Atencoj de la 11-a de septembro 2001 estas serio de la terorismaj atakoj kontraŭ civilaj kaj militaj objektoj en Usono, plenumitaj de grupo de islamismaj teroristoj.
Jean Baudrillard[redakti]
|
| « [pri la atencoj de la 11-a de septembro 2001] Se ili limigus sin je nura lukto kontraŭ la sistemo per ĝia armilaro, ili tuj estus ekstermitaj. Se ili kontraŭstarus al la sistemo nur sian propran morton, ili rapide malaperus, farinte senutilajn oferojn — tio, pri kio la terorismo preskaŭ ĉiam okupiĝis antaŭe (komparu la palestinajn sinmortigajn terorajn atakojn) kaj pro kio ĝi estis kondamnita al malvenko. » | — Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002] |
|
|
| « La frato-ĝemelo de kompato (ankaŭ ili estas ĝemeloj, same kiel la turoj [la Turoj-Ĝemeloj en Novjorko] estas orgojlo. Ni priploras nin mem, sed samtempe ni estas la plej fortaj. Kaj la rajton esti la plej fortaj donas ni tio, ke nun ni estas la viktimoj. Tio estas ideala alibio, tio estas psikohigieno de la viktimo, kiu ebligas al li vorlavi de si tutan kulpon kaj uzi sian malfeliĉon kvazaŭ, tiel diri, kreditan karton. » | — Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010] |
|
Zbigniew Brzeziński[redakti]
|
| « [pri evoluo de la eventoj post la 11-a de septembro 2001] Personaj kialoj, speciale grupaj interesoj kaj politikaj kalkuloj, publike pravigataj per drameca, sed foje demagogia retoriko, kaŭzis aperon de kaŝita, sed grava politika malekvilibro, kapabla havi seriozajn internaciajn sekvojn. Subita kaj preskaŭ momenta apero de nova strategia doktrino de “preventa milito”, kontraŭa al la tempopruvitaj internaciaj konvencioj, nur firmigis la suspektojn, ke la sieĝitan hegemonian burokrataron, ŝarĝitan je problemoj de interna sekureco, ne eblas kunigi kun la malferma kaj demokratia procezo de formado de ekstera politiko. » | — Zbigniew Brzeziński, La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004] |
|
|
| « Pli longdaŭra problemo estas, ĉu la tute komprenebla, akra reago de Usono post la 11-a de septembro ne sekvigos rekonsideradon de tradicia, tre fragila ekvilibro inter individuaj liberoj kaj nacia sekureco. Tia principa rekonsiderado, speciale kune kun modernaj teknikaj eblecoj en la kampo de sekureco, povas kun paso de la tempo transformi Usonon je fermiĝinta, koncentriĝinta je propra sekureco ksenofobia hibrido de demokratio kaj aŭtokratio, eble eĉ kun elementoj de la ŝtato-fortikaĵo. Jam ekzistas du ŝtatoj, eblaj aŭgurantoj de tia estonteco: Israelo kaj Singapuro. » | — Zbigniew Brzeziński, La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004] |
|
|
| « [pri novkonservativismo] Sen la 11-a de septembro doktrino verŝajne plu aspektus kiel malgrava fenomeno, sed tiu katastrofa evento donis al ĝi ŝajnon de aktualeco. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
| « [post la 11-a de septembro] Aktive propagandata timo de terorismo kreis novan politikan kulturon, en kiu morala konvinkiteco troviĝas rande de socia maltoleremo, speciale rilate tiujn kies etna deveno aŭ aspekto donas bazon por suspektoj… Eĉ civilaj rajtoj foje estas traktataj kiel obstaklo al la efika nacia sekureco. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
Aliaj aŭtoroj[redakti]
|
| « [komparo de Usono kaj la Romia imperio] La mondŝtategoj, ne havantaj egalajn al si, konsistigas apartan klason. Ili neniun konsideras al si egala kaj tre facile alkalkulas siajn subtenantojn al siaj amikoj — amicus populi Romani [amiko de la Romia popolo]. Al ili mankas malamikoj, ekzistas nur ribeluloj, teroristoj kaj ŝtatoj-parioj. Ili jam ne militas, sed nur punas. Ili sincere indignas, kiam vasaloj rifuzas konduti kiel tio decas al la vasaloj.
[komento de Zbigniew Brzeziński en Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]] Tiuj ĉi vortoj estis skribitaj de la aŭtoro antaŭ la 11-a de septembro, sed ili mirinde precize esprimis pozicion de iuj [usonaj politikistoj, kun kiu ili insistis dum la diskuto en la Unuiĝintaj Nacioj en 2003 pri la decido pri la milito kontraŭ Irako. » | — Bender P., America: the New Roman Empire? // Orbis. 2003. Winter. p. 155. |
|