Saltu al enhavo

Tanino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gajlata acido, tipa tanino

Tanino (Acidum tannicum[1]) estas glukozido de gajlata acido troviĝanta en multaj vegetaloj. Ĝi estas la ĉefa agento de tanaĵo (tanato), precipitas la proteinojn de la felo.

formulo: C14H10O9 + 2H2O.

Taninoj (ofte raportataj kiel tanata acido) estas hidrosolveblaj polifenoloj kiuj ĉeestas en multaj plantmanĝaĵoj. Ili estas raportataj kiel respondecaj pri malkreskoj en furaĝo-konsumado, kreskorapideco, furaĝo-efikeco, neta metaboligebla energio, kaj proteina-digesteblo en eksperimentaj bestoj.

Kristaloj de tanata acido

Tial, manĝaĵoj riĉaj je taninoj estas konsiderataj kiel kun malalta nutra valoro. Tamen, lastatempaj trovoj indikas ke la plej grava efiko de taninoj ne estis pro ilia inhibicio sur manĝo-konsumo aŭ digestado sed prefere la malkreskinta efikeco en konvertado de la sorbataj nutraĵoj al novaj korposubstancoj.

Okazaĵoj de certaj kanceroj, kiel ekzemple ezofaga kancero, estis raportataj rilati al konsumo de tanin-riĉaj manĝaĵoj kiel ekzemple betelo-nuksoj kaj herbaj teoj, sugestante ke taninoj povus esti kancerogenaj.

Tamen, aliaj raportoj indikas ke la karcinogena agado de taninoj povus esti rilatata al komponantoj asociataj kun taninoj prefere ol taninoj mem. Interese, multaj raportoj indikas negativan asocion inter konsumo de teo kaj okazoj de kanceroj: ekzistas sugestoj, ke teo-polifenoloj kaj multaj taninaj komponantoj havas kontraŭkancerogenajn ecojn.

Multaj taninaj molekuloj ankaŭ pruviĝis redukti la mutagenan agadon de kelkaj mutagenoj. Multaj karcinogenoj kaj/aŭ mutagenoj produktas senoksigenajn radikalojn kiel interagado kun ĉelaj makromolekuloj. La kontraŭkancerogenaj kaj kontraŭmutagenaj potencialoj de taninoj povas esti rilatataj al sia antioksidiga propreco, kiu estas grava en la protektado de ĉela oksidiva difekto, inkluzive de lipida peroksidado.

La generacio de superoksidaj radikaloj estis raportata esti malhelpata per taninoj kaj rilataj kunmetaĵoj. La antimikrobaj agadoj de taninoj estas bone dokumentataj. La kresko de multaj fungoj, gistoj, bakterioj kaj virusoj estis malhelpata per taninoj. Ni ankaŭ malkovris, ke tanata acido kaj propila gajlato, sed ne gajlata acido, estas inhibiciaj al manĝaĵaj bakterioj, akvaj bakterioj kaj mikroorganismoj produktantaj malagrablan guston.

Iliaj antimikrobaj trajtoj ŝajnas esti asociataj kun la hidrolizo de esterligo inter gajlata acido kaj polioloj hidroligitaj post maturiĝo de multaj manĝeblaj fruktoj. Taninoj en ĉi tiuj fruktoj tiele funkcias kiel natura defenda mekanismo kontraŭ mikrobaj infektoj. La antimikroba proprieco de tanata acido ankaŭ povas esti uzata en nutraĵo-prilaborado por pliigi la bretdaŭron de certaj manĝaĵoj, kiel ekzemple la katfiŝo-fileoj.

Taninoj ankaŭ estis raportataj posedi aliajn fiziologiajn efikojn, kiel ekzemple akceli sangokoaguladon, redukti sangopremon, malpliigi la seruman lipidnivelon, produkti hepatan nekrozon, kaj kontroli la imunorespondojn. La dozo kaj speco de taninoj estas kritikaj por ĉi tiuj efikoj. La celo de ĉi tiu revizio estas resumi kaj analizi la vastan kaj foje konfliktan literaturon pri taninoj kaj provizi kiel eble plej precize la informojn necesajn por taksado de la ĝeneralaj efikoj de taninoj sur homa sano.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. British Pharmacopoeia
  2. National Library of Medicine