Nikolaus von Weis
Nikolaus von Weis | |||||
---|---|---|---|---|---|
episkopo Nikolaus von Weis, litografio
| |||||
Persona informo | |||||
Nikolaus Weis | |||||
Naskiĝo | 8-an de marto 1796 en Rimling | ||||
Morto | 13-an de decembro 1869 (73-jaraĝa) en Speyer | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | franca • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1842–) katolika sacerdoto (1818–) romkatolika diakono (1818–) vd | ||||
Aktiva en | Speyer vd | ||||
| |||||
| |||||
Episkopo de Spiro | |||||
Dum | 1842–1869 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nicolaus von WEIS [fon vajs] (naskiĝis la 8-an de marto 1796 en Rimling (germane Rimlingen), Loreno, Francio, mortis la 13-an de decembro 1869 en Speyer) estis de 1842 ĝis 1869 episkopo de la katolika episkopujo de Spiro, germane Speyer, en la regiono Palatinato, kiu en tiu epoko estis parto de la reĝlando Bavario.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Lia patro estis paŝtisto kaj la malriĉa germana familio vivis en Loreno, proksime al la germana limo. Post la frua morto de la patro, lia patrino reiris kun la knabo al Germanio kaj ĝi kreskis en Altheim, nun parto de Blieskastel, Sarlando. Li studis ĉe la pastra seminario en Majenco, kaj solene pastriĝis la 22-an de aŭgusto 1818. Post tio li instruis en la pastra seminario (1818-20), estis pastro ĉe Dudenhofen (1820-22), kanona pastro en la Katedralo de Speyer (1822-37), kaj dekano de la katedralo (1837-42). Dum tiu tempo li laŭdire montris rimarkindan literaturan aktivecon. Sekvis la episkopaj jaroj. Li havis gravan rolon en la rekonstruo de la katolika diocezo post la jaroj de napoleona okupado de la regiono, kiuj signifis sekularigon de ĉiuj antaŭe ekleziaj posedaĵoj, kaj detruon de multaj religiaj institucioj.
Postmorte li en la urbo de lia episkopeco honoriĝis interalie per tio, ke urba gimnaziio ricevis lian nomon. En tiu gimnazio interalie ekde la jaro 1977 kiel muzika instruisto laboras Franz-Georg Rössler, kiu en 1985 esperantistiĝis kaj jam en la sekva jaro unuafoje instruis Esperanton al grupo de lernejanoj.