Saltu al enhavo

Xavier Margais i Basi

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Xavier Margais i Basi
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1946 (1946-11-29) (77-jaraĝa)
Lingvoj Esperantokataluna vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Xavier MARGAIS i BASI (naskiĝis la 29-an de novembro 1946 en Barcelono)[1] estas esperantisto kaj doktoro pri Nuntempa Historio. Li loĝas sur la insulo Majorko ekde 1973.[1]

Junaĝe li aktivis en la katalunisma kontraudiktatura movado. Plej elstare li partoprenis en la resonanta «kidnapo» de la figuro de la Virgulino Maria en la monakejo de Núria. Temas unu el la du bildoj de la Virgulino Maria plej honorataj de katolikoj en Katalunio. La ago okazis la 7-an de julio 1967 kaj ĝi celis malhelpi la frankisman reĝimon festi la kronadon de la Virgulino Maria, planitan por la 13-a de la sama monato de julio.[2] La aŭtoroj de la forkapto sendis deklaron klarigantan la kialojn de tiu ago, kie ili ankaŭ postulis la revenon de la abato de Montserrat Aureli Maria Escarré el ekzilo; la liberan nomumon fare de la katolika eklezio de katalunaj episkopoj en Katalunio kaj la eksiĝon de Marcelo González, episkopo de Barcelono el Kastilio, kadre de la kampanjo «Ni volas katalunajn episkopojn!». Fine, la ceremonio de kronado de la Virgulino de Núria estis aranĝitaj sur gipsa kopio, kun multe da policanoj, malmulte da simplaj civitanoj kaj kelkaj rimarkindaj forestoj, kiel tiu de la vatikana nuncio. Margais, membro de reto de aktivuloj, estis unu el la du homoj forprenintaj la figuron, sed ne estis identigita ĝis kvindek jaroj poste. La redono de la figuro okazis la 28-an de januaro 1972, okaze de la enoficiĝo de la kataluno Narcís Jubany kiel ĉefepiskopo de Barcelono anstataŭ Marcelo González.[3][4]

Kiel historiisto, li ĉefe okupiĝas pri la majorka moderna historio. Li doktoriĝis per ĝisfunda studo de la majorka Esperanto-movado ĝis la enlanda milito, eldonita en 2002. En 2020 estis eldonita lia Breu història de l'esperantisme als Països Catalans (Mallonga historio de la Esperanto-movado en la Kataluna Landaro) en kolekto pri la socia kaj kultura historio de la Kataluna Landaro. Kiel Esperanto-aktivulo li i.a. kunorganizis la katalunajn kongresojn de Esperanto okazintajn en Majorko en 1993 kaj 2002. Pluraj liaj artikoloj pri la baleara Esperanto-movado aperis en Kataluna Esperantisto kaj en la Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro.

Li estas aŭtoro de pluraj libroj kiel El moviment esperantista a Mallorca, Bunyola, amb la por al cos o Breu història de l'Esperantisme als Països Catalans.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Breu història de l'esperantisme als Països Catalans | Pagès Editors
  2. Carbó, Amadeu; Maresma, Assumpció «Nemesi Solà: ‘Vam raptar la marededéu de Núria per dignitat’». Vilaweb, 2016.01.20. https://vilaweb.cat/noticies/nemesi-sola-vam-raptar-la-mare-de-deu-de-nuria-per-dignitat/
  3. Clara, Josep. Desaparició i retorn de la imatge de la mare de Déu de Núria (1967-1972). 2a ed. Barcelona: Publicacions de l'Abadia de Montserrat, 2003, p. 128.
  4. Castellet, Manuel; Felip, Rosa Anna. Mossèn, ens han pres la marededeu!. Granollers: Alpina, 2017, p. 166.