Internacia Mona Fonduso estas internacia organizaĵo, establita en 1946 por instigi internacian valutan kunlaboron, borsan stabilecon, kaj ordajn interŝanĝajn aranĝojn; instigi ekonomian kreskadon kaj altajn nivelojn de dungado; kaj provizi provizoran financan helpadon al landoj por faciligi reĝustigon de balancado de pagoj.
|
| « Krome necesas konsideri kiel parton de la usona sistemo la tutmondan sistemon de specialiĝintaj organizaĵoj, speciale la “internaciajn” financajn instituciojn. La Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko, oni povas diri, reprezentas tutmondajn interesojn kaj ilia kliento povas esti nomata la tuta mondo. Tamen efektive en ili dominas la usonanoj… » | — Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] |
|
|
| « [pri oficistoj de la Internacia Mona Fonduso] …novbolŝevistoj, kiuj ŝategas eksproprietigi monon de aliaj, trudas nedemokratiajn kaj fremdajn regulojn de ekonomia kaj politika konduto, kaj strangolas ekonomian liberecon. » | | « Rather, they resemble neo-Bolsheviks who love expropriating other people's money, imposing undemocratic and alien rules of economic and political conduct and stifling economic freedom. » | — Georgij Arbatov, Neo-Bolsheviks of the I.M.F. // New York Times. La 7-a de majo 1992, p. A27 |
|