Saltu al enhavo

Nanabozo

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Surroka bildigo de Nanabozo sur la krutaĵo Mazinaw Rock en la provinco Ontario, en Kanado.

Nanabozo, ankaŭ konata kiel Nanabozho, WinabozhoNanabush, estas trompa diaĵo kutime aspektante kiel kuniklo, en la mitologio de aniŝinaboj, ĉefe ĉe oĝibvoj, la plej multnombraj indianoj en Nordameriko.

Naskiĝinta de homa patrino, Viniva, kaj de spirito, E-bangiŝimog, Nanabozo estas diaĵo plejofte aperante kun la aspekto de kuniklo. Tial ĝi ankaŭ estas kromnomita Miĉabu ("granda kuniklo" aŭ "granda leporo") aŭ Ĉi-vaboz ("kuniklego"). Ĝin sendis surteren la granda spirito, Giĉe Manitu, por eduki oĝibvojn kaj ĝia unua misio estis nomi ĉiujn plantojn kaj bestojn. Nanabozo estas ankaŭ vidita kiel la fondinto de la religio midevivin. Dio de akvo, algonkenoj vidas ĝin ankaŭ kiel la kreinton de la tero. Laŭ la tradicioj de Haudenosaunee la duon-legenda heroo Hajavato estus enkorpiĝo de Nanabozo.

La abato Alexandre Chambre priskribas jene la mitan kreon de la mondo fare de Nanabozo en sia verko pri la moroj de albenakoj, publikigita en 1904:

Citaĵo
 Miĉabu aŭ Granda-Leporo, estro de spiritoj, estas la arkitekto de universo. Komence de la mondo, la tero estis tute kovrita de akvo. Miĉabu flosis sur amaso de arboj kun bestoj, kies estro ĝi estis. Dezirante ekhavi sableron por fari ĝin kerno de nova tero, ĝi petis al la lutro kaj al la kastoro plonĝi, senrezulte. Ondatro fine sin donis al la komuna kaŭzo kaj enŝovis sin akven. Dudek kvar horojn poste ĝi reaperis surface, mortinte. Post zorgema serĉado, sablero estis trovita en unu el ĝiaj piedoj. Preninte tiun sableron, Granda-Leporo lasis ĝin fali sur la amason el ligno, kiu kovriĝis per tero et iom post iom etendiĝis. Kiam tiu maso iĝis tiel granda kiel monto, Granda-Leporo plurfoje ĉirkaŭiris ĝin kaj tero pli kaj pli grandiĝis. La vulpo devis superrigardi tiun faron kaj sciigi al siaj kunuloj, kiam ĝi taksos la teron sufiĉe vasta por havigi vivon kaj manĝon al ĉiuj bestoj. Ĝi tro hastis juĝi la faron sukcesa. Granda-Leporo, volinte vidi la veron per si mem, trovis la teron tro eta ; ĝi tial daŭrigis kaj ankoraŭ daŭrigas siajn ĉirkaŭirojn por pli kaj pli grandigi ĝin. La tero formiĝinte, la bestoj iris al lokoj kiujn ili taksis la plej taŭgaj. Kelkaj mortis kaj el ties korpoj Granda-Leporo naskigis virojn, al kiuj ĝi instruis fiŝkaptadon kaj ĉasadon. Al unu el ili, ĝi prezentis inon dirante « Mia filo, kial vi timas? Mi estas Granda-Leporo, mi donis al vi vivon ; hodiaŭ, mi volas doni al vi parulon. Vi, viro, vi ĉasados, vi faros kanotojn kaj ĉion kion viro devas fari ; kaj vi, ino, vi pretigos manĝaĵon por via edzo, vi faros viajn ŝuojn, vi faros peltojn kaj vi ŝpinos ; vi taskiĝos pri ĉio kiu rilatas al ino. » 

Nanabozo estas enkorpiĝo de la vivo kaj havas la povon aperigi ĝin en aliaj estaĵoj. Ĝia sekso ne estas difinita kaj ĝi aperas jen kun vira aspekto, jen kun ina aspekto. Ĝi ankaŭ povas aperi kun aspekto de aliaj bestoj kiel korvokojoto. Same kiel aliaj mitaj roluloj el la kategorio Trickster, ĝi ofte havas reputacion pri grandega apetito por manĝo kaj seksumado. Pro tio ĝi estas ambigua: ĝi fojfoje estas potenca kaj bonfarema, kaj fojfoje ĝi estas freneza kaj obscena trompulo.

En Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Nanabozo, ankaŭ nomita la petolemulo, aperas kiel rolulo en pluraj literaturaj verkoj el la fino de la 20a jarcento.

  • Ĝi estas la ĉefa rolulo en la novelo The One About Coyote Going West (Pri kojoto irante okcidenten) de Thomas King kaj aperas kun aspekto de kojoto en la samaŭtora romano Green Grass Running Water (Verda herbo, flusanta akvo).
  • En la teatraĵo The Rez Sisters (La fratinoj Rez) de Tomson Highway, ĝi prenas la aspektojn de arĝentmevo, de amerika kaprimulgo kaj de Bingo-majstro. En la antaŭparolo la aŭtoro priskribas ĝin kiel « Rolulo tiel grava kaj esenca en la loka kulturo kiel Kristo en la kristana mitologio ».
  • Ĝi aperas la svisa bildstrio Yakari kiel pli aŭ malpli granda kuniklo.
  • Ĝi estas ofte aludita en la franc-belga bildstrio Oumpah-Pah de René Goscinny kaj Albert Uderzo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nanabozo en la franca Vikipedio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]