Thomas Bayes
Thomas Bayes | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Thomas Bayes | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1701 en Londono, Reĝlando Anglio | ||||
Morto | 17-an de aprilo 1761 (59-jaraĝa) en Royal Tunbridge Wells, Reĝlando de Granda Britio | ||||
Tombo | Bunhill Fields Burial Ground (en) vd | ||||
Religio | Presbiterianismo vd | ||||
Etno | Angloj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Edinburgo vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto kleriko statistikisto filozofo vd | ||||
Laborkampo | Probabloteorio kaj matematiko vd | ||||
| |||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Thomas BAYES (/beɪz/ BAYZa audio ; ĉ. 1701 - la 7an de aprilo 1761) estis angla statistikisto, filozofo kaj presbiterkristana pastoro. Bayes estas plej konata kiel tiu kiu elpensis la teoremon nomitan laŭ li: Leĝo de Bayes. Sed Bayes ne publikigis tiun; Ĝi estis publikigita postmorte fare de Richard Price, kiu redaktis kaj eldonis la verkado de Bayes pri la temo [1].
Vivo
[redakti | redakti fonton]Thomas Bayes estis la filo de Joshua Bayes, presbiterkristana ministro. Li estis probable naskita en Hertfordshire en Sud-orienta Anglio. Lia familio estis nekonformisma familio de Sheffield. En 1719 li komencis studi logikon ĉe la Universitato de Edinburgo. Post kiam li finis siajn studojn en 1722 li revenis al Londono kaj ĝis 1734 li helpis sian patron en sia posteno kiel pastro en kapelo. En 1734 li translokiĝis al graflando Kent, kie li estis pastro ĉe Mount Zion Chapel ĝis 1752.
Bayes publikigis du verkojn: Divine Benevolence kiu traktis teologion kaj estis publikigita en 1731; Kaj en la kampo de matematiko, verkaĵo eldonita en 1736 anonime - la nomo de la eldonaĵo estas "An Introduction to the Doctrine of Fluxions, and a Defense of the Mathematicians Against the Objections of the Author of The Analyst". En tiu verkaĵo li defendas Isaac Newton en respondo al la kritiko de George Berkeley. En liaj lastaj jaroj li montris grandan intereson pri probablo.
En 1755 li malsaniĝis kaj en 1761 li mortis.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ McGrayne, Sharon Bertsch. (2011). 'The Theory That Would Not Die' el Google Books
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La testamento de Thomas Bayes 1761 Arkivigite je 2011-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
- D. R. Bellhouse, 2004, "The Reverend Thomas Bayes, FRS: A Biography to Celebrate the Tercentenary of His Birth," Statistical Science 19 (1): 3–43.
- Aŭtora profilo en la datumaro zbMATH
- Plena teksto de Divine Benevolence: Or, An Attempt to Prove that the Principal End of the Divine Providence and Government is the Happiness of His Creatures.
- Plena teksto de An Introduction to the Doctrine of Fluxions, And Defence of the Mathematicians Against the Objections of the Author of the Analyst, So Far as They are Designed to Affect Their General Methods of Reasoning
- Naskiĝintoj en Londono
- Naskiĝintoj en 1701
- Mortintoj en 1761
- Viroj
- Naskiĝintoj en 1702
- Mortintoj la 17-an de aprilo
- Probabloteoriistoj
- Filozofoj de religio
- Filozofoj de matematiko
- Anoj de la Reĝa Societo de Londono
- Epistemologoj
- Anglaj statistikistoj
- Anglaj filozofoj
- Anglaj kristanoj
- Filozofoj de la 18-a jarcento