Muzeo Baron Gérard
Arta kaj historia muzeo Baron-Gérard | |||||
---|---|---|---|---|---|
arta muzeo lernejo | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Normandio | ||||
Situo | Bayeux | ||||
Urbo | Bayeux | ||||
Poŝtkodo | 14400 | ||||
Malfermo | 1900 | ||||
Koordinatoj | 49° 16′ 46″ N, 0° 42′ 10″ U (mapo)49.279445-0.702778Koordinatoj: 49° 16′ 46″ N, 0° 42′ 10″ U (mapo) | ||||
| |||||
Kolektoj | 35 000 (4 000 publike videblaj) | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | http://www.mairie-bayeux.fr/index.php?id=musees | ||||
La arta kaj historia muzeo Baron-Gérard (france musée d'Art et d'Histoire Baron-Gérard aŭ MAHB) estas muzeo en la franca komunumo Bayeux, en la departemento Calvados kaj la regiono Normandio.
Ekde sia remalfermo en marto 2013, ĝi estas grava parto de la triptiko Bayeux Museum, kiu estas la markonomo de ĉiuj muzeoj administrataj de la municipo de Bayeux, kune kun la Tapiŝo de Bayeux (memoro de la mondo de Unesko) kaj la memora muzeo pri la Batalo de Normandio.
Instalita en 1900 en la eksa episkopejo apud al la katedralo de Bayeux, la muzeo havas ekde 1951 la nomon de Henri Alexandre Gérard (1818-1903), deputito de Bayeux kaj grava mecenato de la muzeo[1].
Videblas en la muzeo proksimume arkeologiaj aŭ etnografiaj artefaktoj, artaĵoj inkluzive de 250 pentraĵoj kaj gravuraĵoj (Van der Goes, Clouet, Momper, Teniers, Champaigne, Bourdon, Boucher, David, Gros, Gérard, Boudin, Caillebotte, Van Dongen, ktp.). La muzeo ankaŭ havas pli ol 2 500 porcelanoj kaj puntoj, kiuj famigis Bayeux tra la mondo.
Nun eblas viziti la muzeon virtuale[2].
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Antoine Verney, Dominique Herouard kaj Valérie Matoïan, Le Musée baron Gérard ou l'histoire d'une collection, Art de Basse-Normandie, 1985, ĉap. 123.
- ↑ Visite virtuelle du MAHB.