Seksa bremsado
|
|
Aliaj projektoj
|
Seksa bremsado en Vikipedio
|
Seksa bremsado estas konscia aŭ nekonscia limigado de seksa konduto de homo.
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/cars-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Se subpremado de la materialaj bezonoj instigas al rezisto, do subpremado de la seksaj bezonoj preventas reziston al ambaŭ formoj de la subpremado. En la dua kazo la subpremado sekvigas elpremadon de la seksaj bezonoj el la konscio, ĉe tio la subpremado mem akceptas formon de morala defendo. Efektive la bremsado de la rezistado mem okazas nekonscie. En la konscio de la averaĝa nepolitikema homo ni trovos eĉ ne spuron de la rezistado. Tiu ĉi procezo kaŭzas estiĝon de la konservativismo, timo de libereco — unuvorte, de la reakcia pensado. » | — Wilhelm Reich, Amasa psikologio de faŝismo [1933] |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/cars-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Danke al procezo de forpremado la sekseco ne atingas naturan kontentiĝon kaj pro tio strebas al diversaj anstataŭaĵoj de la kontentigo. Tiel ekzemple sekve de perverso la natura agresemo manifestiĝas forme de kruda sadismo, kiu okupas gravan lokon en la amaspsikologia bazo de la imperiismaj militoj, incitataj de malmultnombra grupo de homoj. » | — Wilhelm Reich, Amasa psikologio de faŝismo [1933] |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/cars-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | |
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/cars-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Neevitebla rezulto de bremsado (“orgasma impotenteco”), propra al ĉiuj tipoj de la aŭtoritata edukado kaj sentebla forme de sento de nekonscia kulpo kaj seksa angoro, estas nekontentigebla konstanta intensa orgasma strebo, kiu estas akompanata de fizikaj sentoj de streĉiteco en areo de plekso. » | — Wilhelm Reich, Amasa psikologio de faŝismo [1933] |
|