Saltu al enhavo

Pundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun funto.

Pundo estas monunuo uzata en diversaj landoj. Origine ĝi estis la valoro de unu funto da arĝento, kaj en multaj lingvoj oni uzas la saman vorton por funto kaj pundo. La simbolo £ por pundo devenas de majuskla L, la komenca litero de la latina vorto libra (funto).

Hodiaŭ la plej grava valuto nomata pundo estas la sterlinga pundo de Britio. Ĝis la enkonduko de la eŭropa valuto Eŭro en la jaro 2002 la nacia valuto de la Respubliko de Irlando estis la irlanda pundo.

La enkonduko de la vorto[redakti | redakti fonton]

Pri la enkonduko de vorto "pundo" skribis Walter Gale en 1916:

Citaĵo
 [...] S-ro J. M. Warden proponas privatan neoficialan voĉdonon pri aprobo aŭ malaprobo de la radiko “pund'” Tia procedo ŝajnas al mi almenaŭ nekonvena kaj preskaŭ entruda en la kampon de la Lingva Komitato, kaj mi rifuzas voĉdoni, sed, por ke oni ne supozu, ke silento signifas konsenton, mi proponas esprimi mian opinion kun kialoj.

Persone mi malaprobas (1) ĉar estas en mia opinio tro frue en la vivo de la lingvo enkonduki novajn radikojn anstataŭantajn oficiale aprobitajn radikojn; ni prefere klopodu forigi la mankojn, kiuj ankoraŭ ekzistas inter teĥnikaj radikoj. (2) Kial mi Britoj klopodu tuŝi la radikon “funt'” kiu precize konformas al la brita uzado de kelkaj centjaroj, ja de kiam, antaŭ ol ni alprenis la oran monunuon, la “pound sterling ” signifadis unu funton da arĝento? (3) Eĉ se la neceso por tiu radiko estus konstatita, la formo “pund'” ŝajnas tre mallerte elektita de la internacia vidpunkto, ĉar preskaŭ ĉiuj kontinentaj nacioj (Hispana, Portugala, Itala, Belga, Germana, k.a.), antaŭ ol ili alprenis la metran sistemon, havis tiun aŭ tre similan radikon, kiu havis nur la signifon de pezo, ne de mono.

Mia kialo (1) same rilatas al multaj aliaj proponoj ŝanĝi aprobitajn radikojn, kiuj forte difektas vortaron alie tre utilan 
— La Brita Esperantisto - Numero 137, Majo (1916), pĝ 64

.