Saltu al enhavo

Pavlo Skoropadskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavlo Skoropadskij
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1873 (1873-05-03)
en Wiesbaden
Morto 26-an de aprilo 1945 (1945-04-26) (71-jaraĝa)
en Metten
Tombo Bavario Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj ukrainarusa
Ŝtataneco Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Page Corps (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Pavlo Skoropadskij
Familio
Patro Petro Skoropadsky (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Mariya Myklashevska (es) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Oleksandra Skoropadska (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Mariya Skoropadska (en) Traduki, Danylo Skoropadskyi (en) Traduki, Yelyzaveta Skoropadska (en) Traduki, Olena Ott-Skoropadska (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo militisto
politikisto
diplomato Redakti la valoron en Wikidata
vdr
P. Skoropadskij - la lasta hetmano de Ukrainio

Pavlo Skoropadskij (ukraine Павло Скоропадський; naskiĝis la 15-an de majo 1873 en Wiesbaden; mortis pro aerbombado la 26-an de aprilo 1945 en Metten) estis ukraina politikisto, hetmano dum la unua mondmilito, apogita de la germanoj.

Post la Traktato de Brest-Litovsk - marto 1918 -, la centraj potencoj apogis Skoropadskij kaj li iĝis la 29-an de aprilo 1918 hetmano. Li kaj liaj naciaj sekvantoj batalis kontraŭ la Ukraina Popola Respubliko. Post malvenko de la germanoj, ankaŭ Skoropadskij perdis la potencon en novembro de 1918 (sekvis lin Simon Petljura) kaj fuĝis al Berlino en 1919.

Dum lia regado, oni forte apogis la ukrainan kulturon kaj instruadon. Li eldonis dekretojn pri fondo de ukrainaj universitatoj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Günter Rosenfeld (Hrsg.): Pavlo Skoropads'kyj. Erinnerungen 1917 bis 1918, Steiner, Stuttgart 1999 (Quellen und Studien zur Geschichte des östlichen Europa, Band 55) ISBN 3-515-07467-8