Lupeni (Petroșani)
Lupeni | ||
---|---|---|
Urbo | ||
municipo de Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Hunedoara | |
Alinome | Lupény (hungare); Schylwolfbach (germane) | |
Iama hungara departemento | Hunyad | |
Situo | 45° 22′ N, 23° 14′ O (mapo)45.36027777777823.238333333333Koordinatoj: 45° 22′ N, 23° 14′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 640 m | |
Poŝtkodo | 335600 | |
Loĝantaro | 23 390 (en 2011; 30.642 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 87059 | |
Lupeni [lupenj] (hungare Lupény [lupenj], germane Schylwolfbach[1]) estas urbo (duaranga municipo) en Rumanio sur la bordo de la rivero Okcidenta Jiu, sudokcidente de Petroșani[2].
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 8 034 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, poloj, germanoj); en 1992 32 853 (rumanoj, 12 % da hungaroj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua mencio skriba estas el 1850. La industriigadon de la regiono rapidigis la konstruado de la fervojlinio Petroșani-Livezeni en 1892. En 1929, 1977 kaj 1991 estis strikoj kaj manifestacioj tie.Ĝis 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando ene de la habsburga regno Aŭstrio-Hungario kaj estis parto de la departemento Hunyad v��rmegye. En 1914 oni aligis al ĝi Bărbătenii de Sus, kiu en 1910 havis 708 loĝantojn.
En 2003 ĝi ricevis la rangon de municipo.
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Anna Mária Bíró (n. 25-a de majo 1961): politologino.
- János Fazekas (16-a de februaro 1926 – Budapest, 6-a de marto 2004): rumania hungara politikisto.
- Klára Hadai G., familinomo Geiger (n. 20-a de aŭgusto 1938): – tekstilartistino, grafikistino, libroilustristino.
- Mária Hunyadi (16-a de julio 1945): tekstilartistino.
- Aristid Nagy: geografo, universitata, altlerneja instruisto
- Béla Oltyán (n. 28-a de aŭgusto 1929): literaturhistoriisto, kritikisto.
- Sándor Palotay (25-a de septembro 1926 – Budapest, 5-a de aŭgusto 1979): adventista pastro, prezidanto de la konsilantaro de liberaj eklezioj.
- Olivér Pittner (Lupény, 3-a de julio 1911 – Târgu Mureș, 9-a de julio 1971) pentristo[3].
- Ilie Schön (n. 15-a de februaro 1922): grafikisto.
- Sándor Suka (1-a de januaro 1921 – Budapest, 17-a de septembro 1993): aktoro.
- Zsuzsanna M. Veress, Licker (10-a de novembro 1946 – Timișoara, 24-a de januaro 1991): verkistino.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ germanlingvaj loknomoj, listo arkivigita je junio 2013 (germane)
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Pittner Olivér. Arto en Hungario. Alirita 2015-01-04.
- ↑ M. Veress Zsuzsanna (hungare). Magyar Scifitörténeti Társaság. Alirita 2015-01-04.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Urbestra retejo Arkivigite je 2019-08-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002
-
Situo en la distrikto
|