Malriĉeco estas stato de iu, io malriĉa, do ne havanta grandan riĉaĵon.
|
| |
|
| « Por ĵeti sin komplete en entreprenon, ligitan al grandaj ŝanĝoj, homoj devas esti ekstreme malkontentaj, ne tre malriĉaj kaj havi tian senton, ke, posedante povegan doktrinon, senpekan gvidanton aŭ novajn metodojn, ili ricevas aliron al la fonto de la ĉiovenka forto. Samtempe ili devas havi troiigitan imagon pri eblecoj kaj perspektivoj de estonteco. Kaj fine ili devas esti tute nesciaj pri malfacilaĵoj, ligitaj al ilia entrepreno. Sperto tiukaze estas obstaklo. Homoj, komenciĝintaj la Francan revolucion, havis nenian politikan sperton. Same kiel la bolŝevistoj, kaj la nazioj, kaj la revoluciuloj de Azio. Sperta homo aperas poste, li aniĝas al la movado kiam ĝi jam moviĝas. Angla politika sperto verŝajne gardas la anglon de la amasaj movadoj. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « En la nuntempa socio homoj povas vivi sen espero nur en tiu kazo, se oni tenas ilin en konsternita stato, se oni ĉiam igas kuri sen rekapti la spiron. Despero de senlaborulo konsistas ne tiom en perspektivo de kompleta malriĉeco, kiom en tio, ke li subite ekvidis Nenion — kompletan malplenon. Nome pro tio senlaboruloj prefere iras al vendistoj de espero ol al donantoj de senlaborulaj subvencioj. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « Per malkontento kutime estas kontaĝitaj novaj malriĉuloj, kies malriĉeco estas relative antaŭnelonga. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « Ĝis kiam homoj, farintaj la ĉefan laboron sur la tero, vivis je nivelo de apenaŭ sufiĉa nutrado, oni konsideris ilin tradiciaj malriĉuloj — kaj ili mem sentis sin tiaj. Ili estis malriĉuloj en malfacilaj tempoj, kaj en bonaj tempoj. Depresioj, stagnado en la aferoj, kiaj ajn ili estus kruelaj, estis konsiderataj kiel io normala. Sed kun pliboniĝo de la vivkondiĉoj stagnado en produktado, senlaboreco, kiujn kaŭzas depresio, montriĝis en nova aspekto. Hodiaŭa laboristo en la okcidenta mondo konsideras senlaborecon humiligo: li sentas sin senrajta kaj ofendita de maljusta ordo kaj pretas aŭskulti tiujn, kiuj vokas al la nova ordo. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « Malriĉeco kaj suferoj ne kaŭzas malkontenton aŭtomate, same kiel aktiva malkontento ne nepre estas rekte proprocia al grado de la suferoj. Malkontento plej fortas verŝajne kiam la suferoj estas tolereblaj, do kiam la vivkondiĉoj pliboniĝas tiom, ke al homo ekŝajnas ebla plena bonfarto. Maljusteco senteblas pli forte en momento, kiam ŝajnas ke justeco baldaŭ venkos. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| |
|
| « La malriĉuloj, kiuj estas anoj de unuiĝinta grupo — ĉu tribo, unueca familio, unueca rasa aŭ religia grupo — estas relative liberaj je la sento de malkontento kaj pro tio preskaŭ nesentemaj al la tento de la amasa movado. Ju malpli homo traktas sin kiel aŭtonoman personon, kapablan memstare elekti sian vojon en la vivo kaj memstare porti respondecon pri si, des malpli verŝajnas ke sian malriĉecon li traktos kiel pruvon de sia propra neplenvaloreco. Ano de la unueca grupo havas, tiel diri, pli stabilan “punkton de revoluciemo” ol aparta persono. Por instigi lin al ribelo necesas pli da malfeliĉoj, suferoj kaj humiligoj. Kaŭzoj de revolucioj en la totalisma socio pli ofte estas ne indigno kontraŭ subpremado, ne indigno kontraŭ la suferoj, sed simple malfortiĝo de la totalisma reĝimo. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « Tuj post la “homo de la vorto” ricevis agnoskon flanke de la potenculoj, li kutime trovas bombastajn argumentojn por stariĝi ĉe la flanko de la fortuloj kontraŭ la malfortuloj. Lutero, unue defiinta la regantan eklezion kaj kunsente parolinta pri la “malriĉa, sentitola popolo”, poste, kiam li unuiĝis kun germanaj princetoj, deklaris: “Dio preferus ekzistadon de la registaro, eĉ de la plej aĉa, ol permesi al la amaso diboĉi, kiel ajn ĝi estu prava pri tio”. Bourke, kiun aŭspiciis lordoj kaj aristokratoj, parolis pri la “porka plebaro” kaj rekomendis al la malriĉuloj “paciencon, laboron, ŝparemon kaj religion”. La dorlotitaj per gloro kaj flato “homoj de la vorto” en la bolŝevisma Rusio, kiel antaŭe en la Nazia Germanio, ne sentas bezonon stariĝi ĉe la flanko de la persekutatoj kaj teroratoj kontraŭ senkompataj gvidantoj kaj ilia sekreta polico. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
Samuel P. Huntington[redakti]
Aliaj aŭtoroj[redakti]
|
| « Kalvino suspekteme traktis riĉecon, sed estis senkompata al malriĉeco. Kaj poste ni nemalofte renkontas en kalvinismo avertojn kontraŭ amikemo al eksterlandano, kruelecon rilate malriĉulon kaj ĝeneralan atmosferon de suspektemo rilate la homojn. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
| « La suicida terorismo estis terorismo de malriĉuloj, la nuna terorismo estas la terorismo de riĉuloj. » | — Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002] |
|
|
| « Kolero faras malsaĝulojn spritaj sed restigas ilin malriĉaj. » | | « Anger makes dull men witty, but it keeps them poor. » | — Elizabeto la 1-a (Anglio) |
|
|
| « Kiom majesta estas la egaleco de la juro, kiu malpermesas al riĉuloj samkiel al malriĉuloj kuŝon sub pontoj, almozpeton en la stratoj kaj ŝtelon de pano! » | | « La majestueuse égalité des lois, qui interdit au riche comme au pauvre de coucher sous les ponts, de mendier dans les rues et de voler du pain. » | — Anatole France |
|
|
| « Malriĉuloj je la limo de malsatmizero vivas celstreban vivon. Esti okupita en senespera lukto por nutraĵo kaj loĝejo signifas esti libera de ĉiu sento de vaneco. » | | « The poor on the borderline of starvation live purposeful lives. To be engaged in a desperate struggle for food and shelter is to be wholly free from a sense of futility. » | — Eric Hoffer |
|
|
| « Mi povas imagi ke la vera tragedio de malriĉuloj estas ke ili povas permesi al si nenion krom abnegacio. Belaj pekoj, kiel belaj aĵoj estas la privilegio de riĉuloj. » | | « I should fancy that the real tragedy of the poor is that they can afford nothing but self-denial. Beautiful sins, like beautiful things, are the privilege of the rich. » | — Oscar Wilde, The Picture of Dorian Grey |
|