Ĉinio estas la lando en Orienta Azio.
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « Mao Zedong, Zhou Enlai kaj poste Deng Xiaoping – ili ĉiuj estis elstaraj personoj. Mao Zedong estis stratego kapabla vidi estontecon, severa, senkompata, foje sangavida revoluciulo, Zhou Enlai estis eleganta, ĉarma, brila administranto kaj Deng Xiaoping estis reformisto de bazaj konvinkoj. Ĉiuj tri estis enkorpigo de la ĝeneralaj tradicioj de komplika analizo kaj transformado de sperto de la antikva lando surbaze de instinkta apartigo de io konstanta kaj taktike necesa. Ilia stilo de intertraktoj grave diferenciĝis de la stilo de la sovetia flanko. Sovetiaj diplomatoj preskaŭ neniam priparolas konceptajn aferojn. Ilia taktiko estas akcento je problemo interesanta Moskvon en tiu konkreta momento kaj ili pretis batali por ĝia solvo kun hunda obstino, celinta ne tiom konvinki la partnerojn pri intertraktoj, sed ĉefe lacigi ilin… Kvintesencon de tia aliro al la eksterpolitika diplomatia agado enkorpigis Andrej Gromiko. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « Certe amikeco kun Usono estas pli profita [ol kun Ĉinio], kaj eĉ pli profitas amiki kun ambaŭ. Sed kial malbonas amikeco kun Ĉinio? » | | « Конечно, дружба с США выгоднее [чем с Китаем], а еще выгоднее дружить с обоими. Но чем плоха дружба с Китаем? » | — Andrej Movĉan, Frenezo de indigno [la 11-a de majo 2015] |
|
|
| « [responde al kritiko de dependeco de Rusio de ĉinaj varoj] ...ankaŭ svedoj kaj norvegoj flugas per Boeing-oj kaj uzas ĉinajn elektronikaĵojn. Kaj do — kontraŭ kio estas tiu ĉi argumento? » | | « ...шведы и норвежцы тоже летают на «Боингах» и пользуются китайской электроникой. И что — это против чего аргумент? » | — Andrej Movĉan, Frenezo de indigno [la 11-a de majo 2015] |
|
|
| « Hodiaŭ Ĉinio aktive investas en infrastrukturon de Meza Azio, direktitan sud-okcidenten kaj absolute rifuzas investi en infrastrukturon, direktitan nord-okcidenten. Kvankam en sud-okcidento haveblas teroristoj kaj nord-okcidente prezidanto kun populareco 90%. Al mi tio diras, ke Ĉinio havas strangan senton, ke ĉinoj sukce traktos afganajn problemojn, kiam tio necesos, kaj interkonsentos kun Irano. Sed rilate Rusion ili ne sukcesos ĝin venki, nek interkonsenti — ne eblas kredi al tiu, kiu konstante mensogas. Mi pensas, ke investado en la “silka vojo” povos komenciĝi nur samtempe kun mortado de korupto kaj jura nihilismo en Rusio, dum ili ankoraŭ plu kreskas. » | | « На сегодняшний день Китай активно инвестирует в инфраструктуру Средней Азии, которая направлена на юго-запад, и абсолютно отказывается инвестировать в инфраструктуру, которая направлена на северо-запад. Хотя на юго-западе террористы, а на северо-западе президент с рейтингом 90% Мне это говорит о том, что у Китая есть странное ощущение, что Иран и Афганистан надежнее России. Казалось бы, почему? Да потому, что китайцы справятся с афганскими проблемами, когда надо будет, и договорятся с Ираном. А с Россией не справиться, и не договориться — верить невозможно тому, кто все время врет. Я думаю, что инвестирование в «шелковый путь» может начаться только по мере умирания коррупции и правового нигилизма в России, а они пока только растут. » | — Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015] |
|
|
| « Nova mondordo signifas ke la judoj kaj kristanoj regas la islamanojn, kaj se oni ne malhelpos ilin, baldaŭ ili dominos la konfuceismon kaj la aliajn religiojn en Barato, Ĉinio kaj Japanio… Jen kion nun asertas kristanoj kaj judoj: “Al ni estis destinite venki komunismon kaj la Okcidento nun devas venki islamon kaj konfuceismon”. Nun ni esperas vidi kontraŭstaron inter Ĉinio, kiu gvidas la konfuceisman tendaron, kaj Usono, kiu gvidas la tendaron de la kristanoj-krucmilitistoj. Ni havas neniujn garantiojn, sed ni havas antaŭjuĝon rilate la krucmilitistojn. Ni estas kun la konfuceismo kaj unuiĝinte kun ĝi kaj forminte la unuecan internacian fronton, ni eliminos nian komunan malamikon. » | — Muamar Kadafi [marto 1994] |
|
|
| « [tio estas] …civilizacio pretendanta esti ŝtato. » | — Lucian Pye, China: Erratic State, Frustrated Society // Forreign Affairs, 69 (Aŭtuno 1990), 58 |
|
- ↑ Citaĵo el: Heiden Konrad. Der Fuehrer. 1944. p. 30.