Meszlen
Etoso
Meszlen [meslen] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Szombathely. Meszlen originas el la slava nomo Mislen.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 230
- Poŝtkodo: 9745
- Telefonprefikso: 94
- Koordinatoj: 47°19′54″N 16°42'00″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Meszlen situas de Szombathely 15 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Meszlen - kiel plej ofte en la regiono - pli frue romianoj loĝis. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1255. En Meszlen migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Enirejo de la romanika romkatolika brika preĝejo similas al preĝejo de Ják. La ceteraj partoj estas trakonstruitaj dum la longa historio. Vidu ĝin pli detale: Preĝejo de Sankta Maria (Meszlen)!
La luterana preĝejo konstruiĝis en 1786.