohács |
Morto | 2-an de decembro 1940 (74-jaraĝa) en Angyalföld |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 1B-23-23 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1884–1890) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto dermatologo |
Jakab Justus laŭ la hungarlingve kutima nomordo Justus Jakab estis hungara haŭtkuracisto, venerologo, altlerneja instruisto. Lia parenco estis György Justus.
Jakab Justus[1] naskiĝis la 18-an de julio 1866 en Mohács, li mortis la 2-an de decembro 1940 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jakab Justus devenis el juda familio. Li maturiĝis en katolika gimnazio en Budapeŝto en 1884, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1890. Post la diplomo li estis asistanto en la universitato ĉe Ernő Schwimmer. Kiel elstara dermatologo, li estis invitita al pluraj universitatoj (ankaŭ eksterlanden), sed li ne akceptis la invitojn. Ekde 1898 li estis la ĉefkuracisto en la juda hospitalo, krome li redaktis medicinajn revuojn. Li edziĝis en 1903, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1904 kaj 1909.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A syphilis malignáról (1898)
- A syphilis diaetetikai kezeléséről (1905)
- A bőrbetegségek gyógyítása (1911)
- A Bowen-féle betegség pathogenesiséről (1926)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM90519 hungarlingva datenaro de muzeo